Klaku por menuo
Kovrilo Manĉeto Redaktore
Informoj de la Prezidanto Naciismo en la nova epoko La Faraono
Poeto kaj poezio Ĉu honto?, mi diris... La kongreso de Sankta Ĥavjero
Pri muzika terminaro
Statuto de SAT, tria paĝo
Jam vidita de de la 30-an de aŭgusto de 2001.


Sentuka versio ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio
Muziko : Danco sur glavo , danco de Aram Kaĉaturjan. versiita de Klaus, tableditita de Mini Richter.
Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon, 29-an de aûgusto de 2001.



Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio














Muziko: Oro 5-a, kanto de Oomoto. Legu.

Kovrilo

Nia kovrilo Ĉi foje ni finfine produktas la elektronikan version de nia magazino du monatojn malfrue, sed tamen ni ĝojas, ĉar finfine mi sukcesis. Simbolu tiun ĉi trankvilecon la akordoj de Oro 5-a, kiun ĥoro de makedoninoj kaj japanino kantis dum la lasta Kongreso Universala de Esperanto.,:-)

Nia kovrilo montras aeran rigardadon de la loko, kie la Kongreso de Sankta Ĥavjero (San Javier) okazis. Estas raporto pri ĝi en paĝo 22-a.

Ankaŭ ĝi montras egiptan monaĥinon, kiel signon de tio, ke ni daŭrigas publikigadon de La Faraono, de Boleslaŭ Prus, laŭ traduko de Kabe.

.

Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Oro 5-a, himno de Oomoto.


Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon,
25-an de aprilo de 2001.
Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu.

Kajeroj el la Sudo: Manĉeto


Pretigas la kajeron
Prezidanto:
Juan Antonio Cabezos Martínez
Sekretario:
José Pina Tuells.
Kasisto:
José María Bernabéu Franco.
Libroservo:
María del Mar Guirao Gallego.
Redaktoro:
Jesús de las Heras Jiménez.


Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
La skipo de HALE Faras la Kajeron:
Provkorekto: José Pina Tuells.
Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez.
Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez.
Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.

Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton.

Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro.

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Oro Kvina,, oomota kanto, en gitara versio, tiel, kiel ludita en la lasta UK. Legu.
Redaktora omagxo al veteranoj

Redaktore:

Mi alte taksas tiujn esperantistojn, kiuj dediĉis preskaŭ sian tutan vivon al Esperanto. Ĝi lumigis iliajn tagojn, sed ili ankaŭ briligis nian lingvon, eĉ se ili nur uzas ĝin. Sed kutime ili faras pli ol tio. Instrui ĝin, ekzemple.

Kelkajn el tiuj esperantistoj mi trovis dum la lasta kongreso de HEF (ties raporto vi trovos en paĝo 22-a), kaj mi deziras Prezidanto kaj konsilantino fieras pri Placo Esperantonotigi aparte inter ili S-inon Trinitat' Garsian Kobaĉon, kies okdekjaraĝo ne ĝenas ŝian iluzion komuniki al revuaro esperanta, ke ŝi kaj samideano S-ro Rikart' Gŭel prezentis kaj dokumentis -laŭ invito- nian lingvon Esperanton antaŭ cent gelernantoj dum du horoj en la Instituto Anĥelita Ferrer, de Sant Kugat del Vaĝes' okaze de ties Internacia Semajno, en majo. La lernantoj montris sian intereson pri la temo per siaj demandoj. Oni invitis Trinitaton iri denove prelegi pri nia lingvo en alia klaso en junio. Ni esperu, ke tiu kristaliĝu en kurson de Esperanto en tiu lernejo la venontan jaron.

Alia ĝisosta esperantisto montras al ni sian verkaĵon en paĝoj 16-a ĝis 20-a, rutena Vladimir Kirda Bolhorves. Por ke oni sciu pri li kaj Rutenio, li mem prezentas sin en paĝoj 14-a kaj sekvanta. Mi esperas, ke legantoj ĝuu lian poezion. Li prezentas ĉi foje nur 7 poemojn el 7 malsamaj kolektoj. Ili temas pri la bedaŭrinda realaĵo de sia lando dum la lasta parto de la lasta jarcento.

Juna Trinitat Ĉapitrojn 2-an kaj 3-an de La Faraono oni povas legi je paĝoj 8-a al 13-a, per kiu ni translokiĝas al malnova Egiptio. Pseŭdonima Sancho Panza parolas pri la Naciismo en la nova epoko en paĝo 5-a, kaj li klarigas pri la rolo de desktro kaj maldekstro rilate al ĝi.

Pro tio, ke estis demandoj pri la Kurso de muziko de MEL, mi klarigas en la antaŭlasta paĝo pri la naturo de tiu kurso de mi proponata en niaj paĝoj. Ĝi daŭrigos en la venonta Kajeroj en la maniero kutima.

Dum la somera paŭzo, mi esperas kolekti sufiĉe da materialo por informi vin pri nia asocio kaj esperantaj okazoj en la mondo. Mi petas, ke oni kunlaboru per artikoloj, fotoj aŭ novaĵoj. Laste tiaj alfluoj malrapidiĝis. bedaŭrinde.

Kamaradece,

Jesuo

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Serenata, de Franz Schubert, laŭ versio de Federiio Noad enkomputiligita de mi mem. Legu.
Parolas la Prezidanto

Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Denove la salutvortoj de la Prezidanto kaj kun la demando kiel apogi grupojn de la Esperanto Movado? Nek UEA nek SAT nek la Hispana Federacio de Esperanto trovis la solvon, ili studis tre bone la kialojn sed ili ne trovis la solvon.

HALE laboras en tiu ĉi vojo, ĉar ni scias ke se la grupoj de Esperanto mortas, mortos la Nacia Federacio, kaj poste la Internacia Organizaĵo de la movado Esperanto, kaj kiam tio okazos, mortos la Esperanto kiel organizaĵo, kiel soci-inteligenco kaj tio signifas ke Esperanto kiel ideo, kiel utopio ankaŭ mortos.

La projecto de Hale nomiĝas _ la suno de Hispanio _ , kaj ni volas, legantaro, ke vi partoprenos kun ideoj, kun via koro. La projekto estas tre kompleta ĉar ni volas apogi grupojn de Esperanto replenigi la grupojn de esperantistaro. Ne interesas la kialoj de nia situacio, nek interesas mirinda dokumento, nur interesas la solvo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke la solvo venas post la analizo de la situacio. Laŭ tiu ĉi sistemo vi povas analizi la situacion sed ne volas granda analizado de la situacio, ni volas la solvojn de la grava problemo.

Pravas tiuj, kiu diras ke la grupoj estas modelo de la pasintaj du jarcentoj, sed ni devas defini la novaj aspektojn de la grupojn.

Pravas tiuj, kiuj diras ke Interreto estas nova vojo de la homaro al Esperanto, sed ili forgesas ke Interreto estas virtuala kaj pro tio ĉi ĝi ne estas la sola vojo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke ekzistas multaj viroj kaj virinoj kiuj parolas Esperanton, sed ili ne estas en la organizaĵo, sed ili ne diras kiom da ili estas.

Ni prenas la urbon Mursjo kiel objeto de studoj. En Mursjo urbo ni estas ok samideanoj, kaj ni ĉiuj apartenas a la organizaĵo, ni kelkaj apartenas a la Federacio, aliaj al SAT, aliaj al UEA. Ne estas ni en la organizaĵo, kiu lernis Esperanton sed ne utiligas Esperanton.

Esperantista estas la persono kiu parolas Esperanton, sed esperantista ne estas la persono, kiu lernis Esperanto sed ne parolas gin.

Sed ne estas la problemo tia, nia problemo estas serĉi solvojn por niaj grupoj, por apogi ilin.

Gis baldaŭ.

Johano Antono
Cabezos Martínez

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: : Siciljana, de Fernando Karuli. Legu.

Naciismo en la nova epoko.

Ĉirkaŭ 1900a, maldekstruloj diskutadis pri naciaj aferoj. Kion maldekstro devas fari pri rapide kreskanta naciismo? Ĉu forte mobiliza ideologio estus minaco al socialismo aŭ ĉu nacia ideo donus eblon plifortigi potenco-bazon de maldekstra ideologio? Unu jarcento poste diskuto estas daŭre aktuala, abundas konfliktoj en kiuj maldekstro alprenas vidpunkton, sed pri kiuj mi havas miajn dubojn ĉu ili apartenas al batalo de anarĥiistaro. Ĉu ni subtenas batalon de eŭska liberiga naciismo aŭ kurda PKK, nur por mencii kelkajn? Ĉu bona maldekstra naciismo ekzistas? Mi pensas, ke en nia rondo oni bezonas klarigon pri tio, kio estas nacio, tamen mi volas referenci pri tio al verkoj de Lanti: Naciismo, kaj Manifesto de la Sennaciisto, libro de Gilbert Ledon: La Kolektiveco, kaj broŝuro Naciismo, Internaciismo kaj Sennaciismo, de Jakvo.

