. Kajero 48: Kajero de januaro de 2001
kanto. Legu.

ALVOKO AL ÆIUJ HALE-ANOJ
MEMBROJ DE S.A.T.

La sekretario de la Øenerala Konsilantaro de S.A.T. petis al la prezidanto de H.A.L.E. la plenumadon de la S.A.T Statuto en la paragrafo 15ª ØENERALA KONSILANTARO, alineo Æ, en kiu pri la konsisto de la ØK diras: «unu reprezentanto de æiu L.E.A. ligita kun S.A.T».

Se iu kamarado deziras helpi la Asocion kaj sin proponi por reprezenti H.A.L.E-n en la ØK bonvolu sin anonci al la prezidanto de H.A.L.E kiel eble plej rapide.

Marteno

Kajero 48 ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka ~ Venonta artikolo

Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu

Kajeroj el la Sudo: Manæeto


Pretigas la kajeron
Prezidanto:
Juan Antonio Cabezos Martínez
Sekretario:
José Pina Tuells.
Kasisto:
José María Bernabéu Franco.
Libroservo:
María del Mar Guirao Gallego.
Redaktoro:
Jesús de las Heras Jiménez.


Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aý egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
La skipo de HALE Faras la Kajeron:
Provkorekto: José Pina Tuells.
Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez.
Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez.
Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi æiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aýtoroj mem, ne la redakcio.

Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiæe ke oni agnoskas la fonton.

Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro.


Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo

Muziko:Cuba, komponita de Isaac Albéniz, kadre de sia Sýito Hispanio. Legu

Redaktore, sendepende, libere, eæ liberecane...

Serioze mi asertas...

Oni legis al mi strangan artikolon verkitan de nia iama respondeculo pri libroservo en magazino Laýte. Laý tiu artikolo, mi estas perfidanto al laborista kaýzo, HALE estas aro da malbonaj esperantistoj, kaj æiu leganto nia estas imperiisto hispana. Oni sendas nin æiujn al fek', finfine.

Mi sendis lakonan reagon al la redaktoro de tiu magazino, kaj ne plu dediæis mian atenton al tiu infana afereto, sed kelkaj kamaradoj atentigis min pri tiu afero en la lasta kunveno de HALE, kaj mi nun opinias, ke oni devas diri ion æi tie pri tiu bedaýrinda¼o.

Libereco pri penso kaj preso..., pro vi mortis multaj homoj. Kion oni faras pri vi nun?

La motivo por æagreno estis la publikigo æe niaj paøoj de artikolo verkita de falangisto Fernando Letamandía pri La provizordungaj per-entreprenoj. Stranga¼o estas, ke Snajpero, la reaganto, ne atakis la ideojn enhavatajn de tiu artikolo, sed la artikoliston mem, æar li apartenas -verþajne- al Falangiista Partio. Kelkaj aliaj kamaradoj pli øentile atentigis nin pri tio, ke en laborista magazino oni ne devas permesi, ke tiuj fiuloj kunlaboru, eæ verke.

Tio estus longa debato, sed mi nur referencas vin al tiuj vortoj, kiuj legeblas en nia antaýa paøo, kiuj koncize proklamas la filozofion eldonan de nia magazino: ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj, sed tamen ni klopodos publikigi æiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon. Tio povas þajni tro restriktiva, æar øi lasas en paperkesto artikolojn tiaj, kiaj tiu de Snajpero kaj ties adekvatajn reagojn. Sed aliflanke tio asertas tian liberecon pri penso kaj preso, kia ne oftas en malkleraj etosoj. Eble S-ro Fernando Letamendía estas falangiisto, kaj eble falangiismo estas tiel fia, kiel oni þajnas kredi ene kaj malene de Hispanio, sed mi volonte preferas kontraýstari tiajn homojn argumente ol perforte, racie ol bate.

Mi ne scias, æu konvenas al laborista ideologio aý ne, ke æiu povas publikigi sian opinion æe ni aý ne. Vere, mi ne havas ideologion. Mi preferas havi ideojn. Kaj vere æiu ideologio entenas kelkajn bonegajn ideojn, eæ se tro ofte pakumatajn per perfortanta ruba¼o. Kelkaj eæ diras, ke æiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin. Mi male opinias, ke pro tio, ke oni estas homaj, oni kreas bonajn ideologiojn, kiujn trouloj aæigas, kaj finfine ideologioj korsetigas ties kernajn bonajn ideojn, senvalorigante la tutan ideologion. Pro tio mi aýdas æies ideojn, kaj publikigas tiujn, kiuj mi konsideras, ke utilas aý valoras.

Aliflanke, æi tiu magazino estas bulteno de laborista asocio, kiu ankaý fieras nomi sin kleriga. Povas ne konveni al øiaj celoj aý sinteno la laboro de æi-tiu redaktoro. Mi, sekve, metas mian oficon je øia dispono. Kiel dirite en numero 32, bona redaktado postulas kompletan sendependecon. Mi ne scias fari alimaniere. Oni sugestis, ke mi seræu modelon en aliaj esperantaj laboristaj magazinoj, kiel SAT-Amikaro, SLEA-informilo, aý Liberecana Ligilo, sed mi opinias, ke la franca, sveda aý belga realo estas malsama al tiu de Hispanio.

Do, tion , kion mi povas oferti al haleanaro, enhavas la dek punktoj de mi senditaj al redaktoro de Laýte, kaj kiun mi publikigas en sekvantaj paøoj.

Amike, sed kamaradece,

Jesuo

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo



Muziko:Himno de Riego, variita de mi mem. Noto. Legu

Pri pasia reago al alies opinio

Pri la artikolo aperinta en la numero 149-a de Laýte verkita de Snajpero kaj titolita Faþistoj, hipokriteco kaj aliaj fia¼oj, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo deziras klarigi la jenajn punktojn:

  1. En nia revuo ne estas, kaj neniam estos, cenzuro. Æiuj vidpunktoj estas defendeblaj, kondiæe ke oni honoras kelkajn principojn, difinitajn en la paøo 2-a de nia magazino, nome, ke la enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.
  2. Reagoj al artikoloj de ni publikigitaj estas bonvenigitaj, kondiæe ke tiuj principoj aluditaj en 1 estas respektataj. Tio venas el nia respekto al libereco pri penso kaj esprimo.
  3. Faþismo ne estas limigita al iuj ajn apartaj sigloj aý politikaj partioj. Laý la tria difino de la Vortaro de la Hispana Akademio, øi estas excesivamente autoritario (troe aýtoritatisma). Tiusence ni ne estas, kaj neniam estos, faþismaj. Laý la aliaj du sencoj, ana aý rilata al faþismo kaj partiana al ties doktrino aý movo socia, ankaý ni ne estas faþismaj.
  4. Laý historio, Falangismo ne helpis Fransiskon Frankon puæi en Hispanio, sed li uzis øin -same kiel li uzis la Katolikan Eklezion, la hispanan armeon, la neýtralecon de la demokratioj de la tiama mondo kaj æiujn ajn aliajn rimedojn por siaj celoj. Tiusence la Falange Española estas tiom fia kiel la menciitaj instancoj, sed ne pli. Postuli, ke nek pastro, nek armeano, nek demokrato angla, franca aý usona povas publikigi sian opinion en niaj paøoj þajnas al ni troa kaj nerilata al racio.
  5. La tiel nomata falangisman doktrinon ne difinas aý laýdas niaj paøoj.
  6. La nociojn nacio, þtato, kulturo, patrio kaj ties ismojn oni pridifinis kaj diskutis en kelkaj artikoloj publikigitaj en niaj paøoj en kelkaj artikoloj de kelkaj aýtoroj, kiuj penis klarigi ilin. Þajnigi, ke oni konfuzas ilin estas manko de respekto al la diversaj aýtoroj, kiuj evidente ne meritas tian mistrakton. Pro tio la snajpera artikolo neniam publikiøus en niaj paøoj sen la koncerna polurigado antaýa.
  7. Eraro estas persista plankto, kiu aperas en æiu kampo. Eble Sinjoro Snajpero sukcesas trovi senmisprintan paøon en sufiæe konataj publika¼oj kiel The Times, El País, El Mundo, Le Monde, The Washington Post, L'Osservatore Romano, aý la ¼urnalo de sia urbo. Mi ankoraý ne sukcesis en tiu tasko. Sed oni notu, ke tiujn altkvalitajn perioda¼ojn de mi citatajn pretigas æiutage elstaraj profesiuloj de la ¼urnalista arto, kaj ilia laboro estas kontrolita profesie de la koncernaj spertuloj. Kajeroj de la Sudo estas pretigita de amatora redaktoro kun plenpleno da iluzio, sed nulo da profito, same kiel la koncerna kontrolanto. Neeviteblas, ke misprintoj aperas, kaj ni petas de la bonvolo de la legantaro, ke oni trovu la ekzaktan sencon de la mesaøo de ni celata æiufoje. Se tio ne estas la kazo, ni bonvolas sugestojn kaj proponojn, sed akraj atakoj sencelaj eskapas al nia kompreno, kaj sekve restas senrimarkataj.
  8. Kelkaj el niaj aýtoroj jam argumentis pri la krimaj kaj murdaj sekvoj de naciismo kaj perforto, kaj ankoraý neniu sukcesis malpravigi ilin. Sennaciismo ne estas religio laý ni, kaj øi ne havas magian trajton. Nur manko da naciismaj aspektoj prezentas øin al ni sufiæe alloga. Eble naciismo enhavas virtojn øis nun kaþitajn al nia kompreno. Pro tio, mi elkore invitas naciistojn pruvi, ke tiuj virtoj vere ekzistas.
  9. Post apartigo de æiuj pasiaj frazoj en la artikolo de mi prikomentata, restas nur tiu frazo: Ne kritikos [verþajne la aýtoro de la artikolo, S-ro Snajpero] la enhavon de l' artikolo, æar mi ankaý kontraýas tiajn entreprenojn, kapitalismajn ilojn por plej efika ekspluatado. Sekve, estas rimarkinde, ke la kondamnanto de la apero de tiu artikolo en laborista magazino koincidas kun ties opinio, sed tamen li neniam sendis al ni tiurilatan artikolon kun simila kvalito. Male, li anatemis la iniciaton, same kiel la Inkvizicio ne refutis la teoriojn de Galileo Galilei, sed nur atakis, minacis kaj anatemis lin, pro tio ke siaj ideoj ne kongruis al la tiamaj modaj ideoj.
  10. Mi kondolencas al kamaradoj kiuj, pro nescio de la historio ¼usa de Hispanio, estas senhelpe mensogataj de artikoloj pasiaj similaj al tiu de mi komentata, kiu ne ofertas eæ unu referencon al dokumento -historia aý ne- sur kiu la aýtoro apogas sin. Øia stilo þajnas al mi manipulanta, maljusta kaj religiema pro sia dogmeco, sed malklera. Mi esperas, ke legantoj eltiru siajn proprajn konkludojn de la atenta legado de tiu artikolo kaj de tiu-æi respondo mia.
Kamaradece,

Jesuo

Noto pri la Himno de Riego.- Æi tiu estis la himno de la Dua Hispana Respubliko, honore al Rafael del Riego, leýtenanto-kolonelo de la hispana armeo, kiu ribelis en 1820 por libereco kaj demokratio. La himno mem ne referencas al Riego, sed øi estis mendita de li por ke siaj soldatoj marþu je øiaj sonoj kiam ili kampanis tra Andaluzio por libereco. La himnon malpermesis maldemokratiaj reøimoj de Fernando 7-a, Isabel II-a kaj Fransisko Franko. Reiri al Pasia reago al alies opinio..

Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 28-an de septembro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Mazurko, komponita de Antonjo Kano la lastan jarcenton. Legu

Informoj de la Prezidanto

La prezidanto informas.

Kiel Prezidanto de Hale mi devas refuzi la atakojn de Snajpero, kiam li atakis al æiuj haleanoj.

Min surprizis la artikolo de Snajpero: li ne argumentis nur insultis.

Ghandi, Monstesquieu, Voltaire, Fray Bartolomé de la Casas, Einstenin, Bertrand Russell havis ion similan: ili havis ideojn.

Mi pensas ke ne estas necese insulti por defendi oniajn ideojn: argumentoj sufiæas.

Min surprizis la artikolo de Snajpero: li skribis ke li konsentís kun la argumento de la falangisto. Ne atakas li lina argumentojn (li povis diri ke la falangisto ne havas moralan aýtoritaton æar se ili regis dum 40 jaroj en Hispanio, ili povis doni la entreprenojn al la laboristoj, kiel diris la programo de Falango).

Li kunsentis kun la falangisto, sed atakis per insultoj al la HALEanoj.

Min surprizis la artikolon de Snajpero: li diris ke HALE estas malpuriga.

Se nia HALE estas malpuriga ni supozas ke Snajpero estas puro (kiel la naziistoj) sed dum mi estas Prezidanto de HALE la pordoj estas malfermita al la homoj malpuraj: anariistoj, masonistoj, rosacrucistoj, virinoj, ne blankaj viroj, blankaj viroj, ktp.

Dum mi estas Prezidanto de HALE kaj la HALEanoj volas, Kajeroj el la Sudo defendos la liberpenson sen insulti, eæ la ideojn de Snajpero, kiam li skribas kun ideoj sen insulti.

Finfine mi volas diri, ke Kajeroj el la Sudo defendas la liberpenson: Musolini diris ke li estas socialista (sed la socialistoj estis en la mallliberejo). Hitler diris ke li estas socalisto (sed la komunistoj, anarkiistoj, liberpensulo estis en la koncentrejo), Stalin ankaý diris, ke li vivas en socialisma lando (sed multaj socialistoj mortis en la koncentrejo) sed æiuj atakis la liberpenson kaj la liberajn ¼urnalojn.

Finfine Franco diris ke li þatus regi kun liberpreso! Sed la ¼urnaloj, dum la epoko de Franco, ne estis liberaj.

Cu vi defendas la liberpenson? Cu vi defendas la liber¼urnalojn?

Se la respondo estas jes, vi komprenas ke la redaktoro publikigis la artikolon de la Snajpero kvankam nek li nek mi estas falangistoj eæ se ni ne þatis publikigi la artikolon.

Sed la falangisto ne insultis sed argumentis kaj se oni volas luktadi kontraý rasismo, kontraý faþismo, oni devas havi argumentoj kaj ne insulti.

Se mi eraras bonvolu konvinki min per argumentoj.

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 25-an de septembro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Studo n-ro 3-a, komponita de Antonjo Kano. Legu

73a SAT-KONGRESO EN MOSKVO

Inter la 15-a kaj la 23-a de junio 200 okazis la 73-a kongreso de SAT en Moskvo (Rusa Federacio). La kongreson partoprenis entute 125 personoj. Krom la laborkunsidojn (entute 5) la gekongresanoj povis øui diversajn tre kvalitajn prelegojn, kulturajn programerojn, ekskursojn, kaj sperti jam tradicie konatan kamaradecan kaj familiecan etosoj. Dum siaj seriozaj laboroj, en kiuj partoprenis æiuj gekongresanoj (kun la voædono de nur SAT-membroj), la kongreso preparis jenan deklaracion (kun celo traduki øin en naciajn lingvojn kaj liveri øin al la naciaj amasmedioj):

DEKLARACIO DE LA 73-A SAT KONGRESO EN MOSKVO (12-23.07.2000)

La 73-a SAT-kongreso, okazinta de la 15-a øis la 23-a de julio en Moskvo (Rusio) :

Jen la Universitato de Moskvo.
  1. Firme opiniante ke eæ la plej komplika konflikto æiam havas alternativan pacan solvon, kondamnas æiajn militojn kiel rimedojn por solvi iajn ajn problemojn de la nuna mondo, i.a. la militon en Æeæenio.
  2. Kondamnas ankaý iun ajn terurismon, æu individuan, æu þtatan, æie en la mondo.
  3. Subtenas æiujn pacbatalantojn en la mondo.
  4. Kondamnas rompon de la Biþkeka konvencio, æar tiel estas malhelpata libera senviza vojaøado kaj libera kontakto.
  5. Alvokas æiujn registarojn en la mondo respondi taýge al la civitanaj movadoj por enkonduki en la realan, tamen nepran tutmondiøon, pli kaj pli da demokratio.
  6. Agnoskante, ke la kapitalismo, surbaze de la ekspluatado de la homoj, socio kaj naturo por profito de nur kelkaj homoj, estas la æefa kialo de niaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj problemoj, subtenas la nunajn disvastiøantajn movadojn, kiuj manifestacias diverslande kontraý tiaj internaciaj instancoj kiel Monda Banko, Internacia Mona Fonduso, Monda Organizo por Komerco, kies kunvenoj estas nedemokratie komisiataj kaj kiuj strebas al transformiøo de æio (eæ de la vivo mem) en vendebla¼ojn.
  7. Subtenas la formiøon de forta kaj kreema ne¶ierarkia movado celanta al socio, en kiu la homoj ne ekspluatu kaj ne subpremu la aliajn homojn, komunumojn kaj naturon, cele al la mondo, kiu baziøu sur la solidareco, kooperado, demokratio kaj ekologia vivtenado.
  8. Subtenas la batalon de neregistaraj organizoj en Rusio por restarigo de malfonditaj decidpovaj þtataj mediprotektaj kaj arbarmastrumaj instancoj; tio estas nepra, eæ ne sufiæa kondiæo por konservado de biodiverseco kaj naturaj hereda¼oj.
Kreita de Jesuo de las Heras la 20-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:La espero, komponita de F. de Menil laý vortoj de L. Zamenhof. Aranøita de Dimitar Terziev kaj or¶estrigita de mi. Legu

Imitinde, ekz. (sed ne nur) æe ago-tago

Robert Kaminski lavas memortabulon per varmeta akvo kaj iomete da
detergrento por ke forlavi pulvon kaj forbruligajxojn

Lokaj esperantistoj el la urbo Lodz, Pollando pruvis per sia agado, ke samideanoj devus senti sin devigita zorgi pri ofte forgesataj ZEOj (Zamenhofaj aý Esperantaj Objektoj.

La 16-an de septembro je æeesto de invititaj ¼urnalistoj ili purigis bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendantan æe la strato nomita pri la iniciatinto de nia lingvo. Purigitaj estis ankaý æiuj strataj tabuletoj laýlonge de lia strato. Tiu æi agado okazis dum la 81-a datreveno de dono al la unua strato en Pollando nomon de L. Zamenhof kaj estis samtempe bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememori al loøantaro pri ekzisto de E-movado en la urbo.

La evento, malgraý ke sen iu granda impeto, fruktis per intervjuoj en du lokaj brodkastejoj, raporto en loka televidilo kaj lokaj gazetoj kaj anonco de pli granda artikolo en la gazeto. Esperantistoj el Lodz pere sia agado volus ankaý alvoki fondintoj de æiuj tabuloj kaj monumentoj al zorgado pri ili. Ili ankaý insiste persvadas al samideanoj el tuta Esperantujo imitadon.

En nomo de lodzaj esperantistoj
Aleksander Kaminski
esperant@ikki.com.pl
estrarano de Pola Esperanto Asocio Filio en Lodz
ul. Próchnika 1,
PL 94-108 Lodzo,
Pollando
fonto: ret-info

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:La internacia, kvankam origine socialisma kanto, Ludoviko Briso variigis øin sufiæe malgaje por ke øi sonu kiel plora plendo kontraý terurismo, kiuj neniam devis esti aperota. Legu

Spegulo ne mia de l' homaro

al (prefere kontraý) sendependistaj novfaþistoj

korsikoj baskoj kaj aliaj bretonoj
sendependiøo mia pugo
Nur estas unu mondo por kunhavi. Multikolora. nur kadavroj por faþistoj
postmodernismo foje
ne bremsas novnaziismon
banditoj gangsteroj
falsaj revoluciuloj
mensoguloj
napoleonidoj
alkaponidoj
hitleridoj
rasistoj
simplaj
stultaj
murdistoj
torturistoj teroristoj
mi fajfas je vio
mi fekas je vi
ja reakcia
æar esence eæ historie moderna
eble ankoraý sennaciista mi?
jes

Laurent Septier
(Publikigita en La kancerkliniko n-ro 95)

Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 28-an de decembro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Ploro por bonulo, komponita de Fernando Sor en 1832 (Studo 60, 24). Legu

FORPASO DE PROFESORO ANTON ZACHARIAS
(SLOVAKIO, 14-01-1939, 13-09-2000)

Antaý kelkaj tagoj trafis nin la malfeliæa nova¼o de la subita forpaso de Profesoro Anton Zacharias, en Koþice (Slovakio). Li troviøis inter la plej elstaraj profesoroj de Esperanto laý la rekta metodo, kiun li perfekte kaj alloge mastris. Tre populara en tuta Eýropo, animo de la movado, sindonema homo, havante grandegan kulturtrezoron. Li perfekte regis krom la slovakan kaj esperantan lingvojn, la æe¶an, polan, hungaran, rusan kaj germanan . Lia forpaso estas granda perdo por la slovaka movado kaj por la granda kvanto da amikoj kaj admirantoj kiujn li havis, æar homoj tiaj ne estas facile anstataýeblaj kaj forgeseblaj.

Jen la alparolo de s-ano Milan Zvara, Prezidanto de Regiona Esperanto-Societo en Poprad, okaze de la entombigceremonio de Anton Zacharias, la 20-an de septembro 2000, en Koþice:

Estimataj gepartoprenantoj!

