Unue parolis samideadino Trini García Cobacho, el St. Cugat, Sro Hernández Yzal, direktoro de la Esperanto Muzeo, kaj Tomás, el San Javier. Ankaŭ krokodilis france lernanto de la lasta kurso de Esperanto en San Javier, René. Li diris, ke en 1936 mi vidis murafiŝon faritan de la Filatelique Française en Esperanto. Sur la ĵurnalo Libertaire estis parto verkita en Esperanto. Je la fino de mia vivo mi povis plenumi mian revon: lerni Esperanton. Ĉiam la espero venas.
Post René, Javier García ankaŭ krokodilis, sed hispane. Li diris, ke "mi jam lernas
Esperanton dum ses jaroj. Mi loĝas en Benidorm kaj laboras por Esperanto tie. Mi faris kurson de Espe
ranto kaj oni faris al mi intervjuon televidan. La momento de Esperanto ankoraŭ ne alvenis, sed kiam
ĝi alvenos devas esti grupo pretigita. Pli grava ol Esperanto estas la esperantismo, kiun la lingvo portas
kiel vehiklo. Mi invitasd vin ĉiujn al mia domo en Benidorm, se vi volas viziti min".
Pedro Guerrero, urbestrarano en Murcia kaj profesoro pri Didaktico de la Lingvo ĉe la
Universitato de Murcia, diris, ke li deziras al vi bonan iradon, ĉar vi iras kun la romantika flago
kontraŭ ekonomikaj interesoj kaj la angla imperio kaj la hispana. Sub lingvo estas armeo, kaj la nura
armeo kiun vi havas, estas la deziro de komuniki. Ni vivas en socio kies absurda leĝo estas
merkantilismo. Gratulon por esti tiel romantikaj, tiel sindonemaj kaj por labori por Esperanto.
Francisco Miguel Muñoz Garre, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, diris: Ni intencas, ke la funkciado de la Kongreso estos tiel bona kiel ebla. Saluton.
Estas vere surpriza la kontrasto inter niaj kamaradoj kaj la agado: la Ministerio interesas pri la
pre-universitata kurso de Santiago. En germana universitato oni studis pri la propedeŭtiko de
Esperanto. La junularo ne volas kamaradojn, sed novajn esplorojn.
Mi petas vin, ĉu estas vero, ke junularo ne interesiĝas pri kamaradoj, sed pri agado? Tio estas
la tasko: la junularo meritas apogon. Kio estas la aspiroj de la junularo nuntempe? Ĉu ni, la
veteranoj, sukcesos prave aŭskulti la junularon, tial ke ni transdonos la aferon al ili? Ili estas
oficiale petitaj prezenti al ni iliaj petoj kaj aspiroj.
Ni postulas, ke la universitatoj donu titolojn kun oficiala valoro. Tion oni jam havis de la
universitato de Valencia unufoje en Hispanio.
La esperantistoj havas multajn petojn por fari.
La kongreson mi malfermas.
Mi opinias, ke ni devas studi novan strategion por HEF. Kial, se estas tiom da junuloj kiuj
laboras, ili ne venas al kongreso? Ili laboras aparte. Laŭ nia kongreso, la ĝisnuna strategio
klopodis antaŭenigi de la lingvo ne koincidas kun deziroj de junuloj.
Pedro Guerrero tiam diris, ke estas multe da hindo-eŭropaj radikoj en Esperanto. Li rakontis anekdoton de sia amiko Damián Rabal, kiu ne interkomunikis kun sia rusa amiko ĝis kiam li skribis al li leteron en Esperanto. Damián tute komprenis ĝin kun helpo de malgranda vortaro. Poste, la ruso venis al Madrido kaj ili interkoprenis bone.
Ricardo Codorníu estis bona homo. Bona homo ne estas bonulo. Diri ke iu
estas bonulo indikas kompaton, patremon kaj rezignacion pri kion oni ne povas juĝi
kiel propra, nek kompreni tute.
Sed ankaŭ enhavas iomete la koncepton de homa malriĉeco
kiu balastas tutan vivon: la malfeliĉa viro estis tio, kio li povis esti: bonulo... Ne tiu
sence Ricardo Kodorniu estis bonulo: li ne dubis en lia trankvila kaj klara juĝo, li flankiĝis
vere, sciante ke, post kelke da tempo, la celo estos atingita.
Rikardo Kodorniu havis sian rigardon metita je la neniel miopa horizonto de sia genio. La parabolo de lia penso, tiel, celis kiel eble plej malproksime; al la alto kiu liaj pulmoj de malnova ciklopo bezonis por enspiri pene la bluon de la ĉielo; la sonon de l' silento; la malkutiman kaj profundan krion de birdo kiu supernaĝas la infiniton, senscie pri tera krusto. De tie, de blua manĝaĵo kiu fortigis la Malnovan Arbarulon, en sia ĉiama kontakto kun Naturo tiel maltrankvila kiel sia koro, Codorníu premis tion, kion oni nomas destino, kaj faris ĉirkaŭe de si plastikan materion kiu ekbrilis en sia verbo kaj li iĝis ian manaon kiu satigis multajn homon, pere de lia ekzemplo.
Liaj multaj kaj bonaj flankoj malkovras, ke tiu murciano-kartaĥenano kaj kartaĥenano- murciano estis diamanto. Estas multaj Kodorniuj en Don Ricardo kaj pluraj Ricardoj en Kodorniu, kiel lia multiflanka vidpunkto montras; kaj tiu vidkpunkto havas Dion -sendube- je sia centro, homon je sia flanko.
La Apostolo de l' arbo, sed ankaŭ de la homa speco, ĉiam konsciis, ke naturo estas forta por servi kiel ekzemplo al homo. Meze de ĝeneraligita ikonoklasto, tiel viva tiam kiel nun, la loĝanto de la domo je la Moleo (Malecón, hispane), ĉe la rivero, en sia tempo fonto de drinkebla akvo, li sciis kiel stari firma. Vivi siajn kredojn. Sed vivi ilin praktike, realigante projektojn kiu dummomente trairas sian menson kaj ne finas ĝis li vidas sian laboron iĝintan arbon, monton, birdon, vojon en Espuña2; dunon subtenitan en sia malekvilibro en Guardamar... Li faris tion pro kohero; por montri al si -kaj sekve al aliularo- ke tio, kion unu homo povas fari, aliu ankaŭ povas fari sen plia aldono de energio elirinta la racion.
Sekve, lasitaj nostalgioj el pasinteco; eĉ emerita, kun infaneco kaj juneco pendante en la ŝranko por ĉiam fermita, li ekpensas kiel vivi la reston el siaj jaroj. Li povis (kaj li havis rimedojn por tio, kaj ankaŭ moralan aŭtoritaton por decidi ripozi) apartiĝi al malnova domego familia kune kun Mercedes, la edzino Bosch Bienert. Neniu riproĉus al li ke la malnova leono dezirus ripozi, reiri al kapitala kvartalo, post tiom da laboro, kune kun sia fidela Baldomero -alportante akvujon sur azeno- tra la vojoj de Espuña (tia murcia montaro), kvazaŭ estus la horo por akvumi. En proksima horizonto, monumentoj en el Retiro, la plej estimata parko de Madrido; en Espuña, antaŭ la Arbara Domo, rigardante la altojn de Morrón; en Sankta Domingo, la placo kie li batalis por defendo ĉiam pasia pri la fikuso grandega, kiu en tiu maljunulo havis sian plej bonan defendanton... Li ankaŭ enkondukis en Hispanio Esperanton. Li estis, tial, por aliuloj, bildo de maljunulo kiu lekas en sia angulo la vundojn de l' tempo. Sed li diris, ke sia bildo ne jam aperis, ĉar li ankoraŭ ne donis el si la plej bonon: la trezoron de eksperto. Eksperto taktita de kadenca ritmo de boneco, kiu li disdonis al tiuj, kiuj trairis sian vojon. Kiu estis lia konkludo kiam li emeritiĝis el aktiveco? Ĝi significis la finon de la plej malsimplaj aferoj kiujn oni neniam klarigis tute, kaj neniam klarigos, kiuj estis uzeblaj kaj ankaŭ senpagaj. Ekzemple, eliri kun nepoj laŭ Promenejo de Moleo -konkreta teraĵo kiu navigas sur ĝardenlando- kaj haltigi siaj paŝojn antaŭ taga atako de la sunsubiĝo. La infanoj aŭdis, ke neniu muzeo -eĉ se oni vidus ilin ĉiuj mujltfoje- havis portreton tian, kian ĉiutage pentriĝis en la horizonta tolo, el kie disiris koloroj, trajtoj, profundoj, strukturaĵoj kaj spiroj sufiĉaj, iritaj el gratulinta sed neniel arbitra belo de la naturo, kiu fondamentigis la volon daŭrigi antaŭen...
