This site hosted by Free.ProHosting.com
Google
La Esperanta Civito La ciudad esperanta
de Marie-France Conde Rey
Marie-France Conde Rey

Por la legantoj de «Kajero de la Sudo», kiel Senatano, mi provos klarigi, kio estas la Esperanta Civito (poste EC). La tasko ŝajnas grandioza, sed krome, mi postulis, ke mi faros tion sen uzi tro da abstraktaj nocioj, iom pli simple, kvankam ne traktante simplan temon.

Iom da historio: la unua teksto aperinta en Literatura Foiro 170, decembro 1997, nomiĝis la Kvintezo. Al tiu platformo aliĝis pluraj esperantistaj establoj. Reprezantante ilin, la unua Forumo por la EC diskutis ĉe KCE Chodefono (CH), aŭgusto 1998, kaj redaktis proponon de Pakto por la EC aperontan en LF 175, oktobron 1998. Tiun tekston aprobitan de la dua Forumo por EC en Karlovovaro (CZ), julio 1999, en laborkunsido gvidata de Ivo PEYRAULT, sekvis projekto de Konstitucia Charto de la EC. En Sabloneto (IT), la tria Forumo aprobis kaj promulgis tiun ĉarton, en kunsido gvidata de Kreŝimir BARKOVIĈ. La unua sesio de la Parlamento de la EC okazis en Loklo (CH), februaro 2002, unue kunsido de la Forumo, kaj poste de la Senato.

La esperantaj gazetoj ne multe raportis pri tiu longa procezo, kaj nun, jes, ekzistas la EC. Ĝi naskas multajn demandojn kaj surprizajn reagojn. Pluraj esperantistoj alparolis min tiel : «Ĉu ni vere bezonas la EC-on? Ĉu niaj nunuaj asocioj ne sufi-ĉas?» Do, asocio ne estas civito. La EC iam fariĝos internacia jura objekto. Tio montras, ke Esperantio, kiu ĝis nun vivis pere de asocioj, maturiĝas kaj iras al plia ŝtupo. Aliaj diris, post la legado de la Ĉarto: «Tro da leĝoj, da regularoj, tio estas diktaturo!» Nu, ĉu en via lando, eĉ ne diktatura, ne regas leĝoj, por ebligi kunvivadon? Agnoskante tiujn leĝojn, oni agnoskas, ke Esperantio estas komunumo da homoj, kiuj bezonas ilin por kunvivi en sia hejmo, ne plu en tiu «Far West», kie oni arogas al si permeson aĉe konduti, kiel li/ŝi ne farus en sia propra loĝloko. En la Maja numero de Sennaciulo (1163), Gary MICKLE asertas, ke «La Civito ne estas unikaĵo. Unu esperantista ‘ŝtato’ jam ekzistis ...» Mi bedaŭras refuti tiun diraĵon, sed la EC estas nek ŝtato, nek teritorio. Bonvolu elekti la taŭgajn vortojn ... Aliaj opiniis : «Flago, kaj himno, kaj festotago, ĉu tio ne estas ridinda afero?» Al tiuj, mi montru, ke ni jam ĉion havis delonge, kiel tradiciajn kulturerojn ellaboritaj de nia Historio.

Vere, ni trapasas gravan momenton, kiam ni ekkonscias, ke Esperanto estas parto de nia propra identeco, kiun ni devas, ne nur flegi, sed fiere montri. En la Senato mem, ekestis debato por difini, kio estas la civitaneco. Rezultis tiom da opinioj kiom da Senatanoj. Laŭ la politika partio (verda, ruĝa, blanka) oni havis malsimilan komprenon, kaj ankaŭ laŭ la personeco. Ne gravas. La EC ekzistas, kiel oficiala organizacio, kapabla rilati kun aliaj oficialaj organizacioj, ĝi evoluos, kaj laŭ mia espero, ĝi utilos al ĉiuj esperantistoj kaj al Esperantio.

Marie-France CONDE REY

A los lectores de Kajeroj el la Sudo, como senadora, intentaré aclarar qué es la Ciudad Esperanta (en adelante CE). La tarea parece gradiosa, pero además, me he exigido hacerlo sin utilizar demasiadas nociones abstractas, algo más simple, aunque no se trate de un tema simple.

Algo de historia: el primer texto que apareció en el número 170 de Literatura Foiro (Feria Literaria), en diciembre de 1997, se llamó Tesis quinta. A esa plataformo se apuntaron varios estamentos esperantistas. Representándolos, el Primer Fórum de EC celebró discusiones en KCE Chaux-e-Fonds (Suiza) en agosto de 1998. A ese texto aprobado en el Segundo Fórum de EC en Karlovy Vary (Chequia) en julio de 1999 en una sesión de trabajo presidida por Ives Peyrault, siguió un proyecto de Carta Constitucional de la CE. En Sabloteno (Italia), el Tercer Fórum aprobó y promulgó dicha Constitución, en sesión presidida por Creshimir Barkovich. La primera sesión del Parlamento de la CE ocurrió en Loklo (Suiza) en febrero de 2002, primero la reunión del Fórum y luego del Senado. Las revistas esperantas no informaron mucho sobre ese proceso largo, y ahora, sí, existe la CE. Da lugar a muchas preguntas y reacciones de sorpresa. Varios esperantistas me han dicho: ¿De verdad necesitamos la CE? ¿Acaso nuestras asociaciones no bastan? Bueno, una asociación no es una ciudad. La CE algún día se convertirá en una persona jurídica internacional. Eso demuestra que Esperantolandia, que hasta ahora ha vivido a través de asociaciones, ha alcanzado la madurez y ha subido otro escalón. Otros han dicho, tras la lectura de la Constitución: ¡Demasiadas leyes, demasiadas reglas, esto es una dictadura! Bueno, ¿acaso en vuestro país, incluso si no es una dictadura, no hay leyes que garanticen la convivencia? Al reconocer esas leyes, se reconoce que Esperantoladnia es una comunidad de personas que las necesitan convivir en su casa, y no en el Salvaje Oeste, donde hay gente que se arroga el derecho a conducirse como un bárbaro, cosa que no hace en su lugar de residencia. En el número de mayo de Sennaciulo (1163) Gary Mickle afirma que La ciudad no es novedad. Ya existió un "estado" esperantista. Lamento refutar ese aserto, pues la CE no es ni estado ni territorio. Por favor, elíjanse palabras apropiadas... Otros han opinado: Una bandera, un himno, y día de fiesta, ¿eso no es risible? A esos les muestro que ya hemos tenido eso desde hace tiempo, como rasgos culturales tradicionales elaborados a través de nuestra Historia.

Verdaderamente, atravesamos un momento importante en que aprendemos que Esperanto es un aparte de nuestra propia identidad, que debemos no sólo cuidar, sino mostrar con orgullo. En el propio Senado hubo un debate para definir qué es la ciudadanía. Hubo tantas opiniones como senadores. Según el partido político (verde, rojo, blanco) se tuvo una comprensión distinta, y también según la personalidad. No importa. La CE existe como organización oficial, capaz de relacionarse con otras organizaciones oficiales. Evolucionará, y yo espero que será útil a todos los esperantstias y a Esperantolandia.

Marie-France
CONDE REY
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 15-an de decembro de 2002.
Muziko:Kanto de la Reĝino de la Nokto, de La Magia Fluto, opero de W.A. Mozarto.
Jaro 1999 Jaro 2000 Jaro 2001 Jaro 2002: Akra reago
Kajeroj el la Sudo