Pri kolomboj mi parolas, | kuj kveras en la boskoj | per dolora ton' varia | sur la branĉoj kaj sun-oro: | |
ili ploras pro l' amanto| triste-larme sen konsolo. | Kun okuloj larmo-plenaj, | sentesprimo dela koro, | mi demandas al la vento: | ĉu vi scias pri amoro, | kiun en l' arbar' mi perdis | kaj mi amas kun fervoro? | Ĉu tagmeze ŝi ripozis | en l' arbar' sub branĉo-ombroj? | |
Eblas reprodukti multajn aliajn poemojn kun similaj karakterizoj:
Mian vivon tuj mi donus| por virinoj tiel belaj | kiel tiuj ĉarme blankaj | kiuj iam plej ludemaj, | kisis kun mi Sanktan Ŝtonon | kaj Kolonon por mi benan. | Kiam perdos vi la spurojn | de knabin' en lud' koketa, | |
la parfumo eskvizita| kaj allogo virineca | enkondukos vin al celo | sur la vojo am-sukcesa. | Nokt' sen lumo min neniam | trafis per obskuro densa | sen reveki l' iluzion, | ke sub lum' de luno plena | ni kuniris en l' ignoro | de danĝeroj ĉiam eblaj: | estas ŝi dum nokt' aŭroro; | kiel lum', se tago venas. | Unu el knabinoj ravaj | mi preferas,la plej belan! | kiam ŝi malkovras lerte | sian lunvizaĝon helan, | lumas ŝi samkiel suno | se ĉe l' Orient' aperas. | La vizaĝo blanka ŝia | al la suno apartenas, | kaj la bukloj ŝiaj nigraj | en la nokto certe nestas, | sun' kaj nokto kunfanditaj | en mirinda uj' anĝela: | lum' dum nokt' ŝi por mi estas, | nokt' dum tag' pro haroj revaj!
| |
Daŭrigos...
| Reiri | Aliaj Kajeroj | Esperanto Hispanio |