This site hosted by Free.ProHosting.com
Google
Dionisio Aguado Sor en concierto
La verkaro de Fernando Sor (1778/1839)
La duoj
Verkoj 1/10 ~ 11/20 ~ 21/30 ~ 31/40 ~ 41/50 ~ 51/64 ~ Sen nombro.

  • Enkuraĝigo, verko 34a. Fernando Sor verkis ĝin por ekuraĝigi siajn gelernantojn ludi la gitaron. La parton sonante tra via dekstra laŭtparolilo -unuan parton- ludas la lernanto, dum la maldekstran parton ludas la majstro.

    Kvankam tiun ĉi pecon Napoleón Coste aranĝis kaj publikigis -sen rearanĝa notico- en la 1870-oj, S-o Matanya Ophee trovis originalan kopion ĉe la Biblioteko de la Kongreso, en Usono; kaj ankaŭ S-ro Brian Jeffery trovis la alian ekzistantan kopion ĉe la kolekto de Robert Spencer, en Londono. Mi uzis ĉi-tiun por ludi por vi. Se vi volas havi partituron por ludi vi mem, skribu al Eldonoj Tekla, en Londono.

  • Amusaĵo, verko 38a:
    1. Parto Unua
    2. Parto dua

  • La du amikoj, fantazio por du gitaroj verko 41 (1829). Parto por Sor (unua). Parto por Aguado (dua).

    Mi neniam ludos la gitaron tiel, kiel vi ludas, Fernando diris al sia amiko Dionisio. Domaĝe, mi neniam komponos tiel bele, kiel vi komponas, kara amiko!, Aguado respondis al sia amiko Fernando. Tiu ĉi komponaĵo agnoskas tion, estante la parto por la unua gitaro (dekstra laŭtoparolilo) komponita aparte por Fernando Sor kaj la parto por la dua gitaro (je la maldekstra laŭtparolilo) por Dionisio Aguado García

    Tiamaj geaŭskultantoj diris, ke nur nur malofte ili povis ludi la pecon seninterrompe: la artistoj haltis por aŭskulti unu al la alia!

    Tamen, nun vi havas la eblecon aŭskulti ambaŭ partojn seninterrompe. Se vi Ùatas la ludon, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Gravas, ke mi scias, ke mia laboro pri tiuj belegaj pecoj estas fruktodona!

  • Ses valsoj, verko 39, 1829/30): kvankam la ideo de Fernando Sor estis harmonigi alies pecojn por gitaro, ni trovas kelkajn valsojn verkitajn de Sor por du gitaroj. Kiel antaŭe, oni povas ludi nur unu parton kontraŭ la komputilo. :-)
    1. de Mohor. Unua gitaro. Dua gitaro.
    2. de Sor Unua gitaro. Dua gitaro
    3. ;de Mohor Unua gitaro. Dua gitaro
    4. de Steibelt Unua gitaro. Dua gitaro
    5. de Mozart Unua gitaro. Dua gitaro
    6. de Mohor Unua gitaro. Dua gitaro
  • Ses valsoj, verko 44a bis: Unua. Dua. Tria. Kvara. Kvina. Sesa.

  • Amusaĵo armea, verko 49a. Orkestra versio.

  • La unua paŝo al mi, verko 53. Dueto por du gitaroj komponita kaj dediĉita al tiuj, kiuj lerninte ludi ĉi tiun instrumenton, vidas grandan malfacilon en ĝi kaj bezonas korektecon.
    NOTO.- La intenco de ĉi tiu peceto ne estas alia ol faciligi la manieron gliti kaj praktikigi la maldekstran manon, tiel ke, sekvante la markitan fingrumadon kaj ne petante al ĝi alian movon ol tiun, kiun postulas la ŝanĝo al nova noto, oni ekhavos la kutimon bone meti la manon, se post ludante la unuan gitaron, oni studas la duan. Tiucele oni uzu la dikan fingron nur por ricevi premon, kaj ne premi ĝi mem aŭ fari notojn kies longeco oni ne povas atingi sen movi la manon kaj fermi la pugnon. Orkesta versio.

  • Fantazio, verko 54a bis.La fantazio, verko 54-a bis, havas temon tipe hispanan, kiun la aŭtoro markis specife per la vortoj dans le genre espagnol (je la genro hispana). Tio igas tiun pecon unika inter la verkoj de Fernando Sor, kiu kutime verkis siajn pecojn je la stilo klasika laŭ centroeŭropaj reguloj. Ni nur aldonu, ke lia kara amiko Dionisio Agŭado ankaŭ verkis tiutipan komponaĵon, la fama Fandango.

  • Tri duoj, verko 55a:

  • Tri amusaĵetoj, verkoj 61a.

  • Amusaĵo, verko 62a.

  • Memoro el Rusio, verko 63.

Vizito nombro de 1997.
Ceterajn verkojn de Fernando Sor:
1/10 ~ 11/20 ~ 21/30 ~ 31/40 ~ 41/50 ~ 51/64 ~ Sen nombro.
La esperanta paĝo el Hispanio. ~ Esperanto Spain ~ Esperanto España