Nacioj kaj popoloj estas eltrovaĵoj de potenculoj por regi popolon, tio estas la plej rekta klarigo, kiun mi povas doni al la koncepto. Komenciĝinte dum franca revolucio, ideo nacio ekhavis, ek de fino de la 19a jarcento, ksenofobian eron en ĝi. Kie en la komenco, lingvo kaj kulturo estis parametroj, etnismo iĝis pli kaj pli kriterio por indiki onian naciismon. En nacioj, proletaro devas kunlabori kun kapitalistaro, ĉar ili apartenas al sama nacio!!! Ekonomiaj problemoj estis certe kulpo de judoj kaj, post la dua mondmilito, de migrintaj laboristoj.

Maldekstra naciismo

Dum maldekstraj diskutoj pri naciismo, oni de tempo klopodas vuali naciisman ideologion per vortoj maldekstra naciismo kaj ideo estas, fari diferencon inter ksenofobia naciismo kaj naciismo subtenata de maldekstruloj. Ĉi tiu progresema naciismo havus aldonojn kiel toleremon, liberecon kaj egalecon. Do, samaj valoroj, kiujn uzas liberalaj - naciistoj, valoroj kiuj estus difereco inter ĝusta kaj malĝusta naciismo. Tamen la historio montras al ni, ke ĉi tiu maldekstra naciismo nek estas necesa, nek estas ebla. Ni devas akcepti, ke ni difinas dum la historio, iom krude, 5 periodojn de malsama signifo kaj politika koloro de ideo naciismo. Ni, laŭ mia kompreno, povas akcepti ke la konceptoj nacio kaj naciismo fontis el la Franca Revolucio. Dum la komenca tempo, koncepto nacio estis uzata kune kun ideo de demokratio. Potenco al popolonacio estis progresema slogano kiu kontraŭstaris feŭdan sistemon. Certe komence nacio protektis interesojn de popolo kaj ligojn al lingvo, kulturo kaj etnismo estis preskaŭ sen signifo. Dum la dua fazo, post 1870, ni vidis naciismon bazitan sur etnismo. Ĉu eble troa etnismo direktis al la unua mondmilito? Post la unua mondmilito ni eniris trian fazon, dank' al Wilson-doktrino. Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiuj popoloj devas havi memdeterminon (decidrajton pri si mem), kaj pro tio rajton al propra ŝtato. Dum longa tempo ĉi tiu principo estis esenco de liberala -naciismo. Dum ĉi tiu fazo, naciismo ligiĝis al faŝismo kun rezulto de la Dua Mondmilito kaj buĉado de miljonoj da judoj, ciganoj, gejoj kaj politikaj malamikoj. La kvara fazo, post la Dua Mondmilito, estis karakterizata de ideologia superrego de maldekstro, kiu eĉ direktiĝis ĝis koncepto ke naciismo povus esti maldekstra ideologio, plej verŝajne pro manko de dekstra konkurenco. El tiu tempo, ni memoras pri sinsekvaj naciaj liberigo-bataloj en Sud Afriko, Afriko kaj Azio.

Kontraŭ Usonismo

Nun ni troviĝas en la kvina periodo. Post falo de la berlina muro eĉ iom antaŭ ĉi tiu tempo, influo de maldekstra ideologio rapide malaperis. Nova dekstro konfuziĝis per sia kontraŭ-usonismo kaj siaj enmiksaĵoj en solidarecaj kampanjoj kun liberigo-batalantoj. Ili fakte transprenis rolon de maldekstro kiu entute perdis fadenon post malapero de la ŝtat-kapitalismo en iama Sovetio. Estas tempo ke ni decidu ĉu maldektra naciismo havas sencon, ĉu eblas, ĉu necesas?

Elitaj konstruoj

Indas peno almontri, ke kun institucioj de sklaveco, edziniĝo, socia klaso kaj ŝtato, necesis unuaj ideologioj de rasismo, rolo de seksoj, klaso-elitismo kaj naciismo kiel pravigo de ĉi tiuj institucioj.

Historio instruas nin ke naciismo estas eltrovaĵo de reganta klaso. Nacia idearo ekviviĝis pro volo de malgranda elita klaso de intelektuloj antaŭ kelkaj jarcentoj. Ni ne mireblas, ke naciismo estas ideologio servanta al reganta klaso de blankaj, heteroseksemaj viroj. Ili eltrovis nacion. Normoj kaj valoroj de nacio estis la patriarkaj, heteroseksemulaj kaj kapitalismaj normoj kaj valoroj de elito. Mito de nacia unueco plifortigis potencon de ŝtatestroj kaj ilian potencon postuli impoŝton kaj fari militojn. Krome, ĝi estis drasta rimedo kontraŭ klasbatalo, socialismo kaj virinismo.

Naciismo estas dekstra koncepto

Tiu fakto, ke naciismo kaj nacioj estas mitoj, eltrovataj kaj aplikataj de reganta klaso, malebligas al ni, certe preskaŭ ne ebligas, ke ni subtenos naciismon kiel liberigo-ideologion. Maldekstraj naciistoj transprenas al naciisma ligita konceptkadro, pro kio ili apenaŭ povas eviti transpreni aŭ analizi mondon kun terminoj antaŭviditaj de kontraŭuloj.

Laŭ naciistoj, virinoj en nacio devas plenumi specialan rolon. Nacio estas en naciaj metaforoj fekunda patrinejo protektata de fortaj viroj. Soldatoj kaj futbalistoj defendas honoron de patrio. Nacio ebligas viron senti superecon al virinoj . Virinoj reproduktas pere de siaj posteuloj biologian simbolon de nacioj.

Maldekstro devas kompreni ke, kiam ili subtenas idearon de nacio kaj naciismo, ili helpas al nova dekstra strategio de grupoj, kiel sufiĉe konataj ekstremdekstraj politikaj partioj, akiri ligitimecon kaj akcepteblecon por iliaj faroj kaj agoj. Terminoj libera kaj lumigita havas tute alian signifon ĉe dekstro ol ĉe maldekstro kaj ni neniam forgesas tion. Mi ne povas malaperigi el mia kapo ke idearo, nacio estas koncepto de dekstraj regantoj kaj plej verŝajne rasismo, ekskluzivigo kaj genocido estas nedisigeble ligitaj al ideo naciisma.

Liberigo-Batalo

Okcidenta naciismo ne estas sama kiel maldekstra liberigo-naciismoemancipa naciismo en malriĉaj landoj. Same kiel virina batalo emancipiĝo ne estas fina celo. Liberigitaj sendependaj kolonioj povas nur atingi lokon en kapitalisma mondo kiam ili mem subpremas kaj profitas kiel okcidentaj landoj, do nacia liberigo-batalo ne povas esti celo por si mem.

Maldekstrularo ĉiam devas starigi al si demandon kial tiu aŭ tiuj liberigo-batalo necesas subtenon. Ĉu rilatas al sendependiĝo kiel paŝo al sociala batalo aŭ ĉu ni simple subtenas batalon de naciistoj. Ĉu batalo kontraŭ apartheid en Sud-Afriko alportis plenan liberiĝon al ĉiuj enloĝantoj en ĉi tiu lando, ĉu subteno al batalo de ANC estis bona maldekstra batalo. Ĉu ni subtenu ETA-n en Eŭskio kaj batalon de zapatistoj aŭ lukto de PKK en Turkio? Ĉu en la tuta nacia kaj naciisma batalo ni retrovas eron de respekto al individuo kaj ĉu entute ni retrovas eron de maldekstra penso? Fina demando por mi estas, ĉu kiam ni subtenas naciojn kaj naciismon, ni ne samtempe subtenas radikon de kapitalismo?

Sancho Panza

(Publikigita en Liberecama Ligilo)

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, Divertimento 2-a, verko 49-a de Fernando Sor. Legu.

La Faraono

ĈAPITRO II

Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataŭ Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maŝinoj por ĵetado de grandaj ŝtonoj deveturu de la ŝoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Ĉiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.

Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiĝis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis: - Kredeble neniam plu oni povos veturi sur ĉi tiu ŝoseo...

- Kial? - respondis la juna pastro.

- Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur ĝi. Povus okazi malfeliĉo.

- Ĝi jam okazis. Ĉu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraŭ la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...

Faraono boatpromdenas laux la Nilo - Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraŭe li sentis sin ofendita kaj severe riproĉis la filon de l _ faraono - respondis Pentuer. - Kaj li bone faris, ĉar al la princo jam hodiaŭ ŝajnas, ke li estos dua Menes...