Permesu al mi, ke mi nome de esperantistoj adiaýu nian longjaran amikon kaj kolegon kaj samtempe mi danku al li pro longjara agado de disvastigado de la Internacia Lingvo Esperanto ne nur æe ni, sed ankaý en eksterlando. Anton estis eminenta instruisto pri la Internacia Lingvo aplikante rektan metodon æe instruado, kio ebligis havi geaýskultantojn, kiuj apartenis al pluraj naciecoj. De la jaro 1972-a regule instruis en Someraj Esperanto-Lernejoj en Slovakio. Li gastinstruis en similaj lernejoj en Pollando kaj Hungario dum kelkaj jaroj. Æi jare de la 4-a øis la 17-a de aýgusto en Poprad li gvidis kurson por progresintoj, kiujn partoprenis esperantistoj el Francio, Italio, Anglio, Pollando kaj Slovakio. Ni ne pensis ke tio okazas la lastan fojon. Li fariøis esperantisto en 60-aj jaroj. Aktive laboris en la Tutslovakiaj organiza¼oj, en regiona societo kaj en E-Kluboj en Poprad kaj Koþice. En la lastaj jaroj øis 1994-a li laboris profesie en Slovakia Esperanto-Asocio, kies sidejo estis en Poprad. Li estis þatata instruisto ne nur æe ni, sed ankaý en eksterlando. Ekzemple, li vidis la kursojn en Pollando, Hungario, Turkio, Germanio, Hispanio (kelkfoje, laste en julio æi-jare), Bulgario, kaj dum kvar jaroj po kelke da monatoj instruis en Litovio. Li partoprenis multajn internaciajn Esperanto-aranøojn. Li dediæis sian tempon ankaý al instruado de Esperanto al pupistoj kaj poste ilin akompanis en Danlando. Multfoje sin prezentis ne nur en radio, sed ankaý en televido. Li estas aýtoro de la artikoloj pri historio de slovakaj urboj kaj burgoj, kiuj aperadis en Esperantisto Slovaka. Li regule partoprenis festojn okaze de Sanka Nikolao, kiujn organizas esperantistoj el Poprad æiujare en montara vilaøo Murzasichle. Li æiam prezentadis Sanktan Nikolaon, kiu disdonadis donacetojn.

Kara Anton, dankon al vi nome de Regiona Societo Esperanto kaj nome de Slovakia Esperanto-Federacio en Poprad. Malgraý via forpaso, vi restos en nia memoro.

Fonto: ret-info


Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Valso en re, komponita de Fransisko Tárrega. Legu

Limoj al la esprimlibero

kadre de laborisma Esperanto-organo, kaj la fenomeno de nova falango.

Refuto al la ofenda artikolo Faþistoj, hipokriteco kaj aliaj fia¼oj aperita en revuo Laýte!

Jose Pina Tuells

Antaý kelkaj monatoj mi havis neformalan renkonton kun membroj de politika partio nomata Falango Hispana. La sola mencio de tiu nomo alportis min, simile al aliaj laboristoj, la suspekton pri la faþisteco de øiaj uzantoj, pro la apogado de konfesitaj falangistoj al la diktatora reøimo de Generalo Franko. Tamen mia suspektemo iom post iom malaperis dum ni babilis pri diversaj temoj, ne nur pri la famaj 40 jaroj de faþista diktaturo en Hispanio, sed ankaý pri la tiamaj sociekonomiaj problemoj, kaj rilate la proponaron de Falango favore al: rekta demokratio; maksimuma povo por la municipoj; respekto al la ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj; laborista regado de la privataj entreprenoj; starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca kies roloj estus la kontrolo de la produktado; ellaborado de laborleøoj kaj sociaj regularoj; þtata kontrolo de la kreditsistemo kaj sociigo de la urbaj terenoj surkonstrueblaj; cele al evito de la spekulacio, planoj por efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj kaj almozuloj en la socion; redistribuo de la kamparaj bienegoj; þtato bazita sur la konsento libervola kaj neperforta de siaj komunumoj; ktp. Ankaý ili defendiøis kontraý la kulpigo de faþisteco, argumentante ke Franko, profitante politike streæitan situacion, perforte þanøigis ties politikan idearon, enkarcerigis kelkajn falangistojn kontraýajn al li, koruptis aliajn per politikaj postenoj, kaj tutmondigis la ideon pri plena koincido de la frankismo kaj la falangismo en Hispanio. Resume, ke Franko perfidis la Falangon, persekutis la aýtentajn falangistojn, kaj transformigis la originale progreseman partion en enton vakuitan de siaj socitransformigaj ideoj je la mezuro de la diktaturaj interesoj. Aýdinte tiun version mi nek fidis nek malfidis pri ili, sed pensis ke eble estus riæige por nia kolektivo ekkoni la sociekomiajn proponojn de tiu partio. Post nelonge atingis miajn manojn la pripolemikota artikolo de la falangisto Fernando Letamendía pri la ekspluatado kapitalisma de la provizordungaj perentreprenoj, enhavante proponojn de bojkoto al ili kaj por ties malaperigo. Per la argumento de la enriæigo de la laborista debato, kaj ke þajne, Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraýdemokratia grupo, kaj konstatinte ke la teksto menciita enhavis absolute nenion favoran al la faþismo, la politikan maltoleremon, kapitalismon, aý rasismon (æiuj el ili konsiderendaj kvazaý nigraj bestoj de nia kolektivo), mi sukcesis konvinki la redaktoron de Kajeroj el la Sudo publikigi la artikolon ene de la numero 46-a.

Post kelkaj monatoj (jam aperinta la numero 47-a) kaj kun granda øeno, mi ricevis la nova¼on pri ekstarigo de akra kampanjo kontraý ambaý, la estraro de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), kaj la stabanoj de sia organo, Kajeroj el la Sudo, pro la publikigo de artikolo de iu falangisto. Æu ekzistis sola falango (tiu, kiu servis Frankon), æu ankaý alia kun malsamaj trajtoj?, jen la demando de samideano el Germanio, kiun mi jam respondis je la unua parto de æiteksto. Rilate la alian reagon aperitan en Laýte! Kaj rubrikita de Snajpero, mi opinias øin sennecese ofenda kaj damaøa por la esprimolibero. Kiel mi antaýdiris, leginte la artikolon atakitan, estis en tiu neniu ero de ajnaj faþismo aý politika maltoleremo. Samlingvano Snajpero kondamnis la esprimon forta þtato kaj la konfuzan uzon de la terminoj þtato kaj nacio aperintaj en la teksto, montrante ilin kiel pruvojn de la faþisteco de la verkinto, kaj, samtempe, de la maldececo de tiuj, kiuj publikigis øin asocio de malbonaj esperantistoj eble ne laboristaj. Refute al tiaj pruvoj mi diras ke, unue, la esprimo þtato fota ne estas ekskluzive uzita de la faþistoj, sed ankaý de kelkaj demokratoj okaze de siaj politikaj intervenoj, kaj due, la konfuzigan uzon de la terminoj þtato kaj nacio estas konstanto en plej demokratiaj landoj, kiuj havas miskomprenojn inter siaj centraj estraroj kaj siaj suverenismaj regionoj.

Mi pardonpetas pri la preseraroj aperintaj en la atakita teksto, sed ankaý mi invitas æiujn relegi øin atente celante konstatigi ke ties verkostilo tute estas nek fuþa nek ruba¼o, sed sufiæe bonkvalita. Domaøe ke neniu el la kritikintoj pritaksis la proponojn de la artikolo rilate la provizordungajn perentreprenojn, sed tamen ili direktis siajn atakojn kontraý la verkinton mem kaýze nur de lia politika aneco. Ne estus la unua fojo kiam oni trovas trezoron en naýziga loko, tial, eæ en la kazo ke la verkinto estus vere faþisma, oni pritaksu siajn sugestojn antaý ol kondamni lin, agi alimaniere ne decus en klerigitaj demokrataj medioj amantaj de la esprimolibero kaj øi onin morale similigus al la faþistoj mem. Krome, mi kredas ke antaý la homaj rajtoj ni æiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj.

Rilate la kontraýnaciismon aý la hispanan naciismon atribuitajn al nia revuo, mi klarigos ke en HALE ekzistas pluraj tendencoj rilate centroregismon, suverenismojn regionajn kaj sennaciismon. Mi mem kredas, ke estus konvene kaj eble interharmoniigi la tri tendencojn en Hispanio kaj mi volonte akceptus ke iu regiono de Hispanio aranøus referendumon por difini sian estontecon rilate la ceterajn partojn de la þtato, eæ mi kredas (eble tro utopie), ke ni, la esperantistoj de Hispanio, devos kiel eble plej frue proponi serioze ke en tiu æi þtato oni reformu la konstitucion tiel ke la oficiala lingvo de nia lando estos Esperanto anstataý la hispana por eviti la suspektemojn de la popoloj kiuj uzas denaskajn lingvojn malsamajn de la oficiala hispana en siaj teritorioj.

Samideane via,

José Pina Tuells

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Sonata en do, estis verkita de Fernando Sor. Legu

Naciismo, internaciismo kaj sennaciismo

de Jakvo Schram

La plej malvarmaj el æiuj monstroj

Ie en la mondo ekzistas ankoraý popoloj kaj brutaroj, sed ne æe ni, karaj fratoj: æi-tie troviøas þtatoj. Þtato? Kio tio estas? Nu! Malfermu la orelojn, æar nun mi diros mian vorton pri la morto de l’ popoloj.

Nomiøas þtato la plej malvarma el æiuj malvarmaj monstroj. Malvarma estas ankaý øia mensogo; kaj æi tiu mensogo rampas el øia buþo: Mi, la þtato, estas la popolo. Mensogo øi estas! Kreantoj estis tiuj, kiuj kreis la popolojn kaj drapiris ilin per la kredo kaj la amo: tie ili servis la vivon.

Detruantoj ili estas: ili metas kaptilojn por multaj kaj nomis ilin þtato: ili drapiris ilin per sabro kaj cent sopiroj .

Kie ekzistas ankoraý popolo, tiu ne komprenas la þtaton kaj malamas øin kiel malican okulon kaj pekon kontraý moroj kaj rajtoj

Æi-tiun signon mi donas al vi: æiu popolo parolas sian idiomon de bono kaj malbono: æi tiun lingvon la najbaro ne komprenas. Sian lingvon øi inventis laý moroj kaj rajtoj. Sed la þato mensogas en æiuj idiomoj pri bono kaj malbono; kaj kion ajn øi diras, øi mensogas - kaj kion ajn øi havas, þtele øi øin ekhavis.

Jakvo Schram.