Tiel, kiel pri arboj. Li diris al geknaboj -ja provizitaj pere de dolĉaĵoj elirintaj la profondon de sia tipa palto-, ke nenie estis katedralo (eĉ ne tiu de Murcia), malgraŭ siaj trezoroj ene de siaj muzeoj, kiu povis konkuri pri gajo, senĝeno, delikato, ekvilibro, koloro kaj geometrio kiu enhavas strukturo de simpla arbo.
Pensoj veraj, kvankam malmultoj vidas tion.
Li estis, en siaj lastaj jaroj, homo komprene uzegita, sed volante ankoraŭ eltiri lastan guton
de sia sango por doni identecon al ĉio, al ĉiuj; fari el infanoj, ekzemple, la plej perfektajn
kunparolantojn pure validaj... Estis drinkinta nia apostolo je la fonto de la vivo. Violo kiu
denove ludis en brilaj flankoj. Familia, kiun patriarkigis li; estante la kerna figuro de multaj
posteuloj kiuj vidis ĉe li aldonon de atingoj rezervitaj al homa esto. Profesia, unue ankrita ĉe
akirado da scioj kaj poste ĉe aplikado prototipa de pioniraj projektoj en la tiama Hispanio. La
flanko esperanta, fajre alprenita de tiuj kiuj volis antaŭe -kaj ankoraŭ klopodas- faligi la
barojn kiuj malproksimigas sciojn de popoloj, kelkfoje malpace; armitaj de pintlancoj de
parolaj naciismoj kaj gramatikoj starigitaj kiel armiloj kiujn oni ĵetas al aliulo kun la malriĉa
merito atingi ĝin. Li havis ankaŭ la flankon homaraman de tiu, kiu legis kaj konversaciis; je la
dorso de lia irado por kulturo kaj lernadoj kiujn trinkitaj fontoj donis al li. Kaj Naturo, lia eterna
platformo, mane de alia giganto de la amo al liberaj spacoj, verdaj kaj popolitaj de arboj, la
nemezurebla aŭtoro de Leaves of Grass (folioj de herbo), Walt Whitman, kiu, kiel li, okupiĝis
pri tio, kio svarmas en la vesparo de la homa sento; li demandis al si pri helpo kiun oni povis
doni al reĝo de kreado; kiel alproksimiĝi al homa koro, por kio estis tiom da vojoj kiom
esperoj da metitaj je la fino de la ŝoseo. Pri tio sciis multe lia nepo Johano, la inventisto de
aŭtogiro, ĉiun fojon kiam sia patro, la kvinfoja ministro De la Cierva y Peñafiel, penis flankigi
sian atenton al jura scienco, anstataŭ havi la vidon ĉiam pendante de la ĉielo; vidante movojn
de tiu artefaraĵo kiu iam eknomiĝis aŭtogiron.
La avo estis firma aliancito de sia nepo, kiu rifuĝis sub la larĝa ava ombro protekta tiam, kiam li bezonis ripozon por lia mensa invento. Pri Ricardo Codorniú ne vane la amiko kaj miranto Azorín diris la plej belon kaj difinon kiun biografio povas enhavi: ke li estas malnova kverko, centjara kverko kun frondo plena de birdetoj... Tio kaj la versoj kiujn li verkis je la morto de la Malnova Arbarulo atestas, sendube, estimon kaj konsideron, kiuj majstro Azorín donis ĉiam al la ekzempla figuro de la Apostolo de la Arbo.
Sed kie trovi la fontojn de lia kvazaŭmilita irado laŭ la vivo, malfarante malbonaĵojn tiel, kiel
Don Quijote de Espuña? El kiuj prauloj venas lia nefatigebla celo por bonfari sen rigardi plie?
Ĉu eble el la varma sango kaj influo kiu enhavis lia avo Miguel Andrés?
Miguel Andrés Stárico, avo patrina, estis fabela persono. Kelkaj el liaj financaj kaj politikaj agoj povus esti premintaj sian nepon, sed tiu ĉi lasta ne volis imiti lin je la altaj financoj; kaj ankaŭ oni ne memoras, ke la nepo devenas el granda aĉetanto pri Naciaj Posedaĵoj el la fama Malamortizo de Mendizábal, kies amiko estis Miguel Andrés.
La infano naskiĝis en Kartaeno antaŭ 150 jaroj, kaj li vivis ene de forta religiemo kiu venas el sia patrino, Karmen', por kiu -ankoraŭ tre malgranda- li verkas naŭtagapreĝon versan. Sed tiu naŭtagapreĝo estis verkita pro amo al patrino, sed la lastajn stancojn li verkis pro vera amo al literaturo.
Juna Ricardo havis infanecon markita de religiemo kaj studo, bazoj kiuj ne nur ne malfortiĝos, sed kiuj fortiĝos laŭ la paŝo de jaroj, ekhavante prak-tikajn formojn por helpi la aliulojn, kiel frukto de lia agnoskita sindoneco. Malvidita sindoneco, sennoma, tiel kiel mano ne scias tion, kion la alia mano faras, emo kulturita tiel nature en sia hejmo kune kun floroj kiuj kreskis en la korto de malnova monaĥejo franciskana, kie li loĝis.
Influo el alia avo sur lia vivo estis ankaŭ granda. Manuel Codorníu Ferreras, naskita en
Esparraguera (Barcelono) estas, ĉiel, kraktero de Pío Baroa (Baroja). Lia vivo estis baroa,
kaj la plumo de Baroja promenas ege laŭ incidentoj el lia vivo kiu -resume- estas senfina
ŝanĝo de scenoj: Cádiz, Meksiko, kaj ekzilo en Francio estas la tripiedo kiu entenis liajn
sopirojn al vivo. Vivemo kiu hodiaŭ faras lin prekursoro de Sociala Sekureco kaj fondinton
de gilda organizado de hispanaj kuracistoj, plue kontribuante per savo de multe da vivoj, kaj
ankaŭ kunfondis, kune kun Hernández Morejón kaj Capdevila, la armean hispanan
kuracasciencon.
Manuel Codorniú eniris historion pro savi el flava febro la soldatojn kiuj estis en Cádiz atendante la ordon por eliri al Ameriko, kiu sufokis -aŭ almenaŭ kontrolis- sendependisman fajrojn kiuj finfine ne haltis ĝis rompo de la malnova imperio po sendependajn ŝtatojn.
Post kiam li savis ilin, Codorníu iras al Meksiko, kiun li trovas solenan kaj malvarmetan tagon, kiam la nacio de aglo kaj serpento sur nopalo sendependiĝas el Hispanio, fakto kiu okazas inter ĝojo por kelkoj kaj traŭmo por alioj, unuiĝitaj ĉiuj de la certo, ke ne estas malantaŭan marŝon.
Sendube Ricardo Codorníu estis alitirita de siaj avoj, de ilia socia graveco, de ilia graveco financa, scienca kaj ĉiam homeca.
Ricardo Codorníu estas persono naskita de la murcia senso por vivo kaj edukita en preceptoj de amo al ĉiutageco kiel rezulto de kutimoj kelkfoje praecaj, ne forgesante, ke lia rigardo ĉiam estis kelkajn kilometrojn pli antaŭe ol tio, kio estis ordinara siatempe. Tio permesis al li havi sian menson pretigita por akiri tiujn sciojn kiuj faris lin novigi en la kampo de sia profesio, de montara inĝeniero, kaj ankaŭ priatenti la evolustaton de multaj fakoj de scio, pri kiuj li estis pasie allogita.
Jen ekzemplo de lia nelacigebla genio: kiam li estis 70-jaraĝa, jam farinte -laŭŝajne- sian vivon, li decidas, ke sia rudimenta angla scipovo -lingvo kiun li akiris preskaŭ osmoze per legado de fakaj magazinoj- ne sufiĉas kaj lernas la lingvon de Ŝekspiro, kio aldoniĝas al siaj scioj pri la germana kaj la franca, iloj kiujn li bezonas por scii pri kio oni parolas en prelegoj kaj kiun ideon li devas fari operativa, ĉar nia Apostolo de la Arbo estas, pri ĉi tio, teknikisto pri praktikaj sintenoj, kies celo estas aplikado de tio, kio svarmas en sia cerbo.
En la mondo de kompaktaj kaj brilaj flankoj kiujn ebliĝis kunveni ĉirkaŭ sia figuro kaj eco, Codorniú estis per si mem, ekzemplo pri murciismo. Oni komprenu, ke ankaŭ kartaenismo, ĉar ambaŭ urboj kaj siaj koncernaj ĉirkaŭaĵoj konsistigis lian pasintecon, kaj ofte li menciis ilin, neniam renoncante al loko kiu, laŭ sia kriterio, devis okupi Murcia en la konkordo de hispanaj regionoj, kaj eĉ de fremdaj regionoj kiuj volis konkurenci pri brilo de siaj legomkampoj, siaj kutimoj kaj tiu aparta sinteno pri la mondo kiu tiu ĉi lando ofertas.
