Omaĝe al Celedonio Romero, kiu ĵus mortis post gitara vivo.
Celedonio, kiam mi aŭdas cian muzikon, mi atestas, ke ci vivas!
Gitaro estas tre malnova muzikilo. Oni kutime nomas ĝin klasika gitaro por diferencigi ĝin el elektrika
gitaro; sed tio ne taŭgas, ĉar neniu klasika komponisto verkis muzikaĵon por ĝi. Nur Schubert (ankaŭ
Beethoven, kvankam tio estas diskutebla) komponis por gitaro -kune kun aliaj instrumentoj, tamen, sed
Franz Schubert -kiel vi eble scias- ne estis klasika sed romantika muzikisto, same kiel Beethoven.
Gitaro senadjektiva ja estas la hispana gitaro, ĉar ĝi naskiĝis en Hispanio. Araboj -tiuj karaj avoj niaj-
En Hispanio la gitaro ĉiam estis popola, kaj ĝis la fino de la 19ŭ jarcento, nur aficionados (tio estas,
amatoroj) ludis ĝin, precipe hejme, kaj famaj estis barbiroj kaj ciganoj inter ili. Antaŭ tiam, estis liuto kaj
ĉefe vihuela (violo) la muzikilo por la riĉaj klasoj, dum gitaro -pli simpla, sen duoblaj kordoj- restis
propraĵo demotika (popola). Je la jarocento 17ŭ aperis kelkaj gitaristoj kiuj eĉ lasis lernolibroj por bone ludi
la gitaron, kiel la fama Instrucción de música sobre la guitarra española y método de sus primeros
rudimentos hasta tañerla con destreza (instruado pri muziko pri la hispana gitaro kaj metodo de
ĝiaj unuaj komencaĵoj por manludi ĝin lerte) de Gaspar Sanz, publikigita en 1674. Sed li ne estis sola, ĉar
aliaj hispanoj verkis similajn libroj, kiel ekzemple Luys Milán, el Valensja (El maestro, la
majstro, 1535), Valderrábano (Silva da sirenas, 1547), Bermudo (1555) kaj Amat
(1596).
Sed en la pasinta jarcento aperis muzika giganto, Fernando Sor, kies 64 verkoj por gitaro estas ankoraŭ
luditaj de gitaristo tra la tuta mondo. Bedaŭrinde, ĉar li estis afrancesado (francigita, tio estas, akceptis la
francan regadon de la frato de Napoleon'), li devis ekziliiĝi kaj liaj verkoj ne plu estis konataj en Hispanio.
Poste, je la fino de la jarcento kaj komenco de la jarcento 20ŭ, Francisco Tárrega fondis novan skolon pri
gitaro, kaj levis tiun instrumenton ĝis la graveco kiu korespondas al ĝi. Ankaŭ Andrés Segovia-n oni devas
citi, ĉar liaj taŭgaj adaptoj kaj eltrovoj de antaŭa muziko (por gitaro kaj ankaŭ aliaj muzik-iloj), inter ili tiu
de Fernando Sor, indas doni al li postenon en la historio de la muziko, aldone al sia mastreco ludante la
ilon, kiu gajnis por li la titolon de plej bona gitaristo en la mondo.
Hodiaŭ multaj famaj aŭtoroj verkas por gitaro, kiel Jean Absil (belgo), Mario Castelnuevo-Tedesco kaj Luigi Nono
(italoj), Federico Moreno Torroba kaj Joaquín Rodrigo (hispanoj), kaj tiel plu. Inter ili, mi ŝatus elstarigi Joaquín
Rodrigo, kiu malgraŭ lia blindeco verkis la plej notindajn muzikpaĝojn iam ludataj de gitaro. Mi referas
-kompreneble-, al lia Concierto de Aranjuez, kies guajira (gŭaĥira, tipa kuba danco, tie nomita
Allegro con Spirito) kaj marŝo (tie nomita Allegro Gentile) tre arte ĉirkaŭflankas ege sentite aman kanton, tie
nomita Adagio. Kaj tiun parton kantisto Richard Anthony plagiatis dum la jardeko 60. Eĉ kelkaj konatuloj diris tiam,
ke hispana muzikisto estis faranta orkestran aranĝon pri tiu kanto. Sed Rodrigo jam estis farinta la tutan koncerton je
la jaro 1940. Multaj gitaristoj ludis la koncerton, inter ili Celedonio Romero. Sed ne Andrés Segovia. Por tiu Joaquín
Rodrigo verkis Fantasía para un gentilhombre (Fantazio por afektema viro), sur temoj de Gaspar
Sanz kiujn oni trovas en la Instrucción... Tamen, se oni aŭskultas la originalajn temojn kaj la
Fantasía-n, oni ne povas ne agnoski la genion de Joaquín Rodrigo.
Sed gitaro ankoraŭ estas uzata ĉie kiel popola muzikilo. Ĉar -kiel Gaspar Sanz diris- no es moça de mírame y
no me toques (ĝi ne estas virino por rigardi sed ne tuŝi [ludi] ŝin). Fakte gitaro povas esti tre facila kaj malfacila
instrumento samtempe: post kelkminuta instruado oni povas scii tri posiciones (manposiciojn) kaj akompani
sian kanton. Sed se oni volas, ke la gitaro kaj kantas kaj akompanas sin, oni devas studi serioze dum longaj jaroj. Estas
domaĝe, ke en Hispanio gitaro ne estas pli prizorgata de la registaro. Vi povas serĉi profesoron privatan, aŭ
akademion, sed se vi elektas studi ĝin en konservatorio, vi devas scii,ke ne estas la plej bona elekto: dum multe da
jaroj vi studos, sed eble via ludado ne estos tiel bona, kiel dezirite, estante la kaŭzoj tre malsimplaj: institucia,
strategia, profesora...
Ekzistas gitara premio en Castellón de la Plana ĉiu jare. Tio estas, ĉar Castellón (pr. kasteĝon') estas la naskiĝlando
de Francisco Tárrega. Tiu homo estas konsiderata la patro de la nova hispana skolo gitara, ĉar kiam li estis dekok
jaraĝa li komencis sian unuan gitaran turneon tra Hispanio, Portugalio, Francio kaj Britio. Samtempe, li verkis
multajn belajn verkojn por nia instrumento, estante la unua ludaŭtoro de gitaro post jarcento; sed lia ĉefa
kontribuo al la gitaro estas, ke li disvolvis novan tenikon ludi, kaj li havis multajn famajn disciplojn, kiel Miguel
Llobet, Emilio Pujol (kies fama Escuela razonada de guitarra, t.e. rezonita skolo de gitaro) estas eĉ
nun la prototipo de manlibro pri gitaro) kaj la jam menciita Andrés Segovia.
alprenis rudimentan muzikilon en nia lando. Poste, en 1570, Vicente Espinel aldonis kvinan kordon
-ankaŭ nomita la espinela kordo pro tio-, kiu sonas je la frekvenco de 440 c/s, kaj poste modesta
nekonatulo aldonis pluan sesan kordon en la jarcento 18ŭ. Murciana Narciso Yepes aldonis aliajn kvar
kordojn antaŭ kelkaj dekoj da jaroj, sed li ne estis sekvita de aliaj gitaristoj, ĉar oni opinias, ke pere de kvar
utilaj fingroj je la dekstra mano oni preskaŭ ne povas silentigi nedeziratajn notojn kutime, kaj sekve oni ne
povos bremsi kvar pliajn kordojn...
Renato Rodríguez