- Pli ĝuste Ramzes Granda - interrompis la adjutanto.

- Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laŭdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l _ ordo, kaj nur dank _ al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.

- Mia Pentuer - daŭrigis la adjutanto - vi estas saĝulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aŭ dek unu...

- Sed por la popolo ne estas indiferente, ĉu li devas elfosi ĉiujare unu monton da oro por la pastroj aŭ du montojn: por la pastroj kaj por la faraono - respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.

- Vi meditas pri danĝeraj aferoj - murmuretis la adjutanto.

- Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomarĥoj? - demandis mire la pastro.

- Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraŭ pri tiuj ĉi aferoj, sed ne nun.

Malgraŭ la sablo la maŝinoj, ĉiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliĝis en la dezerto, ol sur la ŝoseo. Apud la unua iris Eunana ĉagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?

Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston ĉie, kie la sablo estis pli profunda, aŭ instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.

Jam duonhoron la taĉmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En ĉi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiĉe larĝa kanalo.

Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero. Ĉirkaŭ cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon kaj surŝutis sablon.

Subite el la fundo de l _ intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:

- Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...

- Kaj vi, kiel vi kuraĝas insulti la soldatojn de lia sankteco? - demandis lin Eunana, jam ĉeestanta tie.

- Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga - respondis la kamparano - mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomarĥo de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliĉo ne trafu vin!...

Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.

- Ili daŭrigas! - diris la kamparano kun pligrandiganta teruro. - Ve al vi, hundoj! - ekkriis li ŝin jetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.

La Greko elŝiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekspruĉis el la buso. Kaj poste li revenis al la laboro.

Duone ŝvenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraĝon kaj komencis petegi:

- Sinjoro - diris li - ĉi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eĉ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al ĉi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur ĝi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Cu vi aŭdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...

Li levis la manojn al la ĉielo kaj ree sin turnis al Eunana:

- Ili min ne komprenas, ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aŭskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino - mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaŭ unu tagon antaŭ la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min ĉi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, ĉar kien mi povus forkuri, kiam sur ĉiu vojeto atendis min la teruro, kaj en ĉi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post ĉi tiu breco venis renkonte al mi leono, la faraono de ciuj bestoj. Mi ekgenuis antaŭ li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: »Sinjoro, cu vi bonvolus min manĝi?... Mi ja estas nur sklavo! «La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, ec la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliĉan kapon, kaj vi Egiptano...

La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiĝantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo - ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuŝis la sablon per la kapo.

- Kion vi volas, homo? - demandis la ministro.

- Lumo de la suno, aŭskultu min; - ekkriis la kamparano. - Estu neniu ĝemo en via cambro kaj la malfeliĉo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...

- Mi demandas, kion vi volas? - ripetis la ministro.

- Grandanima sinjoro, - daŭrigis la kamparano - gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliĉulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leĝon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aŭskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj... [La babilado de la kamparano estas aŭtentika]

- Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon - diris Eunana.

La ministro levis la ŝultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.

- For kun tio!... - ekkriis la ministro, forpasante kvazaŭ de l _ mordo de vipero.

La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaĝo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forŝiri lin de la piedoj de l _ ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaŭ en la aero al la fino de la taĉmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine jetis lin apud la eniro en la intermonton.

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviĝinte, komencis forkuri al la ŝoseo, ĝemante:

- La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: »Homo naskiĝis... «En la mantelo de la justeco ne ekzistas eĉ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiĝu sklavo...

Faraono veturas

ĈAPITRO III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaŭo posten, lia barbo defalis, li do portis ĝin en la mano; malgraŭ la lacigo li estus pala, se la ruĝo ne kovrus lian vizagon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruligantaj balistoj; antaŭ ili kuŝis la vasta lando Gosen, baniganta en la briloj de la suno. Ŝajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la songoj pentris pejzagon per koloriloj el smeraldoj, argento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

- Rigardu - ekkriis li al Tutmozis - tie devas esti mia tero, kaj ĉi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstruaĵoj estas la palacoj de l _ pastroj, kaj ĉi tie - plej alta estro de la armeo estas pastro!... Ĉu oni povas toleri tion?

- Ĉiam estis tiel - respondis Tutmozis, malkuraĝe rigardante ĉirkaŭe.

- Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de ĉi tiu lando, kaŝitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l _ oficistoj estis sole la faraonoj, aŭ almenaŭ la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn au preĝante, sed regante la ŝtaton.

- Se tia estas la volo de lia sankteco... - interrompis Tutmozis.

- Ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj, kaj ke la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l _ reĝoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l _ milito estas pastro.

- Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraĝe.

- Kia batalisto!... Car li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza feniciano ĉiujare reprenas kelke da sipoj el nia eskadro. Kontrau hetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj ĉirkau Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l _ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenau 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn

Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo.

- De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? - miris Tutmozis.

La hebreino - Cu mi ne devenas de la gento de l _ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraŭ kronprinco. Oh, kiam mi fariĝos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaŭ tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis ĉiam plenaj; sed kiuj de l _ tempo de Ramzes Granda komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l _ faraono.

- Ve al mi kaj vi!, - sopiris Tutmozis. - Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiĝus ĉi tiu monteto, se ĝi aŭdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraŭ vi starigos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aŭskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

- La armeo.

- Granda parto sekvos la pastrojn.

- La greka korpuso.

- Barelo da akvo en Nilo.

- La oficistoj.

- Duono apartenas al ili.

Ramzes malĝoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj ŝtonplena deklivo al la alia flanko de la altaĵo. Subite Tutmozis, kiu iris antaŭe, ekkriis:

- Ĉu sorĉo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter ĉi tiuj ŝtonegoj estas ja kaŝita dua Egipto!

- Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impoŝtojn, - maldolce respondis la princo.

Ce iliaj piedoj, en la fundo kuŝis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aŭ administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l _ altaĵoj ĉiun kelkcenton da paŝoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, ili ekaŭdis virinan voĉon, kiu vokis aŭ pli ĝuste kantis per melankolia tono:

- Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie ĉiuj servas al vi; aŭ alflugos de la dezerto flavruĝa vulturo kaj dissiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiĝis al la vojaĝantaj. La kantantino estis kelke da pasoj de ili, kiam Tutmozis, enŝovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

- Rigardu, Ramzes, ĉarma knabino?...

La princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaĝon, pendis riĉaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Ŝi havis blankan longan veston, kiun ŝi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

- Kiu vi estas, knabino? - ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaĝo, liaj okuloj ekbrilis.

- Ho Jehovo!... patro!... - kriis ŝi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento si trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio.

- Kiel vi venis ĉi tien?... - demandis ŝi la princon per iom tremanta voĉo. - Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri ĉi tien.

- Kial malpermesite estas?

- Ĉar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...

- Oh, oh! - ridetis Ramzes.

- Ne ridu, ĉar vi tuj paliĝos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Haires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomarĥo de Memfiso.

- Oh, oh!... - ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

- Viaj vortoj estas malrespektaj - diris la knabino sulkigante la brovojn. - Se mi ne legus bonecon sur via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aŭ bandito.

- Ankoraŭ ne, sed iam li eble fariĝos plej granda bandito, kiun portis la tero - intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

- Kaj vi, vi sendube estas dancisto - respondis la knabino kuraĝiĝinte. - Oh, mi estas eĉ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi sorĉis serpentojn...

Ambaŭ junuloj gaje ekridis.

- Kaj kiu vi estas? - demandis Ramzes la knabinon, prenante ŝin je la mano, kiun ŝi retiris.

- Ne estu tiel kuraĝa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de ĉi tiu bieno.

- Hebreino? - demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaĝo.

Sara - Ne grave, ne grave... - ekkriis Tutmozis. - Ĉu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolĉaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon.

_ Vi do estas idolistoj - diris Sara kun memrespekto. _ Ripozu, se vi estas lacaj, deŝiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Ŝi volis foriri, sed Ramzes retenis ŝin.

- Haltu... Vi plaĉas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

- Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ci tiu valo kuraĝus tiel paroli al mi... - indignis Sara.

- Aŭskultu, - interrompis Tutmozis - ĉi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l _ ventumilo de l _ nomarho Habu. . - Sendube li estas oficiro - respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. - Eble li mem estas granda sinjoro?... - aldonis ŝi metante unu fingron sur la buŝon.

- Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon - diris li subite.

- Sed diru al mi, ĉu vere vi... manĝas porkaĵon?...

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

- Oni tuj vidas, ke vi ne konas hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...

- Sed vi mortigas la katojn? - insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante siajn okulojn.

- Ankaŭ tio estas fabelo... senhonta fabelo!... - ekkriis Tutmozis. - Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn... Mi jam havis tri amatinojn hebreinojn...

- Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas - interrompis lin Sara. - Hebreino neniam estos ies amatino! - aldonis ŝi fiere. - Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?... - demandis Tutmozis per moka tono.

- Eĉ...

- Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:

- Eĉ.

- Ŝi do ne fariĝus amatino de l _ nomarĥo...

La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj. - Kiu vi estas?... demandis ŝi kun timo. - Vi venis de l _ montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo - si turnis sin al Ramzes - estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...

- Prefere respondu al mi, ĉu mi placas al vi? - demandis insiste Ramzes, premante siajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.

- Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

- Oni vokas vin - ekkriis Tutmozis.

- Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... - demandis la princo.

- Tio estas ebla... - murmuretis Sara.

- Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?...

- Vi povas esti eĉ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

- Ni iru, Ramzes! - insistis Tutmozis terurita.

- Kaj se mi estus... la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?... - demandis la princo.

- Ho Jehovo!... - ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

- Ni kuru!... - kriis malespere Tutmozis. - Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?...

La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.

- Donu ĝin al via patro - diris li - mi aĉetas vin de li. Adiaŭ... Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi cirkaŭpremis liajn piedojn. Li ŝin elŝiris, forkuris kelke da pasoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

- En la nomo de lia sankteco la Faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... - ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano. Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.

- Kaj ĉi tiu homo - pensis Tutmozis - volas batali kontraŭ la pastroj!...

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, Akorda studo,n-ro 21-a de la verko 60-a de Fernando Sor.. Legu.

Poeto kaj poezio

Vladimir Kirda Bolhorves Antaŭ ol prezenti al vi kelkajn unuajn segmentojn de mia verko, mi sentas devon koncize prezenti min, ĉar mi supozas ke en via psiko kaŭras la demando: Kiu estas la homo kiu turnas sin al mi dezirante ke mi ekkonu la parton de lia kreado? Mi apartenas al la rutena nacieco. Rutenoj estas eta mezeŭropa etno sen nun ekzistanta originŝtato. Aroj de tiu etno, kies nombro varias inter kelkaj miloj kaj kelkaj dekmiloj da personoj, vivas en Ukrajnio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Usono kaj Kanado.

En Jugoslavio estas ĉirkaŭ dekok mil rutenoj. Plejmulte da ili vivas en Vojvodino. Ili konfesas grekokatolikan religion. Iliaj foraj prauloj vivis sur Karpatoj. En sudajn partojn de Panonia ebeno almigris ili antaŭ du jarcentoj kaj duono, dum la regtempo de imperiestrino Maria Terezia.

Mi naskiĝis en la jaro 1942 en Ruski Krstur, vilaĝo estanta neoficiala ĉefloko de jugoslaviaj rutenoj. (Lokaj loĝantoj nomas ĝin Ruski Kerestur, kelkfoje nur Kerestur.) Fininte la studon en la Supera maŝinteknika lernejo en Novi Sad, mi oficis en kelkaj fabrikoj kiel fabriksekcia inĝeniero, poste mi diplomiĝis ĉe la Ekonomia fakultato en Subotica, kaj en Beograd magistriĝis en la Departemento de kultursociologio ĉe la Fakultato de politikaj sciencoj, per la tezo _ Kultursociologiaj aspektoj de la kritiko de dogmatismo en la jugoslavia romano 1985-1988 _ .

Ekde la jaro 1976 mi oficis en Televizio Novi Sad, kiel ĵurnalisto de Rutena redakcio. Nuntempe mi havas funkcion de redaktoro de kompleksaj elsendoj. Mi preparas tv-reporteraĵojn, redaktadas aŭ en la studio gvidas iujn elsendojn, mi ankaŭ plenumadas aliajn ĵurnalistajn taskojn - kaj dum la tuta tempo mi estas obsedita per deziro forlasi ĵurnalistan agadon, kiu forprenadas al mi la tempon kaj sanon (precipe la nervojn); mi, do, estas penetrita per emo dediciĝi al mia vivoverko. Tiun deziron mi, verŝajne, povos realigi nur kiam mi emeritiĝos.

Sekvas la tutaĵo en kiu mi, per kelkaj malmultvortaj alineoj, prezentos al vi mian literaturan verkon. Kuna titolo de ĉiuj miaj rimarkindaj volumoj estas _ Revante la stelon de Heŭteranio _ .

Volumoj estas grupigitaj en tetralogioj, kaj inter tiuj tetralogioj estas apartig-libroj. Volumoj de tetralogioj konsistas el prozaj (romanaj kaj aŭtobiografiaj) ĉapitroj, kaj la apartig-libroj konsistas el poetaj cikloj.

Supozante ke miaj Esperantaj amikoj, konataj kaj nekonataj, ne havus tempon kaj paciencon por legi tiel grandvoluman verkon, kiun mi ĝis nun kreis (kaj la verkado plue daŭras), mi decidis fari, el segmentoj de volumoj de la Unua tetralogio, la romanon _ Esperoj, realigoj _ . En tiu resuma romano enestos la temoj kiuj, laŭ mia opinio, interesas geesperantistojn en Eŭropo kaj la tuta mondo. Tio estos epizodoj el la vivo kaj aktivado de jugoslaviaj, grekaj kaj germanaj esperantistoj, kaj epizodoj el la ĉiutaga memmastrada praktiko en Jugoslavio de Tito dum la sesdekaj jaroj (la memmastradon pritraktis kritike iuj el la romanroluloj jam en tiu tempo, kaj nuntempe estas tute klare ke ĝi estis mistrafo), samkiel epizodoj el la Munkena ĉiutaga travivado de la ĉefa romanheroo Alek Vislavski, arkitekto, pentristo kaj esperantisto.

Mi prezentas al vi sep poemojn el la Unua apartig- libro. Tiu libro, la kvina volumo de literatura girlando Revante la stelon de Heŭteranio, apartigas volumojn de la Unua kaj Dua tetralogioj. Ĝia titolo estas _ Ebriiĝo per vento kaj fajro _ . Tiun poemaron konsistigas, simple dirite, la poemoj pri la paco kaj milito. Ses cikloj estas faritaj el poemoj pri diversaj fenomenoj en la dumpaca vivo, la sepa ciklo estas farita el poemoj pri Jugobalkana (Jugoslavia) milito. Tiu civila, interetna milito komencis en la jaro 1991 en Slovenio kaj Kroatio, kaj daŭras eĉ nuntempe, en la suda Serbio kaj Makedonio.

Pri prezentado de nur sep poemoj el la volumo Ebriiĝo per vento kaj fajro, anstataŭ parto el la romano Esperoj, realigoj, kiu antaŭas Ebriiĝo..., mi decidiĝis ĉar la poemoj estas mallongaj.

Dume, mi sciigas vin ke mi estas preta prezenti al vi -krom volumoj Esperoj, realigoj kaj Ebriiĝoj per vento kaj fajro- ankaŭ la prozan volumon Tv-ĵurnalisto en la epoko de Tito kaj en la epoko de Miloŝeviĉ. Tiu aŭtobiografia romano estas, verdire, resuma versio de mia Dua tetralogio, kies alternativa titolo estas Ĵurnalista tetralogio. Titolo de la romano klare informas vin pri temaro de tiu beletra kaj grandparte dokumenta verko.

En ties lasta ĉapitro, titolita _ Jugo-NATO printempo _ , mi elmontras - per taglibraj notoj en la periodo de la 24-a de marto ĝis la 10-a de junio 1999 - miajn rimarkojn kaj meditadojn pri la armita interveno de NATO-alianco en Jugoslavio. En tiu ĉapitro konsiderinde multaj notoj estas dediĉitaj al bombardado de Televizio Novi Sad, en kiu mi ankaŭ nuntempe oficas (verdire, ne en la origina konstruaĵo, ĉar ĝi estas detruita, sed en alia, provizora). Kelkaj notoj estas dediĉitaj al bombardado de tri novisadaj pontoj (precipe de Ponto de Libero, kiun mi preskaŭ ĉiutage trairadis, ĉar Televizio tiam situis apud la kontraŭa bordo de Danubo). En tiu ĉapitro kelkaj notoj ankaŭ estas dediĉitaj al bombardado de la kazerno _ Majevica _ (kiu troviĝas proksime de mia loĝejo).

La Dua apartig-libro, kiu postsekvas Ĵurnalistan tetralogion - en mia Esperanta prezentaĵo ĝi postsekvas la romanon Tv-ĵurnalisto... - portas la titolon Ekflamoj je dislimo. Tiun volumon konsistigas, krom lirikaj poemoj, poetaj tutaĵoj kiuj apartenas al tielnomata engaĝa literaturo. Tio estas poemoj en kiuj oni pritraktas soci-politikajn okazaĵojn en Jugoslavio dum la jaro 2000. Do, je la dislimo de jarmiloj. Ekzemple, en unu tuta ciklo -la kvina ciklo, sub la titolo _ Finalo de la jugoslavia malfeliĉo _ -oni poetece pritraktas la disfaligon de la reĝimo de diktatoro Slobodan Miloŝeviĉ.