Vere, li ĉiam sinsentis murciano, kaj sia diro kaj skribo elirinta liaj mano kaj lipoj atestas ege tiel. Li estis prufonde homema, en rilato kun infanoj kiuj memoras figuro pri tiuj ĉirkaŭ Sia Majstro. Li certe havis dian paciencon por malligi al siaj nepoj el ŝancelitaj paŝoj kiuj je la fino destino farigis lin laŭ tiu glata Moleo, kiu tiam -kiel nun- eniris la legomteron tiel, kiel terlango kiu enmetas sin ĉe la verda koro de siaj arboj... Denove en la Moleo, sen eblo por promeni de fino al fino, tiel, kiel li faris antaŭ kelke da monatoj, ĉar nur pere de astralaj vojaĝoj li povis viziti Espuña-n, aŭ tien, kien lia menso volis... Li decidis sindediĉi al ĉiuj siaj genepoj per fabeloj. Ili ĉiuj faris libron, La dekdu arboj, kiu estis resumo de sia mora filozofio kaj socia evento, kiu rakontas tion, kio okazas aŭ malokazas -laŭ okaze-, pro ne alveno aŭ preterpaso, ĉiam en malfacila tasko de harmonio; pro izoliĝo, tiel kiel arboforme, kiel homoforme; danĝeroj aŭ bonoj kiuj venas el labori teame kiam necesas; vivi je la marbordo, je la montsupro, en malmulte da spaco, en multe... Jen tuta vidgamo, sindona pri plurecoj al kiuj oni devas alfronti.
Estas etera Codorniu. Estas Codorniú kiu ne dorseniras antaŭ la senfinan spacon kaj malfinon de neantaŭvidita laboro kiu ne havas alian malon ol la ĉielon. Estas la Codorníu asketa: tiu, kiu -kune kun Baldomero- parkuras ĝis fatigo rea la dorson de Espuña; la deklivojn kaj klinojn bezonante la perditan verdon. Estas la Codorniú kiu okulsignas la pejzaĝon kaj ricevas la ĉiam gratulantan respondon de tia ondo kiu ne sole plibonigas la homan vivon -arboj, birdoj, montoj, sed ankaŭ ebligas ĝin en sia plej prufonda esto. Estas tiu Codorníu kiu scias, ke li estas klavo per si mem, venkinta de antaŭ tempo senzorgon, senlaboremon, seninterezon antaŭ aliula neceso... Estas tiu alia vojo kiun iradas la Malnova Arbarulon por solvo al malgajo de multaj, kio larĝigas pli kaj pli lian animon kiam lian solvon venas. Codorníu kiu vivas en la ĉielo, tia ĉielo kiun li montris al nepoj en sia vera esenco de senmorteco-, tiel, kiel publikigo de la plua tio, la signo, publikigo plej evidentigas, ke estas io post la baro de nuboj kaj steloj.
Ja estas io: estas la homo malantaŭe. Homo al kiu oni devas gvidi la paŝojn kiam ĝi ne havas ankrojn por iri aŭ memoro malfortiĝas pri tio, kio estis je la komenco, sen scio al kio kondutas tion, kion li komprenis aŭ lerni suferi multon pri lia irado laŭ la Tero. Estas tiam, kiam ekestas la figuro de nia homo, ekstarante inter la ceteruloj.
Hodiaŭ pli ol neniam, 73 jarojn post lia morto, la bildo de Codorníu kaj siaj samideanoj, kiuj zorgis pri la medio kiam ankoraŭ mankis truoj en la ozona tavolo, nek acida pluvo mortigis arbarojn, nek amasa produktado de papero malaperigis arbaron subite, tiam lia bildo estas pli difinita. Oni demandas la pasinton, oni eltiras ĝiajn faktojn, kaj oni demandas al kiu ĉielo oni sendos liajn kriojn , se li rigardus la mediajn malbonojn kiuj kunvivas kun ni ĉiutage...
Preskaŭ detruante tion, kio ankoraŭ restas -multo aŭ mal-multo, homo ĉi-taga komencas
ekvidi -malvarmete, timante scii kaj tiam devante rimedi ĝin-, ke ne eblas malpurigi plu; ke
ne eblas malvidi dum pli da tempo, ke tio, kion ni lasos ne al la nepoj, sed al la filoj aŭ eĉ al ni
mem, povas esti nur senkulturejo, unu-formigante tion, kio estis plura, sed nun havas
stigmojn komunajn al dezerto. Neniam malfruas, tamen. Nek estas tempo por apokalipso,
nek bedaŭri pri homaro senzorganta kiu lulas kaj dormas kun konscienco rajtigita pere de
Dio solvos... Kompreneble, Dio solvos!, sed ĉu ni devos helpi Dion?
Hodiaŭ registaroj komencas ei demandojn de siaj elektintoj, kaj tio, kion ili ne volis aŭdi pro insulto aŭ sento, ili nun komprenas laŭ la vojo de balotoj. Se konscienco pri la medio ne estus malferminta sian vojon pene per balotoj, ne estus naskinta la klamaoro nova favore al medio natura kiu kmencas dikigi la muĝadon de kreskanta nombro de gorĝoj...
Multe rilatas al infanoj radikaj ŝanĝoj kiuj efektiviĝis en lernejoj por ke ili elsendos civitanojn malaltklasajn sed riĉaj je sonĝoj, potence kaj, ankaŭ posedantajn konojn pri la medio kiu ĉiam mankos al siaj gepatroj, kiuj estas skulpitaj ene de la plej katastrofa malscio pri la signifo de arbo aŭ respekto pri bestoj kiuj ĉirkaŭas ilin.
Danke al ili, al tiuj frenezuloj malaltklasaj, kiel Juan Manuel Serrat nomis ilin, al tiuj kreitaĵoj kies plej bona virto estas esti novaj, la mesaĝo labore enpuŝita de Codorníu kaj amantoj de Naturo, hodiaŭaj Whitman-uloj, Thoreau-uloj... Ĉiuj, kiuj ĉirkaŭbraumis sin en arbaro, entenante vidadon, ĉirkaibrakante arbon, aŭ kiuj vidis kuri akvojn ene de rivereto, ili ĉiuj formas la armeon de novaj humanistoj. Ankoraŭ ili restas miksitaj: estas politikistoj (domaĝe!), esploristoj, instruistoj pri gimnastiko, fuĝintoj de justeco, doktoroj pri pluraj sciencoj, malteranoj, esperantistoj (ne konfuzu)), dommastrinoj, ciklistoj, ĵurnalistoj (Dio savu nin!), rivergvidistoj kaj multaj aliuloj interesitaj defendi la kaŭzon aŭ servi sin per ĝi.
Kaj mi finas, dirante, ke tempo malkunigos la grejnon disde la pajlo: jaroj metos ĉiun en sian lokon, kiel ĉiam okazis, kvankam la rekompenco estos en la pretervivo, kaj tiu ĉi grandega fluo, ekumena kaj transcenda kiu serioze celas savi nin -kaj savi nin estas savi arbarojn, monton, naturan rezervon kaj aeron kiu ni spiras, sed ne la malpuraĵon kiun ni enspiras- antaŭeniros tiel nature kiel la murcia Moleo, kelkajn paŝojn preter la domego de Codorníu, la Malnova Arbarulo por iuj, la Apostolo de la Arbo por ĉiuj, li lasos sian fortan kaj pezan manon sur via ŝultro, feliĉa ĉar vi kaptis sian mesaĝon. Rekompence li instruos vin, ree, la egan sunmalleviĝon kiu imperias sur la legomtero origante oranĝojn kaj briligante citronojn. Ekzakte la impresoj kiujn kunanto de Codorníu prenos en sian bruston. Ĉar la pasinto estas bieno de ostempo, kaj tiusence Ricardo Codorníu, pli ol siajn instruojn pasintajn, lernigas al ni, ke la mondo, negravante siajn inertojn, eblas ŝanĝi.
Post la prelego, ni ĝuis poeman deklamadon de Inma Martín en la hispana, kaj ankaŭ en Esperanto.
La poemaro aŭskultita estis jene:
Post la deklamado, kelkaj samideanoj ankaŭ deklamis siajn poemojn, kaj ni finigis la akton kantante La Espero. Tamen, estis ankoraŭa poemo deklamata de Inma, La rama, de Octavio Paz.
Fernando Onsalo estas nova esperantisto kaj profesoro pri teknologio ĉe lernejo de
Murcia. Li preparis prelegon rilate al la problemaro de Esperanto kiel ponta lingvo
en la moderna hodiaŭa mondo, kiu li diris je la 11-a horo. Mia persona juĝo pri ĝi
estas, ke la prelego iomete naivas pri Esperanto, pri la moderna mondo kaj pri la
nuna teknologio. Por ke vi kunsentu aŭ malkunsentu pri mia tute subjektiva opinio,
mi aldonas esperantan tradukon de la prelego:
a) Enkonduko. La celo de mia parolo estas esprimi mian opinion pri kion mi scias rilate la
provoj disvastigi Eperanton en Hispanio kaj en la cetero de la mondo, kaj la maniero por atingi tiun
disvastigon alivoje.
b) Esperanto, lingvoj kaj mi.- Komunikado inter loĝantoj de diversaj partoj de la mondo,
pere de iliaj malsimilaj lingvoj, estas sociologika transcenda fenomeno ĉe la etoso de interlandaj
rilatoj. Kiam mi abiturientis, mi studis la latinan, la francan, kaj laŭvole, la anglan. Tiam tiu ĉi
komencis invadi la grundon kiun la franca estis okupanta kiel utilan lingvon. Tiutempe mi eme
scivolis koni tion, kio okazis alilande, kion homoj faris, kaj kion ili pensis. Bezonis ligvojn, sed kiom da
ili?, kiuj?