Øis æi tie la eltira¼o el Tiele parolis Zaratustra de Friedrich Nietzsche

Kiam oni legis librojn pri la naciismo, æiuj verkistoj situigas la komencon, de la naciisma ideo, æe la Franca Revolucio de 1789; aý kiel Francis Fukuyama, kiu referencas al la usona historio, kaj pro tio parolas pri la jaro 1776. Nur æe Eýgeno Lanti, unu el la fondintoj de SAT, mi legis pri naciismo komenciøinta jam æe la antikvaj egiptoj, kaj kvankam la teorio de Lanti estas ege interesa, mi tamen ne tro ofte prenis partojn el lia tezo kiu rilatas al naciismo, æar laý mi Lanti intermiksis naciismon kun identeco.

Naciismo, laý la plimulto de filozofoj, datiøas el la 18a jarcento kaj celis grupigi/dislimigi teritorion kun enloøantaro, kiu havas, aý pri kiu oni pensas, ke øi havas, senton da komuneco. La kreado de nacioj okazis samtempe kun la industria revolucio, dum la kreado de - sub influo de Adamo Smith - moderna kapitalisma ekonomiko.

Naciismo pro tio, almenaý laý mia kompreno, estas reakcia koncepto, kaj kvankam antaý la dua mondmilito kelkaj konataj progresemuloj defendis la naciisman ideon en Belgio, — la plej grava ekzemplo de defendanto de la naciisma idearo estis sendube Jef Van Ekxtergem, la famega marksisto, kiu mortis pro siaj ideoj, — post la milito, neniu sin mem respektanta progresemulo, kuraøis plu defendi naciismon, æar naciismo estis tro multe ligita kun faþismo. Ni povas diri ke naciismo estas la fratino de faþismo.

Male, la progresema penso nuntempe plene situiøas en la liberal - demokrateca penso.

Liberala demokratio? Jes, æar la dimensio de la industriigita liberala ekonomiko bezonis, precipe en la komenco, krei unuojn, sufice grandajn, por esti konkurencivaj en la libera mondmerkato, pro tio la esprimo liberala demokratio, do certe ne rilatas la nov-liberalisma penso, kiu laý mia kompreno estas simple defendanto de kruda kapitalismo. Mi pensas, ke ni æiuj devas akcepti, ke la komunisma totalismo, kiel øi vivis en la Orienta Eýropo, ne plu ekzistas kaj ankaý ne plu havas ekzistbezonon. La komunismo el Ruslando kaj Æinio certe havis sian influon al la kreado de la nuna liberala demokrata penso en Eýropo, kaj mi pensas,, ke la ido de la iama eýro-komunismo, kiel øi vivas nuntempe en multe pli modernaj formoj de la Neregistaraj Organizoj (NRO), gardas kaj protektas nin, por ke la liberala demokratio ne forglitu al sovaøa kapitalismo.

La nacioj devis krei akcepteblan motivadon por la asociigo, la federigo de diversaj regionoj kadre de nova þtato. Oni devas elpensi ion, kio la popolgrupojn kunligis, popolgrupojn, kiuj antaýe apenaý havis kontakton aý ligon, por ke oni povu krei liberan merkaton, la bazon de liberala demokratieco.

Permesu, ke mi pro tio konsideras kiun ajn formon de naciismo dekstra kaj reakcia koncepto.

Kiel jam dirite, la totalismo de landoj kiel Ruslando kaj Æinio sub gvidado de la stalinisma penso ne plu povas konvinki la progreseman mondon, certe ne post la Ribelo de Hungario kontraý Ruslando en 1956, sed certe post la konstato, ke la ekonomio en la komunismaj satelitoj stagnas, (ankaý æirkaý la sama tempo),oni komprenis, ke la komunisma revolucio, ne nur donis malliberecon, sed ankaý ne kapablis krei alternativon al la pli efika liberala demokratio. Al tiuj, kiuj nun pensas, ke mi akordiøis kun la kapitalisma sistemo, mi devas diri, ke kvankam mi estas nek marksisto, nek komunisto, estas forta kontraý-kapitalisto. Kiel liberecano mi kredas nur je socio, kie æiuj homoj øuas plenan liberecon, kia ne ekzistas, laý mi, en la ¼us menciitaj sistemoj.

Ege interesa estas la tezo de Wilie Verhoysen, nederlanda liberecano, kiu loøas en Belgio, ke la nacioj fontis, interalie, el la malaperado de la komuna latina lingvo.

Li skribis pri tio, ke krom la ruiniøo de la malnovaj dinastioj kaj la malapero de malnovaj religiaj komunumoj ankaý la tielnomata universala lingvo de la mezepoko, la latino, forte perdis sian valoron, kiam en 1800 la moderna historio ekkomenciøis.

La libropresado estis alia elemento kiu gravis por la nacia idearo.

La latina dum jarcentoj la lingvo de la Eklezio estis, post la ekapero de la libropresado, alie taksata. Per øi kreiøis lingvo, kiu peris ne nur la eklezian dogmaron, sed enhavis ankaý interkomunikad-eblojn inter homoj de samaj interesoj, sciencon, popolrakontojn, literaturon. Fakte, dank’ al libropresado kreiøis grupoj da homoj, kiuj per la lingvo unuiøis. Tiu fakto eble valoras por ni, esperantanoj kaj æu ventuale pro tio diktatoroj dum la pasinteco nepre volis malaperigi nian karan lingvon? La libropresarto rezultigis la aperadon de preslingvo, iu norma lingvo, kunigado de diversaj dialektoj kun la rezulto, ke fine la plej forta dialekto superis æiujn aliajn . Tiuj normaj lingvoj aperis post 1800, æar øuste ek de tiam kreiøis per publikiga¼oj, literaturo kaj revuoj, normaj lingvoj.

Naciismo plej verþajne kuþas en la idearo priskribita de Platono en la verko Þtato. La homa animo, li skribis, konsistas el 3 partoj: la sopiranta parto; la rezonanta parto kaj la parto, kiun li nomis Thymos aý la entuziasmo. Grandaj partoj de la homa konduto povas esti klarigitaj el kombino de la du unuaj partoj, sopiro kaj rezonado. Sopiro instigas la homon seræi aferojn ekster si mem, esplori, dum rezonado montras al ili la plej bonan, plej facilan manieron atingi tion. Tamen, homaj esta¼oj seræas krome, la rekonon de propra valoro, aý rekonon de la homoj, aferoj aý principoj al kiuj ili povas doni valoron. La inklino aldoni certan valoron aý peti valoron al tiu ideo ni nomas nuntempe memestimon. La sento de tiu memestimo fontas el tiu parto de la animo priskribita de Platono kiel Thymos. Thymos estas iu formo de denaska sento de homa justeco. Homoj kredas, ke ili havas certan valoron, kaj kiam aliaj traktas ilin kiel senvalorajn, ili spertas la emocion furiozon. Kiam tamen homoj krome ne povas kontentigi la propran senton pri memestimo, ili sentas honton kaj kiam ili en akordo kun la propra valoro estas pritraktataj, ili sentas fieron. La sopiro al rekono kaj la kunligitaj emocioj de kolero, honto kaj fiero, estas partoj de la homa personeco, kiu estas decida en la politika vivo. La tuta historia procezo direktiøis al tiu senco. (Hegel)

Mi reprenas parton el la Platona-dira¼o: Kiam homoj estas traktataj konforme kun la propra valoro, ili sentas fieron. Æu pro tio la naciismo estas bazita sur propra fiero, æu naciismo ne donas al la homoj tiun propran fieron, al kiuj ili sopiras? Plej verþajne jes, sed la problemo aperos ekde la momento, kiam propra fiero (en la kolektiva penso de nacioj ) transiras al maltoleremo, æar, la propra fiero, en la kolektiva penso de nacioj, superas la senton de memkontenteco (singlorado??). Nacio estas formo de kolektivo aý pli bone dirite, nacio enhavas kolektivan penson, NI la germanoj, francoj, nederlandanoj, belgoj, ni la supera raso, aý æu ni nun prefere parolas pri la sociintegra funkcio de la naciismo, kiu kreas la trompan þajnon de intereskomuneco de æiuj nacianoj, æu burøoj, æu proletoj. En nia kolektiva penso ni postulas rajtojn, sed facile forgesas devojn. Kiel mi je la komenco diris, la nacio fontis el la Franca revolucio, la revolucio de libereco, egaleco kaj frateco, sed diru al mi, diable, kie mi povas, en nacioj retrovi liberecon, aý æu vi konsideras submetiøon al la kolektiva penso, formo de libereco? Obeado al deviga kolektivismo estas for de iu ajn formo de libereco. Ankaý egaleco estas io, kion mi, eæ farante multe da peno, ne retrovas en nacio, æar en nacioj, nur tiuj egalas kiuj apartenas al la nacio, kaj eæ pri tio ekzistas dubo. Frateco, nun tiu vorto iøas ridinda, kiam kiel nun, la naciaj þtatoj fermas la limojn al eksterlandaj gastoj, al niaj fratoj, kiuj kiel individuoj rajtas klopodi plialtigi sian vivnivelon. Sed kion ni nacianoj postulas de niaj eksterlandaj fratoj? Ni postulas de ili nur devojn, kaj eæ la rajton protesti kontraý sian mizeran sorton, ni klopodas malpermesi. Ni. la kolektivo, la nacio parolas pri kontraýleøuloj, kiuj enpenetras nian naskiølandon, nian teron. Kvankam laý mia scio la tero devus aparteni al æiuj.

Antaý 2 jaroj mi komparis æi tie, en la sama loko la ideojn pri homaj rajtoj, kaj la teksto poste aperis en Sennaciulo, la revuo de la Sennacieca Asocio Tutmonda kaj estis interalie pridiskutata en Laýte, la liberesprimgazeto de Kribo. Fine, la diskuto terure akriøis, kiam mi esprimis mian malfidon al la «Universala deklaracio pri homaj rajtoj», kiu laý mi estas simple teksto de politikistoj, teksto, kiun honestaj homoj ne bezonas, kiuj el si mem respektas alies rajtojn, sed kiun ni bezonas por atentigi þtatojn kaj naciojn pri ilia malrespekto al la rajtoj de individuoj aý grupoj.

Nacioj altrudas al la homoj, kiuj loøas en tiu kolektivo, regulojn kaj devojn, kiuj forte limigas la homajn rajtojn. Oni povas esti parto de la nacia kolektivo, nur kiam oni parolas la lingvon de la kolektivo. Do se vi sentas vin kosmopolito kaj vi volas uzi ekzemple la interkomunikilon Esperanton, tio ne eblas, æar vi devas obei la lingvan regularon de la kolektivo. Enmigrantoj devas adaptiøi al la moroj kaj kutimoj kaj kompreneble la lingvo de la nacio por esti akceptataj. Mi povas interpreti tion nur kiel maltoleremon, kiel senton de supereco super aliaj homoj de malsama klano, grupo aý nacio.

