Kutime geesperantistoj devas senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto. Ni jam respondis
la du unuajn demandojn (Kio estas ESPERANTO? kaj Se Esperanto estas tiel bona, kial ĉiuj ne
jam adoptis ĝin tra la tuta mondo?) Se vi havas aliajn respondojn, ni ege ŝatus ekkoni ilin. Nun ni
respondas la trian:
3. Esperanto estas nulo!
Nulo signifas
nenion. Ankaŭ ĝi estas la plej bona eltrovaĵo de matematikistoj kaj eble de
la homaro: ĝi metis nombrojn positivajn kaj negativajn je iliaj ĝusta loko,kaj danke al ili arabaj
nombroj -kiuj enhavas nulon- estas uzataj tra la tuta mondo anstataŭ la romanaj nombroj -kiuj
ne enhavas ilin-. Antaŭ ili, kalkuli oni nur povis matematikistoj (XC+XIV=CIV), sed nun tion povas
fari taksiistoj, dommastrinoj kaj eĉ infanetoj (tio estas: popolo: 90+14=104). Se ni konsideras, ke
adopto de arabaj nombroj tra la mondo daŭris pli ol tri cent jaroj, sed hodiaŭ ni ĉiuj uzas ilin
malkomprenante kiel oni povis eĉ
malpermesi la uzado de ili, estante batalo pri ĉu uzi
arabajn ĉu romajn, ni ĝojas ekscii, ke ankoraŭ restas sufiĉe da tempo antaŭ ol
ĉiu
mondano datiĝos... :-)
Krome, nulo estas NEŬTRALA, ne pozitiva aŭ negativa, kaj same Esperanto estas NEŬTRALA:
nek slava, nek okcidenta, nek amerikindia nek afrika... Neniu avantaĝas sur kunuloj kiam oni uzas
ĝin ĉe internaciaj kunvenoj.
Je neniu alia senso estas Esperanto nulo. Sed se oni nuancigus tiel dogman malaserton, oni
povus plinuancigi nian respondon.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 32 ~ Esperanto España ~
4. Esperanto estas okcidenta eŭropa lingvo, same kiel la angla. Ĉu ĝi ne estas tiel malfacila kiel la angla por
orientano?
Se la kreinto de Esperanto naskiĝis en Pollando (Eŭropo), el tio ne sekvas ke sia laboro estas
ankaŭ eŭropa, eĉ ĉar lia gepatra lingvo estis la jida, kiu ne estas eŭropa, nek okcidenta... Tamen,
Zamenhof -kiu parolis kelkajn idiomojn kaj orientajn kaj okcidentajn- skizis sian lingvon tiel, ke la
strukturon kaj vortojn agnoskas ni ĉiuj: la aldona konjunkcio estas
kaj, same kiel en la
greka lingvo. La duban oni diras
aŭ same kiel en la araba. Sed la plej eco de Esperanto,
ĝia tuta manko da esceptoj, similigas ĝin al la ĥina, ĉar en tiu lingvo ankaŭ mankas ili.
Se, malgraŭ tio, kion mi diris, vi ankoraŭ opinias, ke Esperanto estas okcidenta, almenaŭ vi
agnosku, ke eŭropa facila lingvo estas pli bone por orientano ol unu el la plej malfacilaj kaj
mallogikaj lingvoj el Eŭropa, kaj kies internaciaj virtoj estas bazita sur mono kaj nova armilaro.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 32 ~ Esperanto España ~
5. Esperanto estas artefarita lingvo.
Kompreneble. Oni ne trovis ĝin en la fundo de minejo, rivero, aŭ en arbo. Ĝi estas artefarita,
same kiel la aliaj lingvoj. Same kiel televido, niaj nelunaj satelitoj aŭ aŭtomobiloj.
Se kiel artefarita oni volas diri lingvo, kiu oni lernis ene de gepatra hejmo, kun la gepatroj, laŭ
natura procezo kiu fontas el bezonoj realaj pri komunikado, en Hispanio ĉiu ne enlanda lingvo
(nome: ĉiu lingvo escepte de la hispana, kataluna, vaska kaj galega) estas artefaritaj. Tio signifas,
ke en Hispanio hodiaŭ oni instruas ĉe ŝtataj lernejoj kvar artefaritajn lingvojn: la anglan, la francan,
la germanan kaj la italan. Krome, tiujn ĉi lingvojn oni lernigas pere de la plej artefarita institucio: la
lernejo mem, kiu ne ekzistas en la naturo.
Nun oni rifuzas artefariton, sed tio estas ĉar oni ne scias, ke tiu vorto venas el latina
facio, kiu volas diri fari, kaj ars, kiu signifas arto, kaj vere ĝi signifas
lertecon. Kaj Esperanto ja estas lingvo farita per tiom da lerteco kaj efiko, ke oni povas
esprimi iu ajn penson tiel klare kaj taŭge kiel oni ne povas pere de aliaj lingvoj kiuj estas nur
malartefaritaj.
Aliflanke, de kiam geinfanoj eniras lernejon, oni kontraŭdiras senfine sian naturan emon al
ĝeneraliga asimilado-natura emo en ĉiu homo kiu venas el racia cerbo homa-, kaj sekvante
mallertan tradicion -praavan lingvon- kiu kontraŭbatalas komunikemo, oni perfortas geinfanon
diri anduve (mi iris) anstataŭ andé, hecho (farita) anstataŭ la pli racian hacido, kaj
hororan multon da neregulaĵoj arbitraj sen komunika aŭ lingva kaŭzoj, sed nur eble historia. Tio
okazas ĉe ĉiu lingvoj okcidentaj, escepte de Esperanto, kiu -ĉar ĝi sekvas tiun naturan emon al
ĝeneraligo- estas ne nur facila por lerni, sed kiam oni jam parolis ĝin dum kelke da jaroj, ĝi loĝas
ĉe la plej intima parto de nia menso, kaj la problemo povas esti kiel diri gepatrelingve tion, kion oni
pensas esperante!
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 32 ~ Esperanto España ~
6. Por ke lingvo funkciu bone, ĝi devas esti NATURA, tio estas, ĝi devas aperi en konkreta
lando, kun donita kulturo.
Pli ol demando, tio similas dogman aserton kiu rilatas nenie al la realo. Esperanto aperis
en konkreta lando difinita de netoleremo rasa, nacia kaj lingva (en regiono de Pollando kiu tiam
apartenis al Ruslando) kun difinita elvoko demokratia, popola kaj tolerema. Ĝi aperis el menso de
konkreta homo, same kiel ĉiu ajn vorto de iu ajn lingvo. Kaj aldone, ĝi estas neŭtrala, kia ne estas
la tiel nomitaj naturaj lingvoj. Kaj, sekve, ĝi funkcias perfekte, kiel oni povas vidi ĉe internaciaj
kongresoj kiujn oni faras ĉiu jare esperante. Ili estas la nuraj kongresoj sen tradukistoj, ĉar traduko
-se estas farita- ĉiam okazas ene de la cerbo de la aŭskultanto. Ĉiuokaze, tiu respondo klarigas
kia estas la kulturo de Esperanto. Aŭ ne?