Antaŭ sep jaroj mi atentas pri la fenomeno Esperanto. Mi konstatas, ke tiu ĉi lingvo estas nekonata de
la plej granda parto de la hispanoj, kaj mi kuraĝus diri, ke ankaŭ de plej parto el la homoj de la tuta
mondo, kvankam pli aŭ malpli intense ni ĉiuj bezonas interkomuniki kaj interŝanĝi informadon pri
temoj rilataj al scienco, teknologio, ekonomio, turismo, politiko, juro, senokupeco, ktp.
Nun en okcidento, de duonjarcento natura lingvo ege ĉefrolas la uzon kiel lingvon interŝanĝan,
pontan, aŭ kiel vi volas nomi ĝin: la angla. La potenco kaj influo de tiu ĉi lingvo estas sekvo de la
disvolvo ekonomia, scienca, milita kaj teknologia de du landoj: Britio kaj Usono.
Antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, la plej disvolvitaj regionoj de Norda Hispanio ricevis la influon de
Francio. Tial lernantoj tiamaj penis lerni la francan ĉe niaj lernejoj. Nun lernado de la franca en
Hispanio komencas esti ion danĝere anekdota. Instruistoj pri la franca havas nur tre malmultajn
lernantojn en siaj klasoj, eĉ nur unu... Ĝi estas pli facila, sed malpli utila..., la lernantoj diras.
c) La bezonata revo, internacia lingvo.- Profesoro Ivo Lapenna instruis Internacian Publikan Juron kaj
Historion de Diplomatio ĉe la Universitato de Zagreb. Li prelegis pri Komparita Juro (Soveta kaj
Orienteŭropa) en la Londona Lernejo pri Politikaj kaj Ekonomiaj Sciencoj. Eseon li verkis estas La
lingva problemo en internaciaj rilatoj. Traktas ĝi pri la problemaro kiu aperas kiam du diverslingvaj
popoloj sentas bezonon establi interrilatojn. En ĉi tiu verko abundas konitaĵojn historiajn rilate al
problemoj komunikaj, kaj oni povas eltiri konkludojn el la faktoj kiujn Dr-o Lapenna montras. Ni
ekvidu ilin:
De komence, la popoloj interkompreniĝis pere de gestoj, same kiel kutime hodiaŭ, je la fino de la XX-
a jarcento, du diverslingvaj honoj renkontas. Oni ne progresas multe ĉi tiel.
Laŭ la historio multajn lingvojn oni uzis kiel interilo, kompreneble ili ĉiuj estis etnaj. Tiuj lingvoj
korespondas al diversaj periodoj de mastreco kaj koloniado fare de popoloj kiuj uzis ilin kiel
proprajn. La ina kulturo disvastiĝis pere de skribado konita de la 15-a jarcento antaŭ Kristo. Poste
venis la greka lingvo. Sekvis la latina dum multaj centjaroj. La araba kovris la multaj jaroj kiam ĝin
parolis kultura kaj milita potenco. Las turka lasis spuron ĉe la Balkanoj. Nune, en Eŭropo kaj Ameriko
notendas lingvoj hispana, angla, franca, germana, itala rusa, kaj kelkaj pli.
Loĝantoj kaj politikistoj de kelkaj landoj ankoraŭ penas por ke oni traduku alies lingvojn el la ilia. Ili
demandas sin: kial nia lingvo devas gravi malpli ol alies?
Se oni analizas la nunan Eŭropan Unuiĝon formiĝantan, supozante nur dekkvin landojn kaj dekdu
lingvojn, oni povus formi pli ol cent eblajn kombinaĵojn. Ĉe konferencoj, debatoj, resolucioj, kaj tiel
plu, devus esti svedoj kiuj mastras la portugalan, kaj portugaloj kiuj mastras la svedan, sed ankaŭ
grekoj kiu mastras la nederlandan. La problemon oni divenas nefinebla. Se oni decidus starigi pontan
lingvon, la anglan ekzemple, tio ne feliĉigus la francojn, kiuj kunfondis la Unuiĝon. Ni estas same kiel
je la komenco de historio, kvankam kun la malavantaĝo, ke almenaŭ la civitanoj el la plej riĉaj landoj
el la Tero, ĉar ili havas pli ŝancojn por interrilati, ni povas altrudi al la cetera mondo la du aŭ tri
lingvojn kiuj gravas al ni. Kvankam ĝi estus nur pro merkata intereso, necesas direkti la rigardon al la
miloj da milionoj da loĝantoj de Ĥinio, Bharato, kaj tiel plu, al la graveco de ekonomio rusa, tiel
malbone ekspluatata, kun malsimila alfabeto, al la konkuranta teknologio kaj forpenetremaj merkatoj
de landoj orientaj kiel Japanio, Koreio, Tajvano, Malajsio, kaj aliaj, ankaŭ uzante malsimplajn
skribajn sistemojn...
Jam en 1917 E. Staw diris: Estas kompreneble, ke homo kiu parolas kaj skribas sian lingvon povas
diri ĉion ajn, dum se uzante alies lingvo, ĝi povas diri nur tion, kio siaj konoj ĝin kapabligas..
Ivo Lapenna mem, analizante la psikologian aspekton kiun enhavas la uzo de stranga lingvo, diras: ne
estas iu kiu ne sentas sin iomete ligita kiam li parolas aŭ skribas strangan lingvon. Ju pli klera li estas,
des pli li havas tiun senson de lingva malpliiĝo..., je inernaciaj kongresoj kutime okazas, ke iu ajn
delegito ŝatus diri ion, sed ĉar li ne regas la oficialan lingvon, li preferas silenti.
Inter tiuj, kiuj pensis pri la utileco de ekzisto de internacia lingvo ni citos la jenajn:
d) La unua jarcento de Esperanto. Je 1859 naskiĝis la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko
Zamenhoff (1859-1917) en Bialystok, urbo subpremita de la cara reĝimo kaj sekvo de konfliktoj
kaŭzitaj de diversaj gentoj, lingvoj kaj religioj kiuj kunekzistis tie. Esperanto komencas disvastiĝi ekde
1907, venkante obstaklojn al sia disvastiĝado kaj disvolviĝo kaŭzitaj, inter aliaj, pro la eksplodo de la
Du Mondaj Militoj.
De tiam, esperantistoj de la tuta mondo informas nin pri atingoj rilate al la disvolviĝo, disvastiĝo kaj
akcepto de ĉi tiu artefarita idiomo. El la konitaĵoj eligitaj el la verkoj de Ivo Lapenna, datumitaj je
1972, mi konigos al vi la sekvontajn:
Instruado: je 1964 ekzistis pli ol du mil lernolibrojn de Esperanto en pli ol kvin dek lingvoj.
Je la lernajaro 1968/9 oni instruis ĝin ĉe 543 lernejoj el 31 landoj. Estas katedroj de Esperanto en
dudeko da universitatoj, kaj lernejoj en landoj kiel Anglio, Germanio, Usono, Koreio, Italio, kaj tiel
plu. En la Universitato de La Laguna -Hispanio- ekzistis katedro de Esperanto.
Literaturo: en Londono la Brita Asocio de Esperanto havas libraro de pli ol 33000 titoloj,
libroj verkitaj en Esperanto kaj tradukitaj en Esperanton.
Scienco kaj tekniko: estas deklaracio de kvardek membroj de la Akademio Franca de
Sciencoj de 1924 kiu ĝuste taksis la valoron de Esperanto. Ankaŭ estas manifesto de 85 japanaj
scientuloj en 1950, kaj resolucio de scientistoj inaj en 1951. Estas tradukoj en Esperanton de verkoj
de Konfucio, Leibnitzo, Kant, Descartes, Lasalle, Marks, Engels, Lenin, kaj tiel plu.
Vortaroj kaj terminaroj: ĝis 1972 oni konis pli ol 160 vortarojn pri 50 fakoj kiel filozofio,
scienco, tekniko, gildoj kaj profesioj. La enciklopedio Espasa, de Hispanio, enhavas kelkajn tradukojn
de la terminoj kiujn ĝi difinas, inter ili estas la esperanta. Eble ne ĉiu hispano scias tion. Oni devas diri
ĝin.
Ĵurnaloj kaj magazinoj: estas multaj en preskaŭ ĉiuj landoj el la mondo. La revuo
Esperanto havas abonantojn el 89 landoj.
Esperantaj organizaĵoj: la plej grava estas la Universala Esperanta Asocio.