Naciismo ne kaþas la malkonsenton inter nacio kaj dinastika regno: æu la Franca Revolucio rezultigis, ke la popola naciismo þanøiøis al la nuna naciismo de la þtato? En sia verko «Sendankeco» Alain Finkielkraut, priskribis ke la nobelaro, kiu post la Franca revolucio troviøis en danøero, kreis el la popola identeco iun novan, la þtat-naciismon, la nunajn reølandajn naciismojn, tiel zorgante ke por ili daýre restu loko.

Mi jam klopodas vendi al vi la fakton, ke naciismo estas reakcia ideo, pro la fakto, ke en nacioj ne ekzistas individua libereco, eæ kiam ni parolas pri la naciismo, kiu protektas la lokan lingvon, morojn kaj kutimojn, æar tio estas por mi la jam menciita popola identeco . Por mi naciismo estas patrino, kiu kun la infano sur la brako enpuþatas la gaskameron. Æe ni æio estas pli bona oni iam diris, kaj propran popolon antaý æiuj, estas la nuna slogano. Flagoj, standardoj kaj simboloj estas kiel dioj benataj, oni surgenuiøas kaj klinas la kapon antaý la naciaj simboloj kaj ties gvidantaro.

Afero, kiu ankaý restas ege nebula por mi estas: ekde kiam oni apartenas al La Nacio? Æu post unu generacio? Certe ne, æar la dua generacio de turkoj kaj marokanoj, eæ havante identeckarton de nia nacio, daýre restas en la okulo de naciisto fremduloj. Do eæ se vi klopodas submeti vin al la devoj de la nacia kolektivo, tio ne signifas, ke vi iøos akceptata. Eble kelkaj inter vi nun pensas, ja nordafrikanoj kaj turkoj, sed ili havas la maløustan koloron. Sciu, ke mi persone konas viron, kiu apartenas al la 3a generacio de nederlandanoj, kiu loøas en Belgio, kaj kiam li ekzemple post futbalmaæo dum la ludo por la mondpokalo diris : ni gajnis, celante la belgan nacian teamon, æiuj tuj diris : sed la nederlandanoj ne ludis hieraý. Kvankam tiu persono flue parolas la lokan dialekton kaj krom la praavo havas neniun ligon kun Nederlando, æiuj daýre konsideras lin nederlandano. Naciismo ne havas lokon por novaj nacianoj.

Inverse mi spertis alie. Amiko, judo, parolis kun mi pri la problemoj de ekstremnaciismo, pri grupo, kiu dum elektoj atingas bonan duan lokon. Kion vi faros, mi demandis, kiam la naciistoj estos la plej potenca partio? Ho, li respondis, mi iros al mia patrio, al Israelio! Sed, mi reagis, laý mia scio vi neniam estis en Israelio, kial vi povas paroli pri «mia patrio» parolante pri lando, kiun vi eæ neniam vizitis? Israelio estas la patrio de æiuj judoj por øi mi volas morti, estis la reago de mia amiko, kiun mi øis tiam konsideris normala.

Por øi mi volas morti, li diris. Imagu, karaj amikoj, morti por eltrova¼o de la potenco, de la reganta klaso, kiu bezonas nian sangon por ke ili ne perdu la potencon.

Kiel dirite je la komenco, mi ne volis konsulti la lantian verkon Naciismo, æar mi pensis, ke inter 1930, la tempo kiam li verkis la studon, kaj nun, okazis grandan þanøon en la penso de la homoj. La komunisma Ruslando malaperis kaj la marksisma teorio akceptiøis en pli nova formo en la liberala demokratio kiel sociala apogilo de la liberala penso, sed bedaýrinde la homoj daýre limigas la kunvivantojn per limoj de klasoj, triboj, grupoj, kaj nacioj, al kiu vi nur rajtas aparteni, kiam vi rekonformas kun certajn kutimojn kaj regulojn.

En la studo de Lanti mi legis: kelkaj aýtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, þtato. Ni ne perdos tempon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj. Nun mi timas, ke Lanti pravas, æar nacio, lando, patrio kaj þtato estas konstruo, al kiu vi rajtas kaj devas aparteni sen mem povi decidi æu vi ja aý ne volas tion. Belgio estas mia nacio, þtato, lando kaj patrio kaj oficiale mi apenaý povas nei tion. Kvankam mi ne havas intereson pri Flandrio, aý Belgio, mi devas kunporti identeckarton por ke la øendarmoj ne povu puni min, mi devas povi pruvi mian naciecon, þtatanecon. Mi jam konstatis, ke kiam mi diras ke mi estas liberecano, ke homoj iom kompate ridas, sed dirante, ke mi sentas min sennaciano vere povas furiozigi pli multe da personoj ol oni povas imagi. Kiam mi eklernis Esperanton, mi kredis eniri mondon de senlimeco, sennacieco, kosmopolita libereco. Bedaýrinde mi rapide koliziis kun la sama maltoleremo kiel en la medio de la denaska lingvo.

Karl Marx iam diris: la nacio povas efektiviøi nur, kiam øi forigas sin mem! Por konfirmigi la ideojn de 1789, la franca revolucio, la ideo devas malaperi en universala repacigo..., kaj li daýrigas: kiu havas intereson je landlimoj? La reøoj! Dividu kaj reøu. Landlimo signifas gardo-postenon, posteno signifas soldaton. Enirado malpermesata, la signalvorto de æiuj formoj de privilegioj, malpermesoj, cenzuro kaj tiranio. El tiu limo, el tiu gardo-posteno, el tiu soldato venas, por la homaro, æiun malprosperon.

Naciismo ne mortis post kruela milito, sed male øi kreskis, kaj laý Alain Finkielkraut, eble la plej grava filozofo en Francio nuntempe, unu el la kazoj de tio estas la postulo, kiun oni devas rememori. La ideo, ke rememoro devas estis konservita, estis laý Finkielkrautkrat relative nova . Remeroro, li diras, estas altrudita al la postmilita generacio, kiu fakte nenion rememoras. Remeroro, estas la rifuzo atribui la de la nazioj faritajn genocidojn nur al la objektiveco de la historio. La celo estas; resti samtempulo de okaza¼o, kiun oni mem ne spertis. Oni komencis paroli pri la devo ne forgesi, por signi unuflanke, ke la specialistoj de la historio ne devis malsarøi la homojn sed male doni al ili la vivantan konon/sperton, kaj montri ke malintereso, distanco kaj etika neýtraleco estas ne akcepteblaj. Ne eblas alpreni iun sentan distancon koncerne Auschwitz kaj laýlitere sekvi la preskribon de Spinoza : La homajn farojn, ne ridindigu, nek bedaýru, nek prijuøu, sed komprenu.

Æu tiu diro de Spinoza rilatas ankaý al la stulteco nomata nacio? Mi ne scias.

Æu ni povas forgesi kiom da mizero alportis naciismon, kiam ni rerigardas al la historio de niaj nacioj? Æu ne estis en la nomo de dio, reøo kaj regantoj, ke ni instaliøis en la kolonioj. Dum jaroj, þtelante diversmaniere la plej fruktedonajn grundojn, laboriginte la indiøenojn kontraý mizeraj salaroj, æu ni ne eæ soldatigis virojn, plej ofte kontraývole, por batali nian militon?

Kian dankon nia nacio donas, kiam ni pensas pri la nordafrikanoj, kiujn oni igis fari la plej danøerajn, penigajn, malpurajn laborojn, kiujn siatempe la nacie fiera popolo rifuzis fari, kontraý ege malaltaj salajroj.

Mi verkis mian parolon dum mia feriado en Hispanio, kaj la brila suno de Katalunio ne povis alporti pozitivajn pensojn pri naciismo. Komprenble mi loøas en Antverpeno, urbo kie pli ol 33% de la balotulbrutaro voædonis por Vlaams Blok, por ekstremnaciismon. Mi scias, ke kiam mi veturas sur la aýtovojo venante tra Francio al la tunelo sub la Schelde, la rivero, kiu estas la natura limo inter la antverpena kaj la flandra dialektoj, ke mi sentas min bone. Hejmen, mi revenas hejmen al la domo, kie mi loøas, al la urbaj filozofoj kaj la stratidiotoj, la stranguloj kaj pseýdointelektuloj kaj mi kontente traveturas la tunelon al mia urbo Antverpeno, kie mi tiel kontente povas vivi. Sed mi ¼uras, karaj amikoj, se morgaý iu ajn volos starigi maltoleremon aý naciisman mallarøecon, mi per la sama rapideco kiel mi venis al la urbo ankaý elektos la vojon al alia pli tolerema loko.

Neniu lando, ie ajn en la mondo, apartenante al iu ajn politika sistemo, modernigis la socion kun fermitaj pordoj, diris en 1982 Deng Xiaoping. Naciismo estis fermita pordo por mi.

Æu eble internaciismo donas plian kontentigon al ni?

Victor Hugo iam skribis en sia verko Politiko : Distancoj limigiøos, la trafiko rapidiøos kaj la homaro pro tio iøos solidara unueco: æiuj grandiozaj faktoj de nia tempo alportas pacon. Preso, vaporenergio, elektro, telegrafio, unueco de mezurunuoj, libera merkato estas nenio pli ol la labordonaj elementoj de la ingrediento Nacio en la granda miksa¼o pro kio la homaro solviøas. Æiuj fervojoj kiuj laýþajne direktas sin al malsamaj direktoj, Sankta Peterburgo, Madrido, Napolo, Berlino, Vieno, Londono, iros al la sama loko: LA PACO. La tagon kiam la unua aeroþipo leviøos, malaperos la lastan tiranion sub la grundo.

La Franca Revolucio volis tion; la teknika progreso efektiviøis øin. Al Parizo —la urbo de kiu æiu estas civitano— apartenas laý nature la rajto esti la æefurbo de la kosmopolita mondo kaj al Francio la rajto estiøi la mesaøisto de la unueco : «Kia brila, korvarmiga kaj grandega fenomeno estas tiu vaporiøo de iu popolo al frateco! Ho, Francio, adiaý! Vi estas tro granda por esti simpla patrolando. Ni adiaýas nian patron, kiu iøis dio. Nur momenton, kaj vi transfigure forflugos. Vi estas tiel granda, ke vi eæ ne plu estos. Vi ne plu estos Francio, vi estu la homeco, vi ne plu estos nacio, vi estu æieesta. Vi estas antaýdestinita forvaporiøi kiel brilanta unueco, kaj dum æi tiu horo nenio estas tiel grandioza kiel la videbla forviþado de viaj limoj. Estu bazita je via grandega amplekso. Adiaý popolo! Bonvenon homo!»