Ĉi-foje mi prezentos al vi, kiel jam dirite, sep poemojn el la Unua apartig-libro. El ĉiu ciklo mi elektis po unu poemon. Jen la titoloj de cikloj, kaj tre koncizaj sciigoj pri temaroj de tiuj cikloj - jen la sep elektitaj poemoj.

Vladimir Kirda Bolhorves

De Oriento al Sudo

Unua ĉapitro
VARIACIOJ JE PRATEMPA TEMO
(Amaj poemoj)

EN ARENO
Gitaro,
trankviligu proprajn kordojn.
Lasu ilin vibri silente,
tiel silente, ke koroj sentu doloron
kaj triston profundan.
Sangadas toreadoro en Granda Areno.
Ekrigardu: sur vizaĝo lia
ankoraŭ venka rideto vibras,
sed larmo frida
flamon en okulo jam estingas.

Ĉu vi ploras?

Ploru, bela fraŭlino.
Flagoj estas mallevitaj je duono de lancoj,
ĉirkaŭ vi estas la paco.
Nu, tamen,
kial vi krizantemojn al batalejo ĵetadas?
Via toreadoro ne plu estas,
sed la Areno restas,
kaj jam morgaŭ anoncos fanfaroj
festenon de novaj batalantoj.

Dua ĉapitro
MALAPERIGADO DE L _ HEJMO
ENRIGARDANTE LA INFANAĜON

Mi vidas altan, ridetantan ĉielon,
verdan-flavan-bluan kampvaston.
Sur ĝi la arkipelagon de griziĝintaj tegmentoj,
en kiu mi distingas insulon de mi plej ŝatatan:
la farmdomon de l _ avo Aron, farmdomon
kiu dormetas en la kvieto de somera posttagmezo.

Malantaŭ la farmdomo, en ombro de laŭlonga,
iam kalkigita muro, mi vidas la paletan,
senatentan kvinjarulon.
Li sidas sur la seka teraltaĵeto
kaj inter fingroj neglekte tralasas
manplateton da polvo.
Super lia kapo, en stala malfermaĵo,
la kolombo ritme kolombumas.
Eĉ pli alte, en lazuro super tegmento,
triste muĝas la maldensigitaj branĉaroj de akacioj.

Ventmuelilo restis sen flugiloj,
maizgrajnojn muelas la fortega egmuelilo
apud larĝa draŝejo. Movforton igas al ĝi
brunĉevalo Keŝelj, malrapide vagirante
la rondan vojeton.
Avo Aron kaj onklo Janko okupiĝas
pri egmuelilo kaj ĉevalo. Draŝejmeze
avino Serafa, ĉirkaŭita de kortbirdaro
ŝvebas super disigitaj paneroj.
Al mi ŝajnas ke ŝi ĝuste alflugis de l _ ĉielo.

Kvar avo-nepoj,
Joakim, Boris, Miron kaj Alek,
en ventblova veturilejo,
sia infanĝardeno, sia laborejo,
faris ion similan al ŝargoĉareto.
Per helpo de l _ avo, ni ankaŭ faris
hundajn rimentenilojn, kaj nun ni provantas
transformi Rigov kaj Belka en niajn ĉevaletojn.
Sed eĉ per lardo antaŭ la muzeletoj
ni ne sukcesas ekmovi la konfuzatajn hundojn.
Enrigardante la infanaĝon,
mi vidas arĝentkoloran kolombaron
kiu flugumas en senfina lazura profundo.
Kaj sube, meze de verdaj-flavaj-bluaj kampoj
unu farmdomon kiu dormetas
en kvieto de l _ somera posttagmezo.

Tria ĉapitro
POR LA ARTISTA BIOGRAFIO
KREADI AŬ VIVI

En baraktado kaj sorto
de plimulto da mortontaj senmortuloj
estas faktoj kiuj provokas
multe pli fortan envion ol admiron;
favore al malpli da feliĉaj,
iuj ŝajne aŭ vere grandaj
provokas eĉ kompaton.

La negocistoj kaj politikistoj,
tenantoj de ĉefaj stangoj de potenco:
mono kaj aŭtoritato, estas abonantoj
de privilegioj de surteraj dioj;
sed la ĝuado de potenco estas malpura,
ofte superita per ombro
de malamoj, konfliktoj, katenoj.

La brilaj steloj de estrado,
sportistoj kaj pseŭdoartistoj,
havas allogan ĉiutagecon,
plenajn poŝojn, amtravivaĵojn;
ilin detruas fragilo de populareco
, malpleno kiun ili en si mem portas,
kiu post ili restas.

Veraj, rimarkindaj artistoj,
post multjara sinofero,
la kontentigon ricevas kaj de homoj
kaj en profesio al kiu ili sin dediĉis;
sed el laŭdoj kaŝaperas kompato,
ĉar ili, tro okupite pri Verko,
propran vivon perdis.

Kvara ĉapitro
LA KAMPARA EN FAŬKO DE LA URBA
AVINO SUR LA BALKONO

Tute en funebra vestaĵo, kun kapo
tukĉirkaŭita, silenta kaj senmova,
kiel elĉizita el ŝtono,
ŝi longe sidas apud la balustrado
de malvasta malfermita spaco
de duĉambra kaĝo sur tria etaĝo.
La filino kaj bofilo estas en la entrepreno,
nepoj estas en lernejo. Najbaroj ĉi tie ne ekzistas.
Polvon en loĝejo ŝi viŝis, ensuĉigadis,
florojn ŝi akvumis, tagmanĝaĵon finkuiris.
Tra mallarĝa, per ĉielo plenumita fendaĵo
inter du najbaraj ĉielskrapantoj
ankoraŭ unufoje en malproksimon,
en iaman tempon ŝi fikse enrigardis.

En vilaĝo, en la longa strato,
sopiras al ŝi, kiel fidela hundino,
ŝatata, ruiniĝanta domo, en kiu ŝi
kvardek plej belajn jarojn travivis.
Antaŭ nelonge, je postulo de gefiloj, ŝi vendis ĝin.
Neforgesitaj, neanstataŭeblaj najbaroj
ankaŭ ĉi-vespere je stratangulo kunvenos.
Ĉu ili, ho ve, ankaŭ pri ŝi babiletos?
Al edzo plenajn dekunu jarojn
trifoje per semajno ĝis la tombo ŝi iradis.
Kaj nun maljunulo sub la herbaĉoj dormas.
Ĉu gefiloj, ho dio, volos almenaŭ
unu ŝian peton plenumi: ĉu ili
la patrinon, el la ŝatata vilaĝo,
el naskiĝgrundo forigitan,
apud la patro entombigos?

Kvina ĉapitro
VERDA, ĈIAM PLI GRIZA
(Ekologiaj poemoj)
UNU MONATON
POR LA INFANOJ DE ĈERNOBILJ

Ne pafis fusiloj,
nek ĉe l _ horizonto fajron vomis kanonoj,
ne hurlis sirenoj,
nek sur ĉielo bruis bombardaviadiloj.

Sed ni tamen, okupiĝante
pri ĉiutagaj agadoj, komencis pereadi,
niajn verajn gefilojn, ankoraŭ tute sanajn,
ridantajn, en infanĝardenoj ludantajn,
ni komencis senrevene perdadi.

La morto atakadis niajn ĝardenojn, kampojn, arbarojn,
nian brutarojn kaj kortbirdarojn per nova armilo,
per nigraj sunradioj kaj pluvgutoj
nin kaj niajn gefiletojn bombardis.

_ Ĉu pluvo povas mortigi? _
demandis tiuj kiuj ĝis tiam nenion sciis
pri izotopoj de jodo, cezio, stroncio,
pri malpura potenco kiu, kiel malbona elfo,
kolere gruntas en nuklea centralo.

_ Ĉi-radiado ne estas danĝera por sano _ ,
asertis al ni kruelega burokrata satano,
konsiderante ke homa vivo estas malpli multekosta
ol la elmigrigo de kelkaj regionoj.

Kvin jarojn post la eraro de nerespondecaj
kaj forkuro de malbona elfo el nuklea botelo,
okcent mil geknabetoj el Belorusio,
Ukrajnio kaj Rusio malrapide velkadas,
okcent miloj palajn frontetojn havas.

Patrinoj kisas kaj antaŭtime rigardas
frontetojn malvarmajn, markitajn per signo de anemio,
multaj kaŝite plorsingultas, ĉar ili eksciis
ke iliaj idoj malsanas de leŭkemio.

