Kajeroj el la Sudo ĉeestis la kongreson tiele, ke antaŭ la fino de la kongreso ĉiu kongresano havis sian
kopion de nia Kongresa eldono de la numero de julio. Kelkajn grumblojn mi aŭdis pri la kvalito kaj
akurateco de nia magazino, sed tio estis okazo por invito al samideanoj helpi plibonigi la revuon. Kaj
tio funkciis, certe. Tiurilate mi volas diri unufoje kaj por ĉiam, ke Kajeroj el la Sudo
havas provkorektanton -du provkorektantojn ĉifoje-, kiuj ankaŭ estas lingvaj kontrolistoj;
sed la RESPONDECO DE LA MAGAZINO, rilate al lingvo uzata kaj rilate al ĉio, kio ne estas strikte la
persona opinio de artikolisto, APARTENAS SOLE AL LA REDAKTORO. La kontrolistoj
proponas ŝanĝojn tiel bonaj kiel iliaj konoj -egaj-, sed la redaktoro -tio estas, MI- sekvas iliajn
bonajn konsilojn AŬ NE, kaj tio estas mia ekskluziva rajto, ĉar mi estas la redaktoro. Vere,
Kajeroj el la Sudo ne estas privata magazino, sed la organo de faka asocio esperanta; sed dum mi estas
komisiito por redakti la magazinon nome de HALE, mi difinos la magazinan politikon kaj elektos la
artikolojn publikigotajn kaj la lingvo kaj stilo uzata, sen malrispekti la originalan lingvon uzatan en la
artikoloj, kiel niaj artikolistoj povas atesti. Mi diras tion, por ke estu klara simpla afero: la
provkorektisto(j) ne respondecas eĉ de la stilo aŭ lingvo (ĉu erara ĉu senerara) de la magazino. Tio estas
sole mia afero. Eble tiuj, kiuj ne antaŭe redaktis magazinon ne konscias pri tuta la afero, sed la finaj
decidoj pri la publikigo estas -kaj devas esti ĉiam- afero apartenanta sole al la redaktoro. Tial, se vi
ne konsentas pri io ajn de Kajeroj el la Sudo, vi ne rajtas moki aŭ kritiki S-roj Pinan aŭ
Tarín. Bonvolu kritiki aŭ moki la veran respondeculon de la tuta afero. Estas vere, ke mi ne povus fari
ĉi tiun magazinon sen la sindonema helpo de miaj amikoj; sed tio signifas, ke ni partas la laboron, tamen
ne la respondecon. Se Kajeroj el la Sudo estas fuŝaĵo, certe estas nur unu fuŝulo, kiu ne ĉiam aŭdas la
bonajn konsilojn donitajn al mi. Kial mi aŭdas aŭ ne, tio estas nur mia afero kaj de tiuj kiuj metis min
je ĉi tia tasko kaj povus demeti ĝin el miaj manoj. Ĝis ili faros tion, mi restas la sola respondeculo.
Jesuo