Jam delonge la unua aerþipo flugis kaj informacio transiras nian mondon pere de interreto. Telefono kaj fakso iøis la tamtamo de la nova jarcento. Kiam ni legas informon pri la tuj-estontaj iloj por interkomuniki, ni apenaý povas kredi, ke iuj kuraøas defendi la etburøecon de la nacia penso. La mondo estas nia. Diris Finkielkraut en la verko Maldankeco : Venas nova vivospaco, kiu ne plu ekzistas el objektoj, sed el malobjektoj —tio signifas el bildoj kaj programoj, kiuj ne plu obeas al limoj kaj teritorioj. La informacio-prizorgantoj, kiuj kune konsistigas la novan aristokration, la kreantoj, esploristoj, juristoj, bankistoj, konsultantoj, arkitektoj, filmoproduktistoj kaj artaj —direktoroj, eldonistoj, verkistoj kaj ¼urnalistoj, æiuj partoprenantoj de la Hightech— ludo, asertas esti aý deziras esti mondcivitanoj. La kosmopolitismo vere estas ilia praktika filozofio: por atingi dimension de modeco ili eæ, sen multe da intelekta kaj morala penoj, povas malligi sin el la propra malgranda mondeto. Ligitaj al æiuj informo-fontoj kaj retoj ili staras kun ambaý kruroj en la universaleco.

Naciismo estas al tiu elito de la Global Village same fremda kiel la kosmopolitismo estis por la iama vilaøano. Sed la vilaøo, eæ nomata tergloba vilaøo, restas vilaøo kaj do la rifuøejo de la fermita animo.

La demando kompreneble estas; æu tiuj mondcivitanoj, tiuj kosmopolitoj volas dividi la riæecon kun la povruloj aý la malplej favorataj samspeculoj aý æu ili preferas retiriøi en la memkreitajn getojn, kie troviøas la privata lernejo, fitnescentroj, privataj policistoj eæ privataj ruba¼-kolektantoj?

Kaj ni, karaj geamikoj, kiel internaciaj ni estas? Kion ni celas? En Sennaciulo de julio troviøis leteron de k-do kiu volis diskuti pri klasbatalo kun aliaj gekamaradoj, sed ne ricevis respondon. æu tio signifas, ke a) klasbatalo ne plu ekzistas aý b) ke neniu havas intereson pri internacia batalo kiu fakte la internacian penson devas enhavi?

Fakto estas jeno: kiam klasbatalo iam ekzistis, kaj øi ne okazis internaciskale, øi entute ne efikis. Dum la jaroj mi ne plu kredas je la internacia klasbatalo, kiu estas la bazo de internaciismo, æar internaciismo povas nur regi kiam ekzistas supernacia pensado. Pensado inter la nacioj ja ankaý signifas, ke ni daýre defendas la nacia aparteco de diversaj grupoj. Imagu, ke ni devas agadi internacie. Mi prenas simplan ekzemplon pri kiu suferis iam Nederlando kaj poste Belgio. La diamantprilaborado. En 1949, la tiama ministro pri laboro, la gravega socialisto Camille Huysmans permesis, ke la entrepenoj, kiuj prilaboris kaj vendis/aæetis diamantojn, rajtu dum aæetado kaj vendado forstreki 25% de la impostenda sumo. Jes, ankaý la salajro pagita al la diamantþlifistoj rajtas esti traktata kun la samaj 25% da rabato, rilate al la oficiala salajro. La sindikatoj, kiuj estis socialisme konstruitaj, aplaýdis la decidon de la ministro, sed ili forgesis, ke la konkurencaj laboristoj en Amsterdamo pro tio perdos laboron. La entreprenistoj en Amsterdamo postulis la samajn rajtojn kiel la kolegoj en Antverpeno, sed la laboristoj en Amsterdamo ne akceptis la proponon, kaj komenciiøis striko kontraý la estroj kaj la eventuala decido favore al malplialtigo de la oficiala salajro. Multaj laboristoj en Amsterdamo perdis laboron pro la decido de belgaj socialistoj. La sindikato, kiu þatas paroli pri internacia solidareco, nun parolis pri protekto de la propra merkato. Mi simple volas diri, ke en internaciaj rilatoj daýre la nacia sento ludas la plej gravan rolon. Internaciaj, do rilatoj inter la nacioj solvas same malmulton ol nacioj. Dum la jaroj la entreprenistoj en la mondo de diamantoj ne plu kontentis kun la po 25% da seninposta komerco kaj ili trovis aliajn malpli kostajn landojn ol Belgio por þlifigi la diamantojn. Æu vi pensas, karaj amikoj, ke la laboristoj el Æinio, Ruslando kaj Hindio komencis krii : Ho, ni ne volas forrabi la laboron de niaj k-doj el Belgio, ne ni ne volas þlifi tiujn diamantojn. Kompreneble ne, ili sidigis sin sur la seøon kaj eklaboris kontraý dekono de la salajro, kiun ni ricevis.

Alia problemo. Kiam ni simple travagas Eýropon, ni konstatas, ke pli kaj pli da regionoj postulas memregadon. Mi nun ne scias, æu la frisoj jam ¼etis bombon al la kaleþo de la reøino en Nederlando aý faris atencon kontraý politikistoj. Mi scias ke en Eýskio (Vaskio) jam okazis multaj atencoj, mi scias ke en Francio eksistas grupoj, kiuj postulas liberiøon disde la Franca þtato, ni æiuj ekscias pri la problemoj en iama Juguslavio, dispartigo de æehio kaj Slovakio kaj certe vi mem konas aliajn ekzemplojn.

Do tiu mondo, kiu volas internaciiøi, unue postulas federiøon.

Mi ne feriis, laý subskriboj sur muroj, en Hispanio, sed en la libera Katalunio. La katalunoj volas uzi la propran lingvon, propran konstitucion. Feliæe ili estas iom pli mildaj en la batalo ol la eýskoj, kiuj ne timas uzi armilojn por subteni la postulojn. Almenaý ne la ETA. Kelkaj partioj en Belgio, en la federacio Flandrio postulas sendependecon disde la valonoj, kaj ne kredu, ke mi nun simple parolas pri la ekstremdekstra Vlaams Blok..

Homoj kiuj lernis Esperanton kaj kiujn oni povus konsideri mondcivitanoj, restas sur la nivelo de internaciistoj. Multaj estas eæ aktivaj etnistoj - kaj ilia internaciismo estas tia, kia konformas kun la etna partikularismo Do rilato inter nacioj, jes, sed antaý æio restas la propra nacio, la propra popolo, kiu estas tiel multe pli elstara ol la aliaj. Kompreneble ne æiuj sin sentas mondcivitanoj kaj kiel mia amiko Gary Mickle prave rimarkigis, þovinismo en tiu kruda formo tamen ne estas, aý apenaý estas renkontebla æe esperantistoj.

Kaj asocioj (Neregistritaj Organizoj) kiel Amnistio Internacia kaj Greenpeace aý Kuracistoj sen limoj, æu ili estas sensignifaj? Certe ne, karaj amikoj. Sed ili ne rilatas inter nacioj laý politika senco, sed laý humanisma maniero. Amnestio Internacia klopodas efektivigi mondvaste la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, alie dirite, oni pritraktas la homajn rajtojn internaciskale laý la sama maniero. La Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj subskribis preskaý æiuj landoj, entute estis nur 8 sindetenoj, kiam la 10an de decembro 1948 estis akceptita la deklaracio en la sino de Unuiøintaj Nacioj. Sed por tiuj samaj nacioj, plejparte, la Universala Deklaracio havas la saman valoron kiel la papero, sur kiu oni skribis øin. Kompreneble ne estas malbone, ke ekzistas Amnestio Internacia, kiu laý mia kompreno rolas kiel sociala konscienco de la internacia politika pejzaøo. Greenpeace devas eviti, ke la internacia komerca potenco tro rapide aý entute forkonsumas la naturon. Sen Greenpeace eble multaj homoj eæ ne scius, ke ekzistas praarbaro.

Æu vi memoras, kiu kulpis pri la mortpuno, kiun suferis naturprotektantoj en Niøerio? Æu mi bone memoras, ke estis kontata reøa oleofirmao kiu detruis grandan parton de la fekunda grundo en Nigerio? Feliæe, ekzistas nun la kontrolo de la Neregistaraj Organizoj, æar alie ni eble neniam scius, kio okazis rilate al malrespekto al homo kaj naturo.

Æu vi jam vidis la detruadon de la naturo, kiun kaýzas þeræado de diamantoj? Diamantoj, kies sola valoro estas ornami riæulojn.

La nura kaj vera internacia laboro, kiun mi spertas, estas la laboro de tiuj Neregistaraj Organizoj.

Mi pensas, ke Amnestio ne pli volas protekti la vivon de blankulo ol la vivo de nigrulo aý indiano aý flavulo. La naturo en la Alta Veluwe ricevas la saman protekton kiel la arbojn en la Nigra Arbaro, aý la vivo de lupoj en la montaro de Hispanio egalas al la vivo de baleno ie ajn en la mondo, por Greenpeace. La vunditoj de internaciaj militoj ricevas æiuj la samajn zorgojn sen konsidero pri deveno aý etno, kiam la Kuracistoj sen limoj laboras.

Sed fine la Neregistritaj Organizoj ankaý laboras laý nacia koncepto. Amnestio Flandrio, Greenpaece Nederlando ktp. Jes eæ tie restas malgraý la internacia strukturo la ombro de nacieco.

Eble la tria eblo solvas æiujn niajn problemojn. Ni æiuj aliøos al Sennacieca Asocio Tutmonda kaj aniøos al la Sennaciista Frakcio, sed kiel æiuj inter vi scias, la Sennaciisma Frakcio ne vere viglas en SAT kaj ekzistas - nur kelkaj pri sennaciismo interesitaj SAT-membroj, kiuj eble iam reestablos ion similan.

Mi certe ne devas klarigi al vi la diferencon inter sennacia asocio kaj sennaciista frakcio —mi esperas— sed por tiuj kiuj havas problemojn kun la terminoj mi volonte estos je via dispono post la parolo.

La sennaciisto prezentas al si la teron kiel tuton, apartenantan al æiuj teranoj.

Diris Lanti:

La sennaciistoj maltime kaj malkaþe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso kaj vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke æi tiuj lastaj utiligu kaj disvastigu æion, kio estas racia; æion, kio reprezentas teknikan progreson kaj helpas detrui la barojn, kiuj øenas la antaýeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraý æio nacieca: kontraý naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili Esperanto estas sia æefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn kaj la naciecojn kaj æian ekspluaton. Ili subtenas æion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj kaj kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke æio, kio miksas kaj lutas la popolojn, faras bonan homa¼on.

Montriøas el la teksto, ke Eýgene Lanti ne estis Zamenhof, ambaý personoj havis klare tute aliajn esprimmanieron kaj emocion. Estas klare, ke Lanti, kiu verkis la tekston en 1931 emocie estis pli ligita al la laborista afero ol Zamenhof kaj por mi la teksto esprimas la dezirojn de honesta persono, kiu same kiel Zamenhof celis al paca mondo.

