Oni kutimas diri ke ne estas justigeble malplenumi ĉi tiel leĝon en socio demokratia kie ekzistas eblecoj modifi la leĝojn per instituciaj rimedoj. Aldone tion oni estas argumentinta ke, ĉar jam ekzistas leĝa regularo por la konscienca obĵetado, la malsubmetiĝo ne plu estas justigebla, ĉar jam estas solvita la konflikto inter la konscienca libereco kaj la devo defendi la patrujon per la armiloj, esprimita de la deviga armeoservo. Tiu ĉi lasta argumento estas same malkongrua ol tiu unua, ĉar la malsubmetiĝo nek obĵetas la plenumon de la armeoservo nek de ĝia alternativo, sed ĝi kontraŭstaras la ekziston de ambaŭ provizoraj sklavigoj kaj malhelpas la efektivigon de nemalmultaj rajtoj de miloj da virjunuloj ĉiujare. Ambaŭ devigaj servoj precipe malfaciligas la integriĝon de la virjunuloj en la labormerkaton, kaj kelkfoje; malgraŭ la klara malpermeso de la hispana leĝo; la obĵetintoj faras senpage sociajn taskojn anstataŭante profesiulojn de tiuj fakoj, kio kontribuas negative al la solvo de la sendunga problemo. Rilate la unuan argumenton estas eble diri, ke la konsidero de demokratio kiel nura balotpartopreno malplenigas sian sencon mem. Egaligi demokration kaj konstituciecon estas trompo, ĉar iu ajn leĝo, aŭ multaj, ne gravante la vastecon de sia parlamenta apogo, povas atenci contraŭ la indeco de la homoj, kaj ĉar laŭkonstitucie en Hispanio estas ege limigitaj aliaj manieroj de civitana partopreno en publikaj aferoj, kiel ekzemple: popolaj leĝoreformaj iniciatoj, referendumoj, eblecoj malvalidigi balotintajn postenojn fare de azembleoj de balotintoj, ktp. Male plu estas kutimaj la manipuladoj de la voloj de la balotintaro fare de la balotitoj kaj la stabanoj partiaj.Se devas ekzisti iu ajn devo al la ŝtato, tiu ĉi devas havi limojn, kaj la perforta rekrutado superas ĉiujn. La malsubmetiĝo estas mem aserto firma pri ke antaŭ leĝoj kontraŭmoralaj la individuo kiu volas agi moralakorde havas la devon malobei ilin. La morala devo malobei tiujn leĝojn ne estas absoluta, ĉar al neniu oni rajtas postuli obeon al morala normo kiam la kosto suferota de la obeinto estos puno superproporcia rilate la gravecon de la malobservo. En la Hispana Puna Kodo estas interkonsento pri punoj por la malsubmetiĝo konsistanta el dujaraj restadoj en senliberulejoj plus periodo de 8 ĝis 14 jaroj de sentaŭgigo por profesii publikajn (t.e.: de la ŝtata reto) postenojn aŭ ricevi ŝtatajn stipendiojn.
Enrique Cabrera,
Insumiso (malsubmetiĝinto)