Delegita reto: en 1971 estis pli ol 3500 en la mondo, distribuitaj en 66 landoj. Estas delegitoj
fakaj, ĉiu el ili estas specialisto pri fako kiel edukado, medicino, ekonomio, ktp. La delegito estas homo
kiu parolas Esperanton kaj apartenas al la Universala Esperanto Asocio kiu promesas plenumi senpage
kelkajn servojn, laŭ la regularo de la asocio. Apartan signifon mi klarigos poste pri la senpageco de la
servoj.
Kongreso Universala de Esperanto. En 1993 ĝi estis en Hispanio. Ankaŭ, estas fakaj
internaciaj kongresoj, kiel sciencaj, kuracistaj, juraj, blindulaj, kaj tiel plu.
Komerco kaj industrio: en la sesdekaj jaroj ekzistis firmaoj aviadilaj kiuj uzis Esperanton por
siaj internaciaj komercaj rilatoj. Kelkaj gravaj firmaoj kaj organizaĵoj, inter ili bankoj, fervojoj,
elektronikaj, aŭtomobilaj, internaciaj foiroj, ktp, uzas Esperanton. Nun mi volas demandi: Ĉu ekzistas
en 1996, en la mondo, firmaoj kiuj rilatas inter si pere de Esperanto? Bonvolu respondi min poste.
Turismaj libretoj kaj gvidiloj: estas pli ol 700 urboj kaj landoj kiuj eldonas pli ol mil kvincent
en la mondo: Danio, Islando, Japanio, Hispanio, Francio, Germanio, Parizo, Londono, Romo, ktp,
estas menciindaj ekzemploj.
Telekomunikado: je 1922 komenciĝis elsendoj radiaj en Esperanto en landoj kaj urboj kiel
Usono, Londono, Moskvo, Ĝenevo, Helsinko, ktp. En 1972 havis programojn en Esperanto urboj kiel
Varsovio, Romo, Pekino, Berno, Vieno, kaj tiel plu.
Poŝtaj stampiloj: oni elsendis oficialajn stampilojn kun tekstoj en Esperanto. En 1925 la
Internacia Telegrafa Unio sekvis la rekomendon de la Ligo de Nacioj, agnoskante Esperanton kiel
"klaran lingvon" por telegrafaj komunikadoj.
e) Internaciaj organizoj agnoskis la gravecon de Esperanto. La Ligo de Nacioj faris tion je
1922.
En 1950 oni solene donis al la Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj peton favoran al la Internacia
Lingvo subskribita de preskaŭ kvin cent organizaĵoj kun pli ol dek kvin milionoj da anoj kaj unu
miliono da homoj el sepdek ses landoj. Inter la signantoj individuaj estis prezidanto de respubliko,
registarestroj, anoj de parlamentoj, filologoj, lingvaj instruistoj, ĵurnalistoj, kuracistoj, juristoj,
inĝenieroj, farmaciistoj, konstruistoj, komercistoj, militistoj, kaj tiel plu.
f) Kaj en 1996..., kio? Ĝis tiam, ĝis 1972, ni havas resumitan vidon pri la vojo de Esperanto
laŭ sia historio. La vido estas bazita sur konitaĵoj kiuj akceptas ĉiun analizon. Malpli ol jarcento, se ni
haltas je 1972, sed pli ol jarcento se oni agnoskas, ke tiujn ciferojn oni diskonigas je la dua duono de
1996.
Kiom Esperanto antaŭeniris dum tiu longa jarcento! Kia grava malkovro! Kiom da homoj
interesiĝintaj en la afero! Sed aliflanke, ne estas kredeble, ke malgraŭ ĉiuj faritaj penoj dum tiom da
jaroj por disvastigi tiel gravan aferon en tiom da landoj en la mondo, oni neniam vidis eĉ manlibron
por elektra borilo, nek por doma video, ekzemple, verkita en Esperanto, dum en Hispanio tiujn ĉi
librojn verkitajn en Tajvano, Japanio, Koreio, ktp, oni povas legi en ok aŭ eble en dek lingvoj, inter
kiuj neniam estas Esperanto.
Ti ĉi estas realo kiu neas ĉiun optimismon kiu povus veni el tio, kion mi antaŭe diris pri la progreso de
Esperanto dum iom pli ol jarcento da ekzisto.
g) Ĉu oni ofertis la produkton taŭge? Oni vidas ĉion rilate al Esperanto kiel demandan kaj kritikan
turon, sed ne foran. Mi rigardadas ĉiun informfonton pri tiu movado, kaj ĉian iniciatojn or disvastigo
kaj uzo de la lingvo Esperanto. Tamen, multajn eventojn mi ne rimarkis. Ŝajnas, ke la sanktuloj -se
estas tiuj- de la esperanta movado proklamus solene bezonas disvastigi la fenomenon esperantan laŭ
la tersurfaco, kaj tuj ili aldonus jes, sed nur iomete. La disvastigaj kanaloj uzitaj en la unua
epoko eble taŭgis. Kompreneble tiuj uzataj nun ne jam taŭgas, se la celoj estas tiuj, kiuj mi opinias.
h) Lingvo angla. Laŭ mia kono, ne ekzistas, kaj neniam ekzistis, iu angla movado kiu batalis por la
disvastigo de la angla lingvo. Ne necesas.
Se ni volas disvastigon de Esperanto simile al tiu de la angla, ni ekimitu!
i) Kiel? Post mi demandis kelkajn instruistojn pri hispanaj lingvo kaj literaturo, kaj la angla lingvo, pri
la opinio kiun ili havas pri Esperanto, mi konkludis, ke ilia scio ĉitema estas praktike nula.
Aliflanke, ni pensu pri sloganoj ĉe hispana televido: con air bag seria..., made for you, ktp.
Eble la reklamiloj esperantaj ĝenu malpli...
j) Eksteraj signoj de Esperanto. Kiu alproksimiĝas al Esperanto, ĝin perceptas tra signaro
kiuj povas ŝoki lin.
Multe da skriba materialo pri Esperanto (libroj, revuoj, bultenoj, lernolibroj, vortaroj...) venas ĉefe de
UEA. Ĝia aspekto, kvalita papero kaj tipografia, grafikaĵoj (malmutaj) aparta odoro, ktp, memorigas al
ni la librojn kiujn oni uzis en publikaj lernejoj hispanaj je la jaroj kvardekaj kaj kvindekaj. Multe da
propagandiloj de esperantaj asocioj donas bildojn kiu memorigas aspekte broŝurojn kaj oktetojn kaj
alvokojn al movado kaj kontraŭbatalo, kiel tiuj kiujn revoluciaj kaŝitaj movadoj organizis kiam Eŭropo
pretigis la militon. Ankaŭ estas homoj kiuj perceptas ian etoson de francmasona kunvenejo ĉe ĉi tiuj
modoj kaj stiloj de disvastigo.
La Esperantismo havas signon, flagon. Ankaŭ kristianismo, naziismo kaj komunismo havas ilin.
La Esperantismo havas himnon, kun vortoj en Esperanto kaj muzikon. Nacioj, organizoj
politikaj kaj religiaj ankaŭ havas ĝin.
Esperantistoj proklamas Esperanton kiel universalan lingvon de paco, solidareco, unueco,
amikeco, neŭtraleco, amo, egaleco, ekologiismo, homa helpo, rilatoj inter popoloj mondaj, kaj tiel plu.
Universalismaj religioj estas ankaŭ por paco, solidareco, unueco, amikeco, neŭtraleco, amo, egaleco,
ekologismo, homa helpo, rilatoj inter popoloj mondaj, kaj tiel plu...
Esperantistoj kutime fieras dirante, ke siajn lingvon oni uzas eĉ por skribi poezion. Ankaŭ
Esperanton oni rigardas kiel idiomon kun granda beleco.
Nu, tiuj ĉiuj eksteraj signoj, por kio taŭgas?, kiel utilas?, eble televidaj sloganoj en
Hispanio jam komencis inkludi frazojn kiel kun pneŭmatika saketo de serio...?, ...farita de..?
k) Kritikaj aspektoj pri disvastigo de Esperanto. Kelkaj rimedoj uzataj por ke
Esperanto disvastiĝos kaj universaliĝos ne estis efikaj. Tre ofte oni sentas, ke Esperanto estas
idiomo kies unika kaj ĉefa celo estas skribi kaj paroli pri si mem. Oni povus diri, ke Espe
ranto rigardas sian umbilikon.
Mi neniam aŭdis ĵurnalistojn, verkistojn, politikistojn aŭ lingvistojn hispanajn tra amaskomunililoj
diri eĉ unu vorton, fari eĉ unu komenton, aludon al la lingvo Esperanto. Ankaŭ ne al profesiuloj de
firmaoj kiuj sindediĉas al tradukado de tekstoj. Ankaŭ mi ne konas, se ekzistas komercajn filmojn kaj
videajn produktaĵojn en originalaj versioj, subtitolitaj en Esperanto.