La membroj de SAT æi tie scias, ke regule ekestas debato en la sino de SAT pri la famaj vortoj de Lanti. Kun granda miro mi legis antaý nelonge tekston de Gilbert Ledon, per kiu li terure fifamigis la lantian ideon.

Antaý multaj jardekoj, kiam mi legis Manifesto de la Sennaciistoj-n de Lanti, skribis Ledono, mi konsciis ke tiu manifesto estas preskaý same nazia kiel la Mia lukto de Hitlero..., aý æu eblas imagi iun politikan reøimon kiu, batalas kontraý æio nacieca —kontraý naciaj lingvoj, kulturoj, kutimoj kaj tradicioj—. Jen skemo por terora, tutmonda þtato de obskurantismo, æar la homo estas plureca kaj devas vivi libere.

La posta Sennaciulo aperigis reagon de mia amiko Gary Mickle, kiu plej verþajne donis ne nur respondon al la insultoj de Ledon al Lanti, sed bone altiras la sennaciisma penso al la nuna tempo, al pli moderna koncepto.

Mi ne konsentas kun absolute æio en la Manifesto de Lanti, diris Gary. Lanti forte rekomendas la individunivelan sennaciiøon. Varbi homojn por observado de sennaciisma kultura “normo” laý mi iom tro similas al la konduto de iuj naciistoj, resp. etnistoj, kiuj starigas “normojn” de patriotismo, nacia sento, etna identeco. Alivorte, Lanti volas oponi kontraý la batalema kontraýkosmopolitismo per novtipa, ankaý batalema kosmopolitismo. Neniel elæerpe li traktas la amplekson kaj naturon de la kulturaj perdoj, kiujn laýcela sennaciigo de la mondo supozeble akcelus. Li pledas krome por sia propra vizio de estonta tutmonda mastrumado, laý mi tro spekulativa por esti integra parto de utila politika manifesto.

Tamen, nenio en la Manifesto meritas la brulstampon de faþismeco, kiun k-do Ledon volas meti sur øin. La patosa tono de Lanti memorigas pri la alia, multe pli fama Manifesto de Marx kaj Engels, kaj øi povas ne plaæi al iu aý alia. Sed li ne pledas por ia sennaciisma “reøimo”, kiel k-do Ledon kredigas per cita¼o (“. . . batalas kontraý æio nacieca . . .”). La cita¼o en sia efektiva kunteksto koncernas la sennaciistojn kaj ne iun þtatan sistemon. Krom tio, Lanti eksplicite favoras la kulturan diversecon, kvankam tio sendube þajnas stranga kaj memkontraýdira al tiuj, kiuj egaligas la nociojn “kulturo” kaj “etna kulturo”.

Mi mem pensas, ke Lanti sentis sin mem sennaciisto, homo, kiu ne bezonas la subtenon de iu nacia þtato: æu eble li eæ ne havis la hejmecan senton, la ligon al la strato kaj loko, kie li dum jaroj vivis?

Ke lia ideo estis honesta montriøas la sekva frazo el la Manifesto de la Sennaciisto: Tio ne signifas ke la homoj fariøos æiu sammodelaj. Kreiøos certe ia unueco en la spirito-stato kaj karaktero de la homoj. Foriøos la naciaj aparta¼oj, sed daýre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun æiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn æiutage kaj povos ilin dediæi al persona laboro; al individua kulturo, oni prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj kaj sentoj, kiuj esprimiøos en diversaj artoj, kompreneblaj kaj senteblaj en la tuta mondo.

Nur zelota naciisto povas protesti tiun frazon, sed konsiderante, ke la teksto verkiøis en 1931, do antaý 70 jaroj, øi ne perdas valoron kaj restas moderna por esti pritraktata eæ nun.

Mi volis komenci mian parolon per diroj de Zamenhof, sed fine decidis uzi la frazon øis la fino. Eble Zamenhof, la okulkuracisto el Bjalistoko estas multe tro subtaksita, kiam temas pri homaj kondutoj aý humanisma penso øenerale; æu ne estis li, kiu skribis al la Hebrea Ligo: Mi estas profunde konvinkita, ke æiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliæon, kaj ke la celado de æiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron.

Mi scias ke æiu el vi subtenas æi tiun ideon de Zamenhof, krei harmonian homaron. Sed laý kiu koncepto? La politika dispartigo de homoj laý nacio ne povas kontentigi progresemulojn pro la tro maltolerema ideo, kiu troviøas en la nacia penso. Internaciismo havas la samajn grandajn malfortajn flankojn kiel naciismo, øi ankaý baziøas sur la NI-ideo, ni kontraý la ceteraj. Eble la lantia ideo de sennaciismo estas el la tri alternativoj la plej bona. Plej verþajne Lanti influiøis de la pensoj de sia bona amiko, la anarki-individuista filozofo Henri Ner. Dum la tempo, kiam mi preparis æi tiun babiladon, mi legis kelkajn tekstojn de Maks Stirner, individuisto kaj liberecano plej versajne la patro de la individuista penso. Memorante tiam ke mi ankaý havas iun en tiu senco esperantlingve mi retrovis la Individuista Manlibreto-n de Han Riner kaj tiu Han Riner estas ja nia amiko de Lanti, Henri Ner.

Henri Ner skribis responde al la frazo Kion vi komprenas per la nomo individuismo? Per individuismo mi nomas la moralan doktrinon, kiu sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco.

Karaj amikoj, mia espero estis, ke mi povu prezenti al vi la veron por la 21a jarcento. Bedaýrinde eæ sur la sojlo de æi tiu jarcento, mi ne havas respondon por vi. Mi ja faris al mi grandajn zorgojn, kiam mi konstatas, ke tutmonde la homoj akrigas la nacian pensadon, aý reiros al la popola identeco de antaý la franca revolucio. Ni la plej bonaj. Kvankam ni posedas ilojn, kiuj povas zorgi, por ke morgaý ni estu je la alia flanko de la mondo, sur la plej alta pinto aý en la profundeco de la oceanoj. Dum epoko, en kiu limoj ne plu ekzistas por kapitalaj transakcioj, senlimaj negocoj, ni rigardas televidon aý tajpas interretan mesaøon, la plej ofta nova¼o bedaýrinde rilatas al interhomaj buæadoj. Por defendi la nacion, la tribon, homoj daýre mortbatas unu la alian. Por la dio aý lingvo, kiun ni preferas, ni ne hezitas ¼eti bombon al la domo de la najbaro. Ni postulas kaj postulas kaj forgesas niajn devojn, la devon, ke ni vole-nevole devas akcepti, ke nia vero estas nur nia vero - nenio pli - kaj ke aliaj rajtas sian propran veron. Limigi la liberecon de aliaj estas por mi la plej grava puno, kiun homoj povas doni, kaj tio rilatas ne nur al la elekto de via loøloko. Libereco estas la plej grava poseda¼o de la homo. Por esti liberaj ni kompreneble devas plenumi niajn devojn kiel homo kaj respekti la liberecon de la aliaj homoj.

Evidentas, ke homoj vivas en socioj, de kiuj ili dependas. Ne nur por siaj specifaj ambicioj kaj celoj, sed ankaý por la lingvo, en kiu ili esprimas la ambiciojn kaj celojn. Pro tio ekzistas daýra kaj neeskapebla fonto de konfliktoj. Homo dependiøas unu de alia, sed devas esti liberaj. Libereco signifas konfliktojn, kaj vivi en socio signifas, ke ni devas trovi solvon por tiuj konfliktoj, pere de intertraktadoj, kompromisoj aý demokrataj decidoj.

Thomas Hobbes jam skribis siatempe: En la homa naturo ni trovas tri æefkaýzojn de malkonkordo. Unue, la konkurado; due, la malfido kaj trie, fiero. (...) kaj en la tria, iu aý oni uzas perforton, nur pro bagateloj, kiel vorto, rideto, difereco de opinio, kaj æiuj signoj de malestimo, æu direktita kontraý via persono, aý nerekte, kontraý viaj parencoj, amikoj, lando aý nomo.

Laý Hobbes homoj batalas por necesa¼oj, sed eæ pli por eta¼oj kiel rekono.

Nur homoj sopiras al objektoj, kiuj el biologia vidpunto estas tute senvaloraj, kiel medalo aý la flago de la malamiko.

Ni volas havi socion, kiu ne suferas malhavon, kiu kapablas bone vivi. Ni volas ke la labormerkato efike funkciu, sed tiam ni devas akcepti en la socio, en kiu ni nun vivas, ke laboro iøos pli kaj pli moviøema/movebla: laboristoj ne plu ligiøos al la specifaj taskoj, lokoj aý sociaj ligoj, sed devas preni kaj ricevi la liberecon al þanøo, por eklerni novajn taskojn kaj teknologiojn kun la celo povi vendi sian laborforton al tiu kiu pagas la plej altan prezon. La rezulto kompreneble estos forta subfosado de la tradiciaj sociaj grupoj, kiel triboj, klanoj, familioj ktp. Æi tiuj grupoj povas doni laý certaj vidpunktoj grandan kontentigon al la vivo, sed pro la fakto, ke ili ne estas organizitaj laý raciaj principoj de ekonomika efikeco, ili perdas la batalon kontraý grupoj, kiuj jes respektas tiujn raciajn principojn. Ni vivas en socio, kie la libera merkato regas la tutan mondon kaj æu en æi tiu mondo ni ne devas akcepti, ke nia najbaro estas alilandano, homo, kiu seræas aliajn eblojn (provokoj?) Mi legis antaý nelonge, ke se la Eýropa Unio volas daýre pagi emeretiømonon al siaj maljunuloj, ni antaý la jaro 2015 devas trovi dekvin milionojn da enmigrantoj, kiuj volas laboron, por ke ni havu nian pagon. Ni devas akcepti, ke nia nacio iøas multkolora, multnacia, ke ekzistas pli ol unu dio kaj kredo.

Mi pensas ke la venonta jarcento ne plu havas lokon por postuli, ke via eksterlanda najbaro adaptiøos al niaj normoj kaj kutimoj. Ni devas trovi novajn interkonsentojn, novajn manierojn por rilati kun niaj kunteruloj. Certe ni devas trovi novan manieron por krei sociojn kaj grupojn. En moderna socio ne plu estas loko por la jam tro maljuna nacio, kio signifas, ke ankaý la inter- nacio malaperos. La koncepto de Lanti pri Sennaciismo povas ravi min nur parte, sed eble post saøa diskuto ni provas elkribri el øi la plej taýgajn elementojn, kiuj donas al ni la eblon krei senlandliman sistemon, en kiu æiuj povos kontentige vivi.