Ni vivas sur la estingita radianta vulkano,
manĝante, trinkante, enspirante mortigajn erojn,
imuneco de niaj geknabetoj estas tiel malforta
ke ilin mortigas eĉ parotito, morbilo,
sendanĝeraj gripigaj mikroboj.

Por ke ili kiom-tiom plifortiĝu,
pligrandigu sian reziston al malsanoj,
ili bezonas almenaŭ unu monaton restadi
en sanaj naturaj kondiĉoj.

Estu, bonaj homoj de la tuta mondo,
al niaj gefiletoj dum unu monato savaj dommastroj,
Dio rekompencos vin, kaj ni petos lin
ke viaj gefiloj neniam estu devigotaj
la sanon serĉi ie en fremlando.

Sesa ĉapitro
PER VIVCINDRO PUDRIGITAJ
(Poetika vivfilozofio)
LA PADO

Ni diskuris, kuraĝaj, al cent direktoj de l _ mondo,
ankoraŭ junaj, por grandaj agoj pretaj, naive scivolemaj,
rigidaj, sed deziremaj al vagado tra forlasitaj tajgoj de Siberio,
ankoraŭ plensopiraj pri ĝardenoj de Mediteraneo,
kie la valeriano kaj jasmeno tiel ebriige odorfloras.

Ni disiĝis, konfuzitaj, inter vilaĝo kaj urbo,
ankoraŭ persistaj, por memoferoj pretaj, per volo plenplenigitaj,
gajaj, kaŝangulojn de nia senlumo ankoraŭ malofte enrigardantaj,
indiferentaj rilate al kono ke tie kaŭras laco,
kiel silenta mizerulo kiu baldaŭ pensuferos.

Ni malgajiĝis, bruletigitaj, en alloga fremlando,
ankoraŭ malkvietaj, revojn enrigardantaj, malfacilaj pro deziroj,
nerompitaj, kvankam jam doloraj de multaj esperoj,
jam ornamitaj per cikatroj kiujn ni longe ekhavadis
en aroganta kuregado tra la viva ventoblovo.

Ni enordiĝis, fine, je nia direkto de l _ mondo,
jam tro maturaj, per saĝo penetritaj, trankvilaj kiel vegetaĵoj,
serenaj, ĉar ni konsciiĝis pri efemereco de nedelongaj ĉarmoj,
ĉar ni perceptis ke mirakloj estas ĉirkaŭ ni, en libroj,
ke je nia fenestro unu peonio nun floras.

Sepa ĉapitro
FRUKTOJ DE MALPRUDENTO
(Poemoj pri la unua jaro de Jugobalkana milito)

VUKOVAR, PERSONE KAJ FAKTE

Unuaj fabeloj pri tiu bela, idilia urbo
al mi rakontis mia plej bona amiko el infanaĝo
Ivo Lahvaĉ. Fininte elementan edukon
en Kerestur, li revenis al sia hejmregiono Sirmio,
por en ŝatata Vukovar ellerni metion.
Kiel tv-mekanikisto li estis pedanta, estimata,
havis multajn klientojn, bone salajrumis.
Dum jaroj li senlace laboris, diligente ŝparis,
kun la edzino, filo kaj patrino novan domon konstruis.
Fine de l _ monato aŭgusto de Fatala Jaro,
kiam la obusoj komencis surŝuti Vukovar,
mi ankoraŭ foje turnis numeron de ilia telefono,
sed interligon mi ne ricevis. Kio okazis al Ivo,
Spomenka, Darko kaj patrino Olga?
mi ofte min demandis.

La hispana gazeto _ El Pais _
estas unu el eminentaj ĵurnaloj
en Eŭropo. Ĝia raportistino el Belgrado
estas sinjorino Mirjana Tomiĉ, nia samnacianino,
sed tio ne influas objektivecon de skribado.
_ Mi estas ŝokita per scenoj kiujn mi vidis
sur batalejoj en Kroatio. Mi estis en Vukovar,
ankoraŭ dum ĝi ne estis sieĝita de soldataro.
Mi interparoladis kaj kun serboj kaj kun kroatoj.
Mi estis en iliaj domoj. Hororigis min la tragedio
de tiuj homoj. En Vukovar kaj aliaj regionoj,
kiuj nun estas en militoperacioj, ili bone vivis.
Tio estas, plejparte, riĉaj regionoj.
Mi rigardis homojn kiuj forlasantis siajn domojn,
somerdometojn, laborejojn, veturilojn kaj egajn riĉaĵojn
kaj familie por ciam foriradis el sia naskiĝregiono.
Tio estas penigaj homaj dramoj. _

Mi estis puberulo kiam
mia kuzino Jevdokija Glanko
edziniĝis kun Venedikt Miklovŝ, la majstro
en Kombinato de gumo kaj ŝuoj _ Borovo _ . Ili ambaŭ
fervore laboris, diligente ŝparis, por baldaŭ en Mitnica,
proksime de akvoturo, malnovan domon aĉeti.
(Ili eĉ ne povis imagi ke dum unu nigra aŭtuno
Mitnica-n, kaj la akvoturon mem, pro batalegoj
tie farotaj, la tuta mondo ekkonos.)
Poste dum jaroj novan neston ili mem konstruis
en Borovo Kolonio, kaj la malnovan domon donacis
al filino kaj bofilo. Ili trankvile kaj feliĉe vivis.
_ Kara onklino, ni sentas nin tiel bele,
ĉio al ni fluas tiel bone, ke mi iufoje timas
ke al ni io malbona okazos _ ,
diris antaŭ nelonge Jevdokija al mia patrino.
Komence de ĉi-jaro ŝi mortis pro hepatkancero.
Ni entombigis ŝin en la nova Urba tombejo
(kadre de kiu dum ĉi-tagoj oni amase entombigas konatajn kaj nekonatajn vukovarajn pereintojn). La filino de Jevdokija
restadas, kun du infanoj, ĉe Venedikt-fratino en Novi Sad, bofilo estas je fronto, kaj Venedikt mem gardas domon en Borovo
Kolonio. Al ni, kuzoj, lia sorto ĉi-momente ne estas konata.

La sorto de Vukovar ne povas eviti
historian simbolecon. En tiu urbo en 1919
estis fondita Komunista partio de Jugoslavio,
el tiu urbo ekiris ĝuste antaŭ ses monatoj,
je la 1-a de majo, polica unuo kiu enfalis
embuskon en Borovo Vilaĝo. Vukovar,
urbo en kiu dum plurpartiaj elektoj venkis
la eksa komunista partio de Kroatio, SDP,
havis malfeliĉon esti la unua, kaj kiel la unua
- estante avangardo al ni ĉiuj ceteraj
- sperti ekstremajn konsekvencojn
de ideologia kaj nacia ebriiĝo.

Kiel tv-ĵurnalisto, mi multfoje
restadis en Vukovar, kaj en proksimaj
vilaĝoj Petrovci kaj Mikluŝevci,
en kiuj vivas miaj samnacianoj.
Ĝuste antaŭ dek jaroj,
en somero de la senzorga okdekunua,
kun ekipo mi faris okminutan tv-portreton
de la ridanta mezlernejanino Naĝija Ĵdinjak,
membrino de la Remklubo _ Vukovar _ .
La portreton ni surbendigis en domo de l _ sportulino,
en ŝia lernejo, en la Remklubo, je Danubo.
Ŝiaj gepatroj diris al mi, dum babilado,
ke ni estas foraj parencoj (laŭpatrina avino
de Naĝija, nome, apartenis al la familio Glanko).
Amikinoj de Naĝija el remkvaropo kun direktanto
diris al mi ke en Klubo estas kaj serboj, kaj kroatoj,
kaj rutenoj, kaj hungaroj. Ili estas konkordaj, kiel familio.
Neniu, dume, diris al mi, pro nescio, ke post dek jaroj,
sur malgranda doko sur kiu ni interparolis,
okazos hororaĵoj. Ke pri ili skribos, krom aliaj,
ankaŭ la ĵurnalisto Milan Ĵegarac
- en lasta militraporto. Ke li skribos ĝin
antaŭ ol, kuraĝe kaj nesingarde,
esti falĉita per mitralpafaro.

Serbaj liberigantoj kaj iliaj skoltantoj,
kiuj multfoje sukcesis atingi
Borovo Kolonion kaj Vukovar, eksciis ke Serboj
en kelo de konstruaĵo de Teritoria defendo
estis torturataj plej bestie. Post torturado,
iliaj kapoj estis frakasataj per martelegoj,
kaj iliajn mortajn korpojn ustaŝoj forportadis
gis la Remklubo en la centro de Vukovar.
Tie selektitaj nigraĉemizuloj distranĉis iliajn
ventrojn kaj, anstataŭ eligitaj organoj,
en internaĵojn metadis ŝtonojn, kaj poste
tiujn korpojn forĵetadis en Danubon.