La gradaltigo de Esperanto estas iomete malkutima rilate al argumentoj uzataj por altiri homojn al
ĝia lernado. Tion oni konstatas ĉe multaj eldonaĵoj propagandaj. Sviza revuo nomita Educateur
prezentis en 1979 artikolon pri pedagogio de Esperanto, kie ĝi diris:
La pedagogio de Esperanto, finfine, estas vera mora edukado. Kontaktojn
establigitajn pere de komuna lingvo kreskiga inteligento kaj koro; ili malfermas al la servo
de la homaro. Ĉie, kie Esperanton oni enkondukis, ni vidas naskiĝan atmosferon de ĝojo
kaj boneco...
Oni ne komprenas kiel uzo de lingvo, kia ajn ĝi estas, povas porti popolojn al tiu estato de graco,
paco kaj feliĉo senfinaj. Mi ankaŭ ne komprenas por kio taŭgas tia argumento.
En la hodiaŭaj tempoj, ne gravas multe ankaŭ la fakto, kvankam vera, ke tiu ĉi lingvo estas tre simpla
kaj rapide lernebla, aŭ ke oni povas lerni ĝin senpage. Oni kontraŭdiras: sed mi neniam vidis eĉ unu
solan lineon skribitan en tiu ĉi idiomo.
Ankaŭ ne utilas kontraŭmeti kaj konkurencigi la lingvon anglan kaj Esperanton. Homoj povus esti
feliĉaj, se nur oni konas kaj uzas tiujn du lingvojn kiel interŝanĝaj lingvoj. Ni scias, ke ekzistas
vortarojn angla-Esperanto-angla, kaj ankaŭ tekstoj skribitaj en la angla por ke la angleparolantoj
povu lerni Esperanton.
Tial, ĉar ĉiu kiun mi diris, oni havas la senson ke Esperanto estas lingvo ke, malgraŭ ĝia longa
jarcento da ekzisto, ankoraŭ ne eliris el siaj apartaj katakomboj, kaj tio estas sekvo -laŭ mia opinio-
de eraraj klopodoj de gradaltigo, disvastigo, ktp, pli taŭgaj por religio aŭ sekto ol por kio ĝi fakte
estas: artefarita lingvo, tre facile instruebla, lernebla kaj uzebla, kaj kun kiu oni povas paroli kaj skribi
pri tio dia kaj homa, pasinta, estanta kaj ostempa, same kiel oni faras pri la ceteraj lingvoj de la
popoloj de la Tero.
l) La mondo de la angla lingvo. La mondo en kiu la angla lingvo regas, ĉio malsamas.
Homoj interesiĝintaj pri la angla, kaj ankaŭ tiuj por kiuj gravas ke la angla estu disvastigata, agas
tute alie. Ili ne estas tiel altruismaj aŭ sindonemaj, aŭ narcisismaj, aŭ malsimplaj...
La materialoj kaj rimedoj instruaj kiujn oni uzas por lernigi la anglan renoviĝadas, moderniĝas
ĉiutage kaj uzas ilojn aŭdovideblajn, informadikajn kaj telekomunikajn. Oni ankaŭ promocias
ĉeestadojn en la landoj kie la lingvo estas origina, studentajn interŝanĝojn, teknikojn por frue aŭda
stimuligado, aŭ stimuldo de subkonscio dum dormo, kaj tiel plu.
Tamen, lernadon pri la angla neniu promocias per argumentoj rilate al lernfacileco, nek kiel
ekonomia ĝi estas, nek per la mallonga tempo kiun oni bezonas por lerni ĝin. La anglan oni promocias
nur pere de ĝia bezono. Tio estas ĉio.
La angla lingvo ne havas himnon. Ankaŭ ne havas standardon ĝi.
La rimedoj por lerni la anglan estas malsimplaj, brilaj, luksaj, aktualigitaj, riĉaj kaj multekostaj.
Malgraŭ tio, oni vendas ĝin ĉie kaj ĉiam, kaj estas uzata. Lernejoj pri angla ekzistas, subtenas sin,
longdaŭras, kreskas kaj multobliĝas ĉar ili gajnas monon.
Mi neniam aŭdis, ke la angla estas la lingvo de la paco, solidareco, kaj tiel plu, kvankam ĝi estas tio,
same kiel la aliaj.
Homoj kiuj studas la anglan nune, ne volas -eĉ fore- verki poemon pere de ĝi, nek traduki ĝin el
aliaj lingvoj en l anglan.
Mi ne scias pri homoj kiuj por promocii la anglan uzas argumente tiujn belecon kaj harmonion kiujn
oni sentas kiam ili aŭskultas ĝin.
Mi ankaŭ ne scias pri la stato de organizaĵoj naciaj aŭ internaciaj kies celo estas, ĉefe, priparoli la
multajn virtojn kaj bonegojn de la angla lingvo, kaj eĉ malplie je maniero seninteresa, altruisma kaj
senpaga.
Tromultokaze mi bezonis ekuzi miajn malgrandajn konojn pri la angla por ekscii la enhavon de
informoj kiujn mi ricevas pri elektroniko, informadiko kaj aliaj fakoj de mia intereso. Okazis al mi la
samo, kiam mi volis lerni uzi ilojn kiuj utilas por komuna uzado, kiel aŭtomata telefona respondilo,
video-kamero, senfadenaj aŭskultiloj, CD kompakto-diskedaj reproduktiloj, kaj tiel plu.
Persone, mi ĉiam preferos traduki el Esperanto ol el la angla, sed mi ne havas la okazon...
La operativaj sistemoj kreitaj de la multinaciaj firmaoj informadikaj enhavas alfabeton multe pli
simila al la angla ol la esperanta alfabeto, kaj tamen tiun ĉi ne ankoraŭ oni reformis.
Plej parto de la profesiuloj hispanaj kiuj rilatas al komunikmedioj klopodas lerni la anglan, precipe
kiam ilia laboro igas ilin fari raportojn kaj intervjuojn en landoj kies lingvo ankaŭ ne estas la
angla.
En Hispanio oni uzas la anglan tro ofte ofende kaj trouze, eĉ por iuj kiuj vivtenas sin instruante ĝin.
Ni rememoru la sloganon "con air bag de serie..." ĉe televido. Tamen, ĝi persistas.
Al ĉiuj interesiĝantoj pri tio, ke Esperanto okupu similan lokon en la mondo kiun okupas la angla, mi
kuraĝas konsili: instruu, lernu kaj uzu Esperanton, aspirante al la samaj celoj al kiuj aspiras tiuj
kiuj hodiaŭ instruas, lernas, kaj uzas la anglan.
Eble la situacio de la esperanta movado monda estas tiu, kiu taŭgas al membroj kiuj vere bezonas
malpli la uzon de Espernato -kaj ĝenerale iun ajn idiomon ne sian- ol tiuj, kiuj jam uzas aliajn
lingvojn, kiel la angla, prekaŭ ĉiutage, kaj tiu uzo gravas por sia estanto kaj estonto.
Tial mi opinias, ke ni devas zorgi intense kaj racie por ke Esperanto subiru al la areno en kiu
mezgradaj lingvoj batalas por superrego kiel lingvoj. Tio estas la mondo de ekonomio, komerco,
teknologio, sciencio kaj senokupeco. Temas pri lingvo sole por lerni kaj uzi oni uzas tiel, kiel mi
postulas. Por tio, necesas -mi kredas, ke nepras- ŝanĝi la filozofion kaj manieron por fari tion
tuŝante disvastigon de tiu artefarita idiomo.
Alia propono estas ekstaro ĉe ĉiu landoj samtempe de CD-roma diskedo, metante ĝian enhavon
ankaŭ en Internet. Tiu ĉi diskedo enhavus tion, kio estas necesa por ke parolantoj de la 200 plej
disvastigintaj lingvoj (kio enhavos 90% de la enloĝantoj de la planedo) povus eklerni Esperanton. Cd-
rom povas enhavi ĉirklaŭ 600 megabajtojn de informo. Tio povas esti 500 paĝa vortaro de Esperanto,
La novaĵon por lernado kaj uzo interaktiva de la idiomo en ĉiu lando estus komisiita al firmaoj fakaj
pri informadiko. La laboro alportita de ĉiu lando estus donita ene de diskedo al la firmao por traduki
al CD-rom. En ĉiu lando ekstarus firmao kun aportoj de 1000 membroj, po 5000 pesetoj. La laboro en
ĉiu lando estus farita de la 20 plej regantoj de la lingvo, kiu enspeziĝus 200.000 pesetoj por sia laboro.
El tiu dudeko, la laboron disdonus la plej klera en la lingvo al la aliaj 19. La CD-rom diskedojn oni
povus vendi po 5000 pesetoj. Post la vendado, oni donus la gajnojn al la firmaanoj kiuj investis la
monon.
Tiuj diskedoj estus ege fruktodonaj, ĉar oni povus fari tiom da filajn disekdojn (tio estas: kopiojn) kiel
oni volas sur papero kaj magnetika diskedo. Tiujn filojn ankaŭ oni disvendadus. Vendpunktoj por la
materialo povus esti ĉe ĉiu lando aŭ mondregiono la tradukaj firmaoj jam cititaj.