Mi legis kaj relegis la verkon de Francis Fukuyama La fino de la historio kaj la lasta homo, æefverkon en la tuta mondo laýdatan. Se ni kredu Fukuyaman, neniam plu venos nova sistemo, kiu superos la liberalan demokration. Kiu estas mi por kontraýdiri tion, sed se li pravas, ni nepre devas plifortigi kaj subteni la neregistritajn organizojn, kiuj restas la nura demokrata opozicio al tiu sistemo. Ni devas kontraýbatali pere de tiuj NRO la krudan kapitalismon kaj direkti la liberan merkaton al humana normo.

Kion ni bezonas? Por mi restas nur la vortoj de Henri Ner, la amiko de Lanti; Ke ni devas apliki la moralan doktrinon, kiu, sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco

.

jakvo

Kreita de la merkredon 20-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:Varia¼oj pri franca temo Que ne suis-je de la fougère, komponita de Fernando Sor en 1827. Legu

LA MANIFESTO DUDEKJARA
(nefermita letero)

Giorgio Silfer

Karaj geamikoj,

En la adreslisto de la KCE­komputilo mi trovis nur viajn retadresojn, kiel tiujn de personoj aý establoj kulturpolitike motivitaj sur la raýma vojo. Al pli multaj mi volus sendi æi tiun leteron, sed eble tion faros "Heroldo Komunikas". Pormomente temas pri pure privata medita¼o.

Estis la lasta tago de julio 1980 kiam surpaperiøis la teksto de la dokumento pri kiu oni parolas plej multe en la historio de Esperant(i)o, post la Deklaracio de Bulonjo æe Maro. Se la nova PIV estos atenta pri la efektiva lingvouzo, øi certe enhavos la kapvorton Raým­ kaj de øi "raýmismo". Mi ne scias æu la difino estos objektiva. Persone, mi akceptus la sekvan: "Kultura kaj socia tendenco kiu vidas en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaý artan perilon kaj identigilon. La esperantistaro estas tial sociologie difinita kiel senteritoria lingva kolektivo."

En 1935, dum sia prelego en la Roma UK, Gaston Waringhien rimarkis: "Vi scias, ke multaj laikoj, eæ favoraj al la ideo de internacia lingvo, konceptas æi tiun kiel nuran helpilon por komercaj, sciencaj, diplomatiaj rilatoj, sed rifuzas al øi æian rolon sur la beletra kampo; eæ inter niaj vicoj ne mankas personoj por partopreni tiun opinion, kaj vi certe povis, same kiel mi, aýdi unu aý alian el niaj eminentuloj deklari, ke ni ridindigas nin per nia literaturo, aý ke niaj poetoj simple endanøerigas la tutan aferon". Waringhien devis defendi por nia lingvo la rolon de arta perilo, preskaý duonjarcenton post la Unua Libro, je pli ol 25 jaroj post la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj! Æu ni do miru, hodiaý, se ni aýdas unu aý alian el niaj eminentuloj (?) deklari, ke ni ridindigas nin per nia projekto de Esperanta Civito, kaj ke la raýmistoj simple endanøerigas la tutan aferon? Ni spertas, kontraý la rolo de identigilo, la saman antaýjuøon kiun spertis niaj beletristoj rilate al la rolo de arta esprimilo.

Sed la lingvo ne estas nur komunikilo. Øi estas fenomeno multe pli kompleksa, ol supozas la kultantoj de la Fina Venko.

Raýmo fiksis revolucian koncepton: la rolo de internacia helplingvo povas sufiæi por la "standard english", sed ne por esperanto - akorde kun la opinioj de Zamenhof, cetere.

Se en Raýmo estis formulita nova difino pri la lingvo, dum la sekvaj dudek jaroj laboris pluraj, eæ multaj homoj por aktualigi la difinon pri la lingvanaro. La transiro de movado al komunumo, kaj de komunumo al civito, markas la æefajn etapojn de tiu procezo, almenaý laý nocia indiko.

Raýmismo anticipis per jardeko la historion. Depost la Okdeknaýa ni spertis makrosocie nian pravon. Ene de tri jaroj, per la akcepto de nia literaturo fare de PEN Club (septembro 1993) kaj per la inkluzivo de nia "lingva grupo" fare de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (junio 1996), la makrosocio konsentis pri esperanto kiel arta perilo kaj kiel identigilo.

Paralele al la sociologia maturiøo de nia diasporo, evoluanta al subjekto de internacia juro, la samon spertas aliaj identecoj: øuste æi­semajne en Prago la kvara cigana mondkongreso adoptis propran flagon, propran himnon, elektis parlamenton kun membroj el 45 landoj, kaj el ties oficiala sidejo (en Bratislavo) petos de UN la agnoskon pri senteritoria subjekto de internacia juro...

Kiel normale en æi tiuj kazoj, la nova¼o vekas kontraýstaron. La tipo de kontraýstaro, kiun ni spertis kontraý la Manifesto en la 80aj jaroj, kaj kontraý la projekto de Karolovaro nuntempe, estas la plej primitiva. Øi enhavas la plej grandan eraron kiun oni povas fari en politiko: strebi al la demonigo de la kontraýulo. Tiun eraron, per si mem tre stultan, faris eæ homoj kiujn mi konsideris inteligentaj. Ili fakte kontribuas al la disvastigo de la raýmismo, kaj akcelas la naskiøon de la Esperanta Civito, male al tio kion ilia blindiga orgojlo esperas.

Ni æerpu øuste el tiaj atakoj novan energion. La tempo laboras por ni. Kaj ni laboru por la nova Esperantio. La raýmismo sintezis kaj aktualigis la ideologian elanon kaj de la homaranismo kaj de la sennaciismo. Ne hazarde ni ofte mencias, apoge al raýmismo, la (nun) faman leteron de Zamenhof al Kofman, kaj ne hazarde la saman leteron tiel glosis Gaston Waringhien: "Tio estas bona argumento por la sennaciistoj, kiuj øuste celas konsistigi tiun homan grupon" (en "Lingvo kaj Vivo", 1959, p. 359).

Ankoraý unu penson permesu. Survoje al æiu promesita lando þvebas deýteronoma malbeno. Neniu miru, ke øuste Mozeo ne eniris Palestinon. Kaj estos pli ol nature, se ne æiuj el ni sukcesos vidi la promulgon de la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Dezirante agrablan daýrigon de la somero, kore salutas

Giorgio Silfer
2000 07 30


Noto de la redaktoro.- Ni publikigas æi tiun artikolon reage al tiu de Laszlo Szilvasi, La 20 jara jubileo de la (t)Raýma Manifesto, kiun ni publikigis en la lastan numeron.
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 20-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ Venonta artikolo


Muziko:La kontrabandisto, kanto verkita de Fernando Sor la lastan jarcenton. Legu

Enkonduko en muzikon:

Gitaro kaj akordoj

Gitaro havas ses kordojn. La tri plej akutajn oni faras el plastika materialo, najlono, kaj la aliaj tri povas esti faritaj ankaý de tiu materialo, aý de silko, sed oni æirkaýmetas æiun el ili per metala fadeno, kiu pezigas la kordon sufiæe, por ke øia voæo malaltiøu. Oni diras, sekve, ke la animo aý spirito de tiuj kordoj estas silka aý najlona.

La kordoj estas ligitaj al kapo de gitaro per klavi¶oj aý kejloj, kiuj estas ruleblaj pecetoj da ligno, kiu ingas en la kapon. Hodiaý la klavi¶oj estas metalaj, kaj havas me¶anismon kun dentradoj, por certigi, ke la kordo ne maltensias subite, kiel povis okazi en la istempo. Je la alia fino, la kordojn oni ligas al ponto, horizontala ligna peco kun ses truoj, kiun oni gluas al koverto de gitaro.

La kordojn oni agordigas al tiuj notoj: mi, la, re, sol, si, mi. Oni skribas gitaran muzikon per klavo de sol (g, germankutime), sed oni ludas tiun muzikon unu oktavon pli malalte. Tio signifas, ke gitaro estas instrumento transmetanta, pro tio, ke oni skribas muzikon per malsama tesituro ol øi sonas.

Por agordi gitaron, oni bezonas referencan sonon. Oni vendas apartan fajfilon, kiu estas nomita æe ludantoj diapasono. Fakte øi estas membrano, kiu vibras en cilindreto je frekvenco de 440 fojoj æiun sekundon. Tio estas la sono de la noto la, kiu troviøas je la 3-a kordo premata je la 2-a trasto, la 5-a je la 12-a, la 4-a je la 7-a trasto, kaj unu oktavon pli alte je la 2-a je la 10-a, kaj la 1-a kordo je la 5-a trasto. Sed estas plej facile ludi la 5-an kordon malferme, tio estas, sen premi øin ie ajn, kaj aløustigi per la koncerna klavi¶o øis ambaý kordoj sonas kohere, tio estas, bele kunaj, pro tio, ke la 5-a kordo malferme sonas unu oktavon pli malalte ol la diapasono.

Akordo de do majora.

Nun ni jam agordis nian gitaron, ni sekve povas formi akordon per øi: ni premu la 5-an kordon je la 3-a per la fingro 3-a de la maldekstra mano, la 4-an kordon je la 2-a trasto per la 2-a fingro, kaj la 2-an kordon per la 1-a fingro, kaj ni ni pulsu (frotu per la dika dekstra fingro) la tutan kordaron. Ni aýdas nun la akordo de Do majora, kiun ni reprezentas per la apuda diagramo. Rigardu, ke tiuj kordoj ne premitaj havas 0-jn sur ili, se ili -aldone- ne sonas, estas X sur ili. Preskaý æiun kanton oni povas akompani per tri akordoj: tiu de la toniko -aý æefa noto en la tonalo-, la subdominanto kaj la dominanto aý superreganta grado. Ni scias, ke la notoj estas do re mi fa sol la kaj si. Sol estas la dominanto de do. Se ni nombrigas ilin de la 1-a al la 7-a, ni diras, ke la unua grado estas do, la dua grado estas re, kaj tiel plu. Tial, ni povas havi la saman diferencon inter la samaj gradoj -rilate la sono- senrilate al la vera alteco de la notoj, kaj eltiri øeneralajn leøojn muzikajn. Sekvas el tio, ke la plej gravaj gradoj estas la toniko (unua grado), subdominanto (kvara) kaj dominanto (kvina). Por konstrui la akordon de dominanto aý dominantan akordon en la tonalo do majora (ja toniko nomigas la tutan tonalon), ni bezonas trovi la kvinan gradon de do, kiu estas sol. Nun ni trovas intervalon de tria, tio estas, sol-la-si kaj de kvina: sol-la-si-do-re. Jen la akordo: sol-si-re, kies akordon ni ankaý montras æi supre.

La venontan numeron ni prezentos la akordon de subdominanto. Per ili tri ni akompanos nian kanton.

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 31-an de oktobro de 2000.

Indekso 48-a ~ Kajeroj ~ Kurso de Esperanto ~ Esperanto Hispanio ~ Sentuka versio ~ MEL Kurso ~ MEL Unua artikolo