Eĉ dum ĉi-tagoj, en la tria dekado
de novembro, tuj post fino
de inferaj bataloj en la detruita Vukovar,
mi demandas min kio okazis
al Naĝija Ĵdinjak, al ŝiaj geamikoj
el la Remklubo. Mi demandas min kio okazis
al plimulto de miaj amikoj, konatoj,
parencoj el Vukovar, Petrovci, Mikluŝevci.
Mi estas konvinkita ke iu ajn el ili, entute,
malamis nek serbojn, nek kroatojn, nek anojn
de iu ajn alia popolo, ke ili deziris solsole:
trankvile vivi, kun ĉiuj konkorde.
Ordinaraj homoj, dume, iufoje ne decidas
pri propra sorto. Kaj mi denove demandas min:
Ĉu ili estas vivaj, ĉu vunditaj, dislokitaj?
Ĉu iuj estas, eble, pafmortigitaj, gorĝtranĉitaj,
kaj, kun distranĉitaj ventroj, en Danubon ĵetitaj?

Tamen, sinjorino Tomiĉ ne povas
ne sciigi eĉ ĉagrenigajn faktojn.
_ Kaj serboj kaj kroatoj kiujn mi ekkonis
montradis al mi fiere, tio min konsternadis,
kasedojn je kiuj ili surbendigis kiel ili gorĝtranĉas
siajn _ kontraŭulojn _ . Serboj en Vukovar,
konsiderante ke mi estas serbino, konfide vidigadis
la bendojn ke ankaŭ ili _ scipovas defendi sin _ ,
kaj kroatoj, konvinkitaj ke mi, kiel raportistino
de _ El Pais _ , povas kompreni ilian _ sindefendon _ ,
montradis al mi vidbendon kiel ili gorĝtranĉas serbojn.
Estis vomige, kaj mi dum tagoj estis konsternita.
Mi devas diri, unue kiel homo, ke tiel hororaj scenoj
en ĉi-jarcento ne estis videblaj. Ĉi-milito en Jugoslavio
estas al mi nekomprenebla, kaj mi opinias
ke ĝi estas rezulto de intereskonfliktoj
de certaj naciaj elitoj, kiuj, plugardante
sian totalisman aŭtoritaton,
emas oferi sian tutan popolon. _

Antaŭhierau, la dudekduan de novembro,
al ni per telefono, el domo de sia kuzeno en Inĝija,
anonciĝis Spomenka Lahvaĉ. Rifuĝintino.
Mia unua demando estis: _ Kio okazis al Ivo? _
_ He, Ruben, mia Ivo ne plu estas _ , diris ŝi plorante.
Ĉi-matene mi kun edzino forveturis al Inĝija.
Spomenka priskribis al ni la familian tragedion.
Ĝis la mezo de aŭgusto Ivo nenie volis
forlasi la domon kiun li dum jaroj konstruadis kaj,
ankoraŭ ne konstrufinitan, per meblaro, diversaj aparatoj
kaj multaj aliaj dombezonaĵoj plenumadis.
Kiam obusoj komencis proksimen faladi,
kiam li perceptis ke milito ne haltiĝis,
estis tarde. El Vukovar oni ne plu povis eliri.
(Feliĉe, Darko ĝustatempe eskapis,
kaj baldaŭ ĉe onklino en Germanio troviĝis.)
Keloj estis por multaj, ankaŭ por familio Lahvaĉ,
nuraj rifuĝejoj. Kartoĉoj fajfadis, obusoj eksplodadis.
La nova domo suferadis. Ivo-malfeliĉo estis
ankaŭ insida malsano: trombozo.
La dekan de oktobro matene, post timigega eksplodo
en proksimo, ekmoviĝis en lia gambo mortiga trombo.
Rezervo de kuraciloj estis konsumita, al hospitalo
oni ne povis ekiri. _ Mi sentas min malbone... Mi sufokiĝas! _
diris Ivo al edzino, patrino kaj frato. Unu minuton poste li estis morta. Kriego, senhelpa petkriado. Ili envolvis lin en nilonon,
elportis en ĝardenon. Dum momentoj de batalpaŭzoj ili malprofunden enterigantis lin.
Mia amiko Ivo nun en sia ĝardeno dormas.

Vukovar falis ĝuste post tri monatoj de sieĝado.
La bela malnova urbo estis tute detruita,
ĝi plej multe similas al Varsovio el 1945.
El 45.000 loĝantoj kapitulacon ĝisatendis ĉirkaŭ dek miloj (ĝusta nombro ankoraŭ ne estas konata). Ili ĉiuj pasigis tri
antaŭajn monatojn en keloj kaj sentas
malfacilaĵojn de vido kiam ili eksteren eliras.

Spomenka Lahvaĉ baldaŭ ekvojaĝos
en Germanion, al fratino (serbino) kaj
bofrato (kroato). Ŝi vidos almenaŭ sian filon.
Sian Ivo ŝi neniam plu vidos. Nek ŝi, nek Darko,
nek frato Slavko, nek afliktita, pro dolor _ perdiĝinta
patrino Olga. Ilia Ivo en sia ĝardeno dormas.
Multaj Vukovar-anoj neniam plu vidos
proprajn infanojn, gepatrojn, vivgekunulojn,
stratojn tra kiuj ili tre multfoje iradis, domojn
en kiuj ili dum la plej belaj jaroj restadis.

Vukovar estas nun detruejo!
Tio ne plu estas novinformo.
Tio estas fakto kun kiu ni vivas
ekde 1991 kaj plue eterne.
Vukovar, kia ĝi estas hodiaŭ, reprezentas
simbolon de malĉasto en homoj. Admonon.
Ĝian lokon endas testamenti al tempo
por ke ĝi fordigestu tie akumulitan
malbonaĉon. La detruita Vukovar
estas averto pri tio kio al ni povas okazi.
La estonta Vukovar estas pruvo de tio
kio al ni okazas nuntempe. Vukovar
simboligas nun, por ĉiam.

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Knabinol, kio pri honto?, verkita por kanto kaj gitaro de Fernando Sor. Legu.

Ĉu honto?, mi diris...

Dum la pasinta Kongreso 60-a de la Hispana Esperanto Federacio mi prelegis pri La Sindromo de Babelo, kiun oni povas legi hispane kaj angle en Interreto. Mi publikigos ĝin ĉi tie la venontan numeron, sed mi nun antaŭmetas la enkondukon, kiun mi verkis ad hoc (aparte por la okazo) ĉar mi kredas, ke tuŝas gravan flankon de esperantismo ĉiutaga.
Estimataj estraranoj, pacienciaj gesinjoroj, karaj samideanoj!

Multajn esperantistojn ĝenas la venkisma sinteno de neesperantistoj pri la angla. Mia prelego pruvas tion, ke la angla ne sole ne venkis, sed ankaŭ tion, ke estas objektivaj kialoj por tio ke la angla ne povas esti internacia lingvo, kaj ke la sola afero, kiu povas igi ĝin monda, estas subpremado, same kiel okazis pri la latina antaŭ mil jaroj aŭ la franca antaŭ du jarcentoj. Dum mia prelego mi uzos argumentojn, kiujn oni povas uzi por kontraŭi tiujn stultaĵojn diritajn de denaskaj aŭ gurkhaj angloparolantoj.

Mi ankaŭ volas aserti, ke mi sentas kompaton kaj zorgon kiam mi vidas, ke estas esperantistoj, kiuj hontas pri tio, ke ili estas esperantistoj. Esperanto estas motivo por fieri, ne por honti. Kompreneble, estas ĉiam lertuloj, kiuj provos pruvi, ke Esperanto estas bona ideo, sed ideo kiu ne sukcesis en sia tempo oportuna aŭ alia stultaĵo.

Kelkaj el tiuj esperantistoj ne vidas motivon por honto pri, ekzemple, aneco al futbala klubo. Eĉ se tio estas sekteca kaj gvidas onin al perforto aŭ malestimo al anoj de aliaj kluboj. Ĝi krome implicas apogi homojn malhonestajn, kiuj uzas meregule la monon de la klubo, kiel verŝajne okazis al Atlético de Madrido, kaj ankaŭ se normalaj demarŝoj de kluboj estas nemoralaj se ne maljuraj rilate al la aĉeto kaj vendo da ludistoj. Aliflanke, estroj de esperantaj asocioj neniam rabas monon de la anoj, ilian honestecon oni ne eblas pridubi, ilia sindonemo kaj malavareco estas kristalklare videbla, kaj la afero de esperantaj asocioj ne baziĝas sur malestimo aŭ sekteco, sed sur la tuta malo. Esperantistoj estas sindonemaj kaj akceptemaj perdifine, kaj ilia plej amata revo estas, ke la tuta homaro kunhavu saman lingvon por interkompreniĝo.