Tiuj agoj por disvastigi kaj uzigi Esperanton donus je malmulte da tempo brilegajn rezultojn. Ili estus
iniciataĵojde asocio kiu, ne volonte, obtenus ekonomikajn profitojn, sed se la afero ne progresos, estus
kiel loteria bileto nepremiita, kaj kiel aventuro estas baldaŭ forgesita.
Kion neniam oni forgesus estas la artefaritan lingvon Esperanton, kiun oni daŭrigos uzante ĉe la
ĉiamaj etosoj, same limigitaj, por tio, kion oni uzas ĝin nun; tio estas: por paroli pri Esperanto, pri
frateco, pri ekologio, paco, kaj tiel plu; temoj pri kiuj ni ĉiuj ja scias ĉar estas multe da homoj kiuj
memorigas nin ĉiutage kaj ankaŭ en nia gepatra lingvo.
Dankon.
Estis pliaj reagoj al la parolado de Fernando Onsalo, sed mi opinias, ke mi jam diris la esenco de ili.
Se ne, la legantoj povas aldoni siajn vidpunktojn en la venonta numero de Kajeroj el la
Sudo.
Antaŭ lia komenco, oni demandis, ĉu la prelego devos esti dirita hispane aŭ esperante. Oni balotis,
kaj nur du samideanoj volis, ke ĝi hispaniĝu. Sekve, la Prezidanto prelegis en Esperanto pri la paŝoj al
Universitata nivelo, klarigante, ke ne ĉiu taŭgas por instrui ĉe universitato.
Resume, li diris, ke:
Ano de HALE diris, ke sia adreso estas difektita, kaj li ne ricevis la magazinon. Eble tiu problemo
estas pli komuna ol dezirite, tial bonvolu, se vi kiu legas tion ankoraŭ ne havas vian ekzempleron de
Kajeroj el la Sudo, bonvolu skribi al ni dirante vian novan adreson. Estas multaj
magazinoj kiujn la poŝto redonas al ni, kaj ni ne havas la novan adreson. Kion ni faras nun estas gardi
la ekzemplerojn ĝis ni havos la korektajn adresojn.
La ĉeestantoj rezoluciis demandi monon al anoj de HALE por aĉeti skaneron kaj printiklon por
plibone eldoni la magazinojn Kajeroj el la Sudo kaj >El Correo del
Esperanto. Tamen, ni ne akordis manieron por fari tion, do se vi povas kaj opinias, ke vi
devas helpi, vi jam scias nian adreson. :-)
Samideano Ludoviko Ojer proponas, ke El Correo del Esperanto havu sian titolon
ankaŭ en Esperanto. Kompreneble, tio ne rilatas al HALE, tial ni tradonas la ideon al redaktoro de la
revuon.
Alia samideano demandis, kial HALE ne aliĝas al HEF. Oni diris, ke tio jam estos klarigita la
antaŭan jaron, kaj ke estis laŭstatuta afero. Sed ĉiel, oni povas aliĝi al SAT kaj samtempe al UEA.
La ĉeestantoj je la kunsido de HALE estis José María Bernabéu, Joaquín Hernández, Giordano
Moya, José Luis Pérez Óvilo, José Antonio Cabezos kaj la subskribinto, Jesuo de las Heras.
Sed antaŭ tio, okazis politika afero rilate al El Correo del Esperanto,
kiu, kiel vi eble scias, publikiĝas kun la morala subteno de HEF, kies nomo estas en la unua paĝo de la
magazino. Estis akra sed civiliza diskutado, ĉar estis politika artikolo sur la unua paĝo de la numero de
julio, kaj oni diris, ke oni ne povus publikigi tion tiel, ĉar Esperanton oni ne povus rilati al politiko.
Post longa debatado en kiu ni aŭdis stultaĵojn kaj saĝaĵojn, ne gravante kiu diris kion, ni konkludis
jene:
Finfine, ni povis komenci nian gramatikan babiladon, kaj mi devas konfesi, ke mi aŭdis verajn
majstron paroli pri gramatiko tie! Kaj kiam oni ĉeestas je majstrejo, oni nur povas fari tion: prenu
krajonon kaj notu.
La Moŝta Prezidanto de HEF, S-o Antonio Alonso Núñez, salutis kaj enkondukis la diversajn punktojn
de la tagordo:
Casanova: mi proponas eldoni Universalan antologion, kiu inkluzivas unu frazon
en 3500 lingvoj. Ankaŭ elstarajn verkojn de ĉiuj lingvoj en Esperanton. Nun estas dek personoj
implikitaj en la projekto.
Prezidanto Alonso deziris koran sukceson al la mirinda verko de Samideano Casanova.
Luis Serrano Pérez: parolis nome de KAE, kaj demandis al la respondeculo pri la mono ĵus
akirita de la Fondaĵo Esperanto, ĉar estas multe da mono. Pri tio parolis sinjoro Cabezos:
Juan Antonio Cabezos Martínez: la Fondaĵo enhavis 3.500.000 nun. Tiu mono ne povas
elspezi laŭleĝe. Ni nur povas elspezi la interesojn de tiu mono. Sed nur la 70%, kaj la alia 30% devas
rekapitaliziĝi aŭ pagi kostojn administrajn.
Denove parolis samideano Luis Serrano Pérez kaj petis, ke oni eldonos adresaron de la
Hispana Esperanto Federacio. La prezidanto diris, ke ni estas malmultaj. Se gravulo atingus la
adresaron, li vidus, ke la nombro estas malgranda. Tiam Jesuo de las Heras demandis ĉu oni rajtas
havi la adresaron, se oni tion petas de la estraro, kaj oni diris al li, ke laŭ la intenco. Li
respondis, ke por sendi florojn al la samideanaro!, sed kompreneble vi, legante, scias nun kial mi
demandis tion.
[Sennaciece parolante, kiel taŭgas en magazino kiel Kajeroj el la
Sudo , la krizo neniam devus ekzisti, ĉar se ni estas kontraŭ
nacioj favore al Mondio, la tuta afero ŝajnas al ni nur
infaneta.]
Ĉar la afero estis tiel rapide finita, oni proponis daŭrigi la ne ankoraŭ finitan lastan parton de la
Kunsido de HEF, ĉar la salono kiun pruntedonis oni al ni hieraŭ devis fermiĝi pli frue ol ni kredis.
Ankoraŭa temo estis, ke la Kataluna Asocio de Esperanto proponis la ekeston de Kultura Asocio
Esperantista. La HEFaro devas esti konsultata.
La ne jam finitan temon pri krokodili rajte ĉe nia nacian kongreson denove starigis samideano
Serrano Pérez. Estis proponoj pri spegula kongreso hispane por nekompetentaj esperantistoj kaj
kunantoj neesperantistaj, sed finfine oni decidis referendumi ankaŭ pri tio, ĉar vidende ĝi estas pli
grava afero, ke rabatitaj junaj kotizoj. Jen la demando por decidi referendume: Ĉu oni parolos nur
esperante en la kongresaj aktoj laŭ la programo?
Kaj la lasta temo de la kongreso estis pri El Correo del Esperanto, kiu estas
eldonita nome de HEF: oni ne devas meti artikolojn pri politiko ekde nun.
Sekvo de ĉi-tiuj diroj kaj pensoj pri la bono esti internacia lingvo estas la pli ol tri cent projektoj
verkitaj de homoj de multaj landoj laŭ la lastaj jarcentoj. Menciinda estas la lingvo Volapük, de la
pastro germana Martino Ŝlajer [Schleyer], (aperinta en 1879). Post dek jaroj disvastiĝis ege, estante
preskaŭ tri cent asocioj kaj dudek kvin ĵurnaloj, kaj ankaŭ kelkaj dekduoj da lbroj verkitaj volapuke.
Kelkaj cirkonstancoj, inter ili la apero de Esperanto en 1887, kaŭzis ĝian malvastiĝon kaj
malaperon.
Tial mi volas presenti proponon kiu alproksimiĝas al tio, kio povus esti strategio por meti en la
merkato bonon aŭ servon, Esperanton. Por tio, unue oni devas pensi en la potenco, ĉar ĝia geografia
vasteco, de la Federacioj de Esperanto en ĉiuj landoj de la mondo, kun anoj kaj partoprenantoj.
