Estimataj samideanoj:
Esperantio ekzistis dum la pasintaj monatoj de julio kaj aýgusto, kiam la esperantistaro kunvivis en la Kongresoj de Moskvo kaj Tel Avivo.
Esperantio ne volas morti, æar ekzistas multaj aranøoj, kulturaj semajnoj, renkontiøoj en multaj landoj. Esperantio ekzistas kiam du esperantistoj parolas en Esperanto.
HALE havas novajn defiojn kaj tio æi estas bona, kiam iu asocio ne havas defiojn, øi komencas morti. HALE, same kiel Esperantio, ne volas morti.
Ni organizos en la jaro 2002 la Kongreson de SAT en la bela mediteranea urbo Alikanto. Tiu æi urbo estas plej konata en la mondo kiel turisma urbo. HALE volas organizi bonan kongreson: Alikanto havas multajn domegojn por dormi, la manøado ne estas multekosta, la vetero ne estas tro varma, tamen malvarmo fremdas tie.
Aliflanke, UEA kongresos en Brazilio. HALE kaj la haleanoj bondeziras, ke UEA sukcesos en Fortaleza (fortika¼o), la kongresurbo. Ni esperas, ke SAT ankaý havos bonan kongreson kun alta nombro da partoprenantoj en la kongresurbo Alikanto.
SAT renoviøas. Øi havas internan fortecon, per kiu øi volas renovigi la movadon. Mi opinias, ke la granda renoviøado okazos dum la kongreso de Alikanto. Kial? Ni esperas amasan partoprenadon, æar la Kongreso de UEA kaj multe da esperantistoj eble ne povos iri tien. Se ni publikigas la alikantan kongreson de SAT, pro tio, ke niaj kongresoj krom laboristaj ankaý ili estas universalaj, pli ol eble ni havos grandan kvanton da partoprenantoj. Ankaý, Hispanio estas gastigama kaj turisma lando, kaj sekve øi havas vastajn rimedojn por loøado kaj manøado, relative malmultekoste.
Fine, mi informas, ke ni volas disvastigi nian bultenon inter esperantistoj æie en la mondo. Pli ol 10 000 vizitoj al nia elektronika versio, http://www.iespana.es/Esperanto/kajeroj.htm, tute ne kongruas kun la nombro de abonantoj al la surpapera versio.