4.1.DIFERENCOJ.- La tri konjugacioj diferencas pere de la sufikso infinitiva: La UNUA finas per -AR, la DUA per -ER, kaj la TRIA per -IR.
4.2.TEMPOJ.- Ni ekstudos la plej kutimaj tempoj unue. Tio estas la ASTEMPO (presente), OSTEMPO (futuro) kaj pasado simple (ISTEMPO).
Oni parolas pri la aferoj kiuj okazas nun kiam oni parolas en presente hispane:
La aliaj personaj pronomoj estas TÚ, ÉL, (ELLA, ELLO), NOSOTROS (NOSOTRAS), VOSOTROS (VOSOTRAS), ELLOS (ELLAS).
Hispane, -as finas la inajn pronomojn. Ni vidu la kompletan tempon:
| Español | Esperanto |
|---|---|
| Yo amo | mi amas |
| tú amas | vi amas |
| él ama, ella ama, ello ama (eble besto) | li amas (ŝi, ĝi) |
| nosotros amamos | ni amas |
| vosotros amáis | vi amas |
| ellos aman | ili amas |
4.2.1.ISTEMPO.- Kiam oni parolas pri kio okazis, oni uzas la istempo (pasado, hispane). Estas kelkaj apartaj istempoj en la hispana. Ni vidos nun nur la simpla istempo. Bedaŭrinde, ekzistas du simplaj istempoj en la hispana: la neperfekta kaj la nedefinita istempoj. Oni konas ilin kiel la pretérito imperfecto kaj pretérito indefinido.
4.2.2.PRETÉRITO IMPERFECTO kaj INDEFINIDO.- Ĝi enhavas la ideon de istempo, sed ne de finita afero. Yo amaba a Felisa diras, ke mi amis Felisan, sed ne diras se mi ankoraŭ amas ŝin aŭ ne. Kontraŭe, se mi diras yo amé a Felisa mi ankaŭ diras, ke mi ne plu amas ŝin (eble ŝi mortis, aŭ mi amas alian inon nun).
Ni vidos nun la konjugacion de la istempoj hispanaj:
| Pretérito imperfecto | Pretérito indefinido |
|---|---|
| yo amaba | yo amé |
| tú amabas | tú amaste |
| él amaba | él amó |
| nosotros amábamos | nosotros amamos |
| vosotros amabais | vosotros amasteis |
| ellos amaban | ellos amaron |
Nun ni povas diri multajn aferojn en la hispana, se ni scias verbojn apartenantajn al la unua konjugacio. Mi diros kelkajn al vi: cantar (kanti), robar (rabi), follar (fiki, sed ekzistas pli formala verbo signifante tion: fornicar, kiu ankaŭ sekvas la unuan konjugacion), andar (piediri), pasear (promeni), crear (krei), adorar (adori), castigar (puni), cenar (vespermanĝi), ĉupar (suĉi), molestar (ĝeni), pasar (pasi), silbar (fajfi), kaj nadar (naĝi).
4.2.3.EKZERCOJ.- Same kiel oni konjugacias amar, oni povas konjugacii cantar:
PRESENTE: yo canto, tú cantas, él canta, ella canta, ello canta (birdo, ekzemple); nosotros cantamos, vosotros cantáis, ellos cantan.
PRETÉRITO IMPERFECTO: yo cantaba, tú cantabas, él cantaba, nosotros cantábamos, vosotros cantabais, ellos cantaban.
PRETÉRITO INDEFINIDO: yo canté, tú cantaste, él cantó, nosotros cantamos, vosotros cantasteis, ellos cantaron.
Nun skribu la PRETÉRITO IMPERFECTO kaj la PRETÉRITO INDEFINIDO de la aliaj verboj, kiujn mi diris al vi en la punkto antaŭa.
4.3.OSTEMPO.- La ostempo nomiĝas FUTURO en la hispana. Oni uzas ĝin por paroli pri aferoj kiuj ne ankoraŭ ekzistas, sed ekzistos poste. Jen la konjugacio de la ostempo de AMAR:
| Futuro imperfecto |
|---|
| Yo amaré |
| tú amarás |
| él amará, ella amará, ello amará |
| nosotros amaremos, nosotras amaremos |
| vosotros amaréis, vosotras amaréis |
| ellos amarán, ellas amarán |
4.3.2.EKZERCOJ.- Skribu kaj prononci la ostempo de cantar, adorar, pasear kaj nadar.
4.3.3.NOTO.- Notu, ke verboj finante per -AR sekvas la unuan konjugacion, kvankam estas eksceptoj.