Temas turnigi ilian kulturan karakteron, sen malaperigo, por plipotencigi ĝin, kiel entrepreno kiu, ĉar
ĝi estas tio, havas pli difinitaj celoj kaj malpli vitraj. Tra la tutaj regionoj kaj nacioj de la mondo estas
firmaoj kiuj enlandigas aŭ ellandigas objektojn aŭ servojn produktitajn -aŭ ne- de ili mem. Temas pri
konvinki respondeculojn, ke ili uzu Esperanton, kune kun la kutima lingvo de interŝanĝo. La estigon de
la ideo oni povus ekeftivigi same kiel la aliajn. Oni oferas la produkton senpage. Oni provas du aŭ tri
foje. Se interesas, oni iniciatas komercadon. Oni akordas tiujn kondiĉojn, kiel prezojn, kvaliton kaj
templimojn, kaj oni laboras tiel dum ĝi funkcias. Se ne estas intereso, ĉio bona. Eble oni ne bezonas
Esperanton, nek iun ajn lingvo en la regiono.
kiu entenus 40.000 vortojn, kaj aliajn 200 vortarojn por ĉiu alia lingvo elektita. Ankaŭ estus
gramatiko de Esperanto verkita en ĉiu el la 200 lingvoj, havante 200 paĝojn ĉiu lingvo. Tio egalus
140.000 paĝojn entute. Ankaŭ oni povas meti la Plenan Ilustritan Vortaron, kaj sonbendojn kun
prononcado de Esperanto. Por tiuj personoj kiuj ne havas Cdrom-legilon, oni povas fari kopion sur
diskedo normala por komputilo. Eĉ se oni ne havas komputilon, oni povas fari kopion en papero. La
produktadon de la diskedo oni devus fari ene de unu jaro aŭ malpli en ĉiuj 200 landoj kie tiuj 200
lingvoj estas parolataj. 11 POSTPAROLADO
Kiam la parolanto finis, li invitis la ĉeestantaron fari demandojn kaj klarigojn, se ni volis. Kelkaj
samideanoj rifutis kelkajn faktojn kiujn Onsalo diris, kvankam li estis dirinta, ke sia informo datumis
de 1972. Ankaŭ, oni gratulis la parolinton por prelegi tiamaniere antaŭ aro de esperantistoj! Oni diris
al li, ke Esperanto ne estis pli artefarita ol la hispana aŭ la angla; ke la esperantaj signoj estas tradicie
pridiskutitaj, sed neniam oni sukcesis senenriĉigi Esperanton de ili, same kiel oni ne sukcesis deseñiĝi
la hispanan, ke estas famaj lingvistoj kaj univesitataj profesoroj kiuj ne nur parolis bone pri Esperanto,
sed kiuj eĉ ŝanĝis publike -pere de ĵurnaloj- sian malfavorajn juĝojn pri Esperanto. Oni diris al li
ankaŭ, ke ni ne povas fari kiel la anglistoj, ĉar ili havas du objektojn kiujn ni ne havas: la britan (kaj
usonan) armeo kaj la monon kiujn ili havas. Se ni havus tion, eble Esperanto jam estis disvastigita tra
la tuta mondo, sed ni, esperantistoj, ne volus havi iun ajn rilaton kun Esperanto, ĉar tiuj rimedoj estas
senmoralaj kaj neaplikeblaj de ni. 12 LABORKUNVENO.
Poste, la prezidanto de HEF, Sro Antonio Alonso Núñez, prelegis pri kelkaj atingoj de
Esperanto kaj esperantistoj dum la jaro kuranta.
Je la fino de tiu interesa prelego, iu samideano Jesuo de las Heras petis permeson de la estantaro legi
parton de la prelego dirita de Zamenhof en Sankta Petersburgo je la Rusa Kongreso okzinta en 1910,
kaj post akcepto de ĉiuj, li legis la faman dokumenton Pri la neceso paroli Esperanton.
Sekvis debato pri la nuanco, ke Zamenhof ne diris nur en Esperanto, sed
finfine la plimulto asertis, ke oni parolas Esperanton en esperantaj kongresoj, kaj la problemoj por
kunantoj ne esperantistaj ne devus gravi pli ol la neceso paroli en Esperanto. Aŭ almenaŭ tiu estis mia
impreso. Se vi havas alian impreson, vi povos diri ĉi tie.
13 FILMOJ
Je la kvina kaj duono posttagmeze, ni vidis kelkajn filmojn pri antaŭaj hispanaj kaj universalaj
kongresoj de Esperanto. Estas samideano kiu ankaŭ estas amatora, - kvazaŭ profesia- filmisto, kaj li
kutime filmas la kongresojn kiujn lin li partoprenas. La gesamideanoj povis vidi sin je antaŭaj
kongresoj, kio ege amuzigis ilin! 14 HALEA KUNSIDO.
Kelkaj samideanoj diris al mi, ke ili volis partopreni kongreson de HALE, kio tre surprizis min, ĉar
oni ne kunvokis ĝin ene de la HEF kongreso, kaj ne estante la prezidanto, Martín Bustín Benito. Tamen,
ĉar la pasintan jaron ja estis kunveno de HALE, kaj ĉar ĉeestis la sekretario de HALE kaj la kasisto,
kune kun kelkaj aliaj membroj, ni akordis kunveni. Lundon la 15-an de julio
15 GRAMATIKA BABILADO.
Estis programita vojaĝo al Malgranda Maro kaj mara ekskurso, kaj la plejmulto el la kongresanoj iris
tien. Bedaŭrinde, la redaktoro de ĉi tiu magazino ne havas resumon pri tiu fakto. Sed mi havas pri la
alternativo, la GRAMATIKA BABILADO, pri kiu mi resumos nun.
Tamen, El Correo del Esperanto ankoraŭ estas la plej bona magazino pri
Esperanto hispane verkita en Hispanio
Du temojn ni priparolis: la demando pri lia/sia kaj la pasiva voĉo, inkluzive de la tiel nomata meza
voĉo. Ĉar tiu ĉi raporto ne estas lernolibro kaj jam dikiĝas troe, mi ne inkludos tiujn du gravajn
temojn, sed eble en la estonteco mi konvinkos la prelegintojn por ke ili reverkos la temojn por publikigo
ĉi tie. Mardon, la 16an julio 1996
16 PRELEGO EN ESPERANTO
Samideano Luis Serrano prelegis pri For la malriĉeco. Li diris, ke riĉeco kaj
malriĉeco kunvivas en la sama socio, unu apud la alia, kaj la nuna socio faras nenion por rimedi tiun
situacion. Li konkludis, ke solvo estas pli proksima ol ni kredas, ĉar malriĉeco ne troviĝas for, sed ene
de niaj riĉaj landoj ankaŭ, kaj ke nia socia sistemo kulpas pri tio. 17 HEF ĜENERALA KUNSIDO
Posttagmeze, ni vizitis la enterprenon Scorpius en apuda urbeto Alquerías, kie loĝas la
organizantoj de la Kongreso, kaj post ni vidis grandan magazenojn kaj kion ĝi enhavis, ni kunsidis en
granda salono.
Kaj laste, dankon kaj gratulon al Francisco Miguel Garre kaj la Grupo de Esperanto de Alquerías
(Ĉielarko) pro tiu ĉi Kongreso.
Sugestoj kaj proponoj
La Prezidanto mem diris, ke la junaj anoj de HEF petis, ke ili pagu same kiel la aliaj membroj je la
lasta kunveno en Salou, por ankaŭ havi la samajn rajtojn. Oni parolis pri la enskribo al
Kontakto, kiu ĉiu juna HEFano havas senpage, sed oni klarigis, ke estas HEF kiu pagas pro la
subskriboj. Finfine, akordiĝis, fari referendumon por ĉu estu rabaton je la kotizo por junaj HEFanoj,
kaj ke la estraro de HEF decidos kia rabato estos. Merkredon la 17an de julio
18 VARMA TEMO: KEA
La Sinjoro Prezidanto informis, ke la Kataluna Esperanto Asocio ne prezentos peton al Universala
Esperanto Asocio por esti konsiderata enlanda asocio aliĝinta al UEA, kaj tial la afero multe
malvarmiĝis, kaj ankaŭ estas finita afero. Tamen, Sinjoro Pina Tuells demandis pri la kialo de la krizo,
kaj oni diris, ke ne povis esti du enlandaj asocioj ene de la sama lando, do se KEA aliĝus tiele al UEA,
tiam HEF devus malaliĝi. 19 HEFA KUNSIDO, dua parto
La Prezidanto memorigis nin, ke estas decidite fari referendumon, por ke la tuta HEFanaro decidu, ĉu
sia junularo pagos iomete malpli aŭ ne. 20 KONGRESA KURSO
Dum la kongreso estis kurso baza de Esperanto, gvidata de Sro José Pina Tuells. Sep kursanoj
estis.21 LIBROSERVO
Dum la tuta Kongreso estis libroservo, kie oni vendis nian literaturon por valoro de ĉirkaŭ 70.000
pesetoj.22 KONGRESA BANKEDO FINA
Laŭ la programo, la lasta akto de la Kongreso estas la Oficiala Bankedo, kiu fakte estis bankeda kunveno. Mi havis luksan kunantaron: la organizinton de la kongreso kaj lia edzino, la nepinon de SŬ Rikardo Kodorniu, la prezidanton de HEF, kaj la redaktoro de El Correo del Esperanto. Ni private malfuŝis la mondon, sed la viando certe ne estis plibonigebla! Finfine ni devis ĝisrevidi..., ĝis Valencio 97!