Nur se ni fieras pri nia bela kaj efika lingvo, ni povas kontraŭargumenti sen time tiujn supraĵojn, kiujn oni diras per luitaj aŭ prunteprenitaj pensoj, kiujn oni legis iam ie... Ni kontraŭu ilin per pruvoj kaj argumento. Mi provas klarigi pri ambaŭ per mia prelego, en la hispana lingvo.

Mi ne diras mian prelegon en Esperanto pro du kialoj: al hispana esperantisto multe pli efikas tiujn argumentojn rekte en la hispana, kaj mi ne havis tempon esperantigi la prelegon por ĉi tiu okazo. Tamen, mi provos klarigi pri ĝi al eksterlandanoj post la prelego.

NOTO.- Por publikigo en Kajeroj el la Sudo, mi ja tradukos la prelegon venontnumere.

Jesuo de las Heras

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: La Espero, de de Menil, laŭ vortoj de Zamenhof kaj orĥestrigo de Dimitar Terziev. Legu.

La kongreso de San Javier, HEF 60-a

Novan Placon Esperanton  inaŭguras en San Javier Prezidanto Sanĉo. Sepdek kvin esperantistoj partoprenis la 60-an Kongreson de la Hispana Esperanto Federacio en sunbrilaj urboj San Javier kaj Santiago de la Ribera, apud la Malgranda Maro.

Dum tiuj tri tagoj, oni inaŭguris la novan Placon Esperanton, Miguel Gutiérrez Adúriz gvidis seminarion pri Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputilaj rimedoj, kaj estis kurso de Esperanto, gvidata de Celso Sánchez Sánchez, kiu ankaŭ prelegis pri Diskriminacio pri lingvo.

La Ĝenerala Asembleo okazis dimanĉon, la 24-an de junio, kaj tie oni decidis, ke HEF ne kongresumos en Verona (Italio) en aŭgusto de 2002. Anstataŭe, oni kunvenos en Teruel ĉirkaŭ la ponto de majo. Ankaŭ je tiu asembleo oni decidis reelekti la nunan estraron de HEF unuanime.

Tradicia foto de kongerso hispana 60-a Tuje post la asembleo, mi diris prelegon pri La sindromo de Babelo, en la hispana, kies esperantan enkondukon estas en paĝo 20-a. Mi inkluzivos la esperantigitan tekston en la venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

La kongreso daŭris tri tagojn: de la 22A ĝis la 24-a de junio, kaj okazis en la Centro Civita de Parko Almansa. Estis postkongreso dum tri pluaj aliaj tagoj, en kiuj kelkaj partoprenantoj larĝe vizitis la Aŭtonoman Komunumon de Mursjo. Tomaso Ortiz Substrekindas la laboro, kiun faris Tomaso Ortiz García kaj Vicente Sánchez Lumbreras, kiu eĉ kreis Tut-Tera-Teksaĵan paĝon, kiu informis pri la kongreso de kelkaj semajno antaŭ ol tiu okazis, kaj kiun oni ankoraŭ povas konsulti je Vicente Sanchez Lumbreras http://www.60kongreso.50megs.com/. La paĝo estas en Esperanto kaj la hispana, franca, germana, kataluna, angla, rusa, itala kaj portugala. Interese estas, ke la surpapera versio de tiu paĝo estas la Kongresa Libro. Je paĝo 28 oni trovas interesan artikolon, Biografio de Esperanto: de Zamenhof al Codorníu,kiun Vicento Sánchez Lumbreras kompilis baze de verkoj de José Luis Pérez Óvilo (Esperanto de Zamenhof al Kodorniu) kaj NormanBerdichewski (Patrino de lingvoj).

Ĝis Teruel!

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Hungara infana kanto 2-a, de Sugár Reszó. Legu.

Pri terminaroj

Ooŝida Takeŝi kaj Andreo D. Marŝal skribis al mi pri muzika terminaro antaŭ kelkaj monatoj. Ambaŭ esprimas sintenojn pri muzikaj vortoj, kies tutan eldonitan katalogon oni trovas en la Muzika Terminaro kun Alfabeta Indekso de Butler and Merrick kaj Davido Hill, publikigita de MEL (Muzika Esoperanto Ligo) en Sofio je 1992.

Mi komencis ĉi tiun serion de artikoloj pri tiu ĉi temo ĉar mi sentas, ke la verko ĵus menciita estas tro influata de la anglaj lingvo kaj muzika tradicio, kiuj kuŝas preskaŭ ekskluzive sur instrumentoj, kaj ne sur homa voĉo, kiel okazas en la lando kie oni plej frue fiksis muzikon sur paperon, Italio.

Mi diris en la unua artikolo de la serio (Kajeroj n-ro 40, oktobro de 1998), ke la lingvo de muziko estas ĉefe itala, kaj pro tio oni devus konsideri la italan _ ne la anglan _ kiel evidentan fonton por terminoj teĥnikaj, same kiel (mi aldonas nun) oni elfontas novan vortaron pri komputiloj el la angla, ĉar usonanoj kreis la konceptojn rilatantajn al tiu temo. Sed tio estu nur mia sinteno kaj mia ago. Tiucele, mi komencis publikigi la citatan serion de artikoloj, ankaŭ konatan kiel Kurson de MEL, dirinte pri ĝi al la estraro de Muzika Esperanto Ligo. Post la publikigo, mi esperas, ke estos debato sufiĉe serioza pri la afero, sed ne el angla, sed el esperanta vidpunkto (kaj ne el el-angla-tradukite esperanta vidpunkto!)

La laboro ja estas tiom longa kaj eble tediga, ke ni ne povas esperi fini ĝin en unu sola sesio dum la venonta Kongreso Universala en Zagrebo. La temo ja indus apartan kongreson de MEL. Sed ni ne utopiu, kaj proponu praktikan solvon: ni proponu la farotan laboron en la venonta kongreso, kaj fari ĝin dum la venontaj jaroj pere de Interreto. Tiucele mi kreis dissendoliston muziko@yahoogroups .com. Ĉar ĝi estas tasko nur por voluntuloj, al kiuj ne gravas dediĉi tempon kaj labori eĉ pene por tiu afero, kiuj volas diskuti plene la aferon, terminon po termino senlace kaj dezirante atingi solvon por ĉiuj kaj por ĉiam, la listo estas privata. Tio signifas, ke ne eblas, ke oni aliĝu sin mem. Mi devas aligi voluntulon persone. Do, mi petas al ĉiu melano, ke ili petu min aligi ilin al tiu listo.

Mi denove klarigas, ke tiu serio de artikoloj de mi publikigata en Kajeroj el la Sudo kaj papere kaj elektronike ĉe http://storm.prohosting.com/jesuo/mkurso.htm estas propono, kiun oni devas ĉu akcepti, ĉu korekti -eĉ tute- post longa pridiskutado. La venontan numeron, ni daŭrigos nian prelegon pri tablaturo. :-) Propone via,

Jesuo de las Heras

Indekso 51-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Aranedanco, de Jozefo de Azpiazu. Legu.

STATUTO de SAT

MEMBRECO

  1. Ekzistas du kategorioj de membroj: aktivaj kaj subtenantaj.
  2. Povas esti activa membro ĉiu persono scipovanta Esperanton kiu, akceptinte ĉi tiun statuton, pagas la jarkotizon, ĉiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.).
  3. Aktivaj membroj rajtas: A) ricevi la Jarlibron (SAT-adresaron) kaj la oficialan organon de la Asocio, B) Partpreni en ĉiu referendumo, C) Voĉdoni en la Kongresoj, Ĉ) Uzi la ĝeneralan servojn de la Asocio. Aktivaj membroj do povas influi la gvidadon de la Asocio; ili havas la devon ĉiel laŭpove helpi al la progresado kaj bona funkciado de la Asocio.

    La samfamilianoj de aktiva membro povas ĝui la samajn rajtojn kiel ĉi tiu lasta, pagante nur la duonan kotizsumon. Tiaj membroj tamen ne ricevas apartan ekzempleron de la oficiala organo.

  4. Povas esti subtenata membro: A) Lernanto de Esperanto, B) Ĉiu organizo, esperantista aŭ ne, kiu deziras subteni la Asocion per monhelpo. Subtenantaj membroj ricevas la Jarlibron (SAT-adresaron) kaj rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.

Indekso 51-a ~ Relegu~ Sentuka ~ Kajeroj
Finverkita la -an de de 2001 de Jesuo de las Heras en Mursjo, per AceHTML
.