Default
Google

Kurso de Hispana por bravaj geesperantistoj.

LECIONO TRIA:
Tercera lección

Frases
(Frazoj)

Kiam oni parolas, oni transdonas ideojn al aŭskultanto. Aro de vortoj kiuj enhavas plenan ideon estas tio, kio mi nomigas frazon. La ideo povas esti simpla aŭ kompleksa. Se la frazo enhavas simplan ideon, ĝi nomiĝas simplan; sed se ĝia ideo estas malsimpla, ĝi nomiĝas kompleksa. En ĉi tiu leciono ni vodos kiel konstrui simplan hispanan frazon.

Konsideru la frazon:

El mundo es redondo
(la mondo estas ronda).

Estas du diferenceblaj partoj en tiu ĉi ideo: pri kio mi parolas (El mundo) kaj kion mi diras pri ĝi (es redondo). La unuan parton oni konas kiel subjekto, kaj la alian, kiel predikato. La subjekto povas esti sustantivo (pr. sustantibo hispane), pronomo aŭ eĉ tuta frazo. La predikato povas esti nur verbo, aŭ verbo kaj komplementoj.

En la ekzemplo “El mundo es redondo”, la predikato konsistas el verbo kaj adjektivo(adjetivo, pr. adĥetibo). La predikato povas esti ĵus verbo:

Yo duermo
(Mi dormas)

Sed tre ofte ununura vorto ne sufiĉas por diri (aŭ prediki) ion pri la subjekto:
Ella estudia Esperanto
(pr. eĝa estudja esperanto: Ŝi studas Esperanton).

Kiel vi vidas, ne ekzistas akuzativon en la hispana, kaj tamen la frazo “Esperanto estudia ella” estas ebla kaj eĉ kutima en la hispana. Kelkaj pronomoj konservas fleksionon de la latina, kaj se mi volis diri, ke Heriberto studas ŝin, mi povas diri: Heriberto la estudia. Ni revenos poste al tio, sed la ideo ke mi volas klarigi estas, ke substantivo ne havas akuzativon en la hispana.

Nun la predikato estas du vortoj: “estudia” kaj “Esperanto”. La unua vorto diras al ni kion ŝi faras. Ĝi estas VERBO. La alia vorto estas nomo. Do ni vidas, ke hispana predikato povas havi verbon kaj nomon.

La signifon de la verbo oni povas ŝanĝi pere de vorto speciala, kiun oni nomas ADVERBO-n (hispane: adverbio, pr. adberbjo). En Esperanto ĝi estas facile videbla, ĉar ĝi ĉiam finas per -e. En la hispana ne estas tiel facile, kaj oni devas pripensi se laŭ kunteksto taŭgas aŭ ne. Tamen, estas aparta aro de adverboj kiuj finas per -mente, la adverboj de maniero:

Los niños cantaban alegremente
(La infanoj kantis gaje)

El mendigo lloraba amargamente
(La almozulo ploris amare)

Bedaŭrinde, tio ne estas normala regulo en la hispana, kaj multaj aliaj adverboj ne havas specialan finaĵon. Krome, ofte adjektivoj ankaŭ havas rolon adverban:

Luis es muy alto
(Ludoviko estas tre alta)

montras al ni -pere de la kunteksto-, ke “alto” estas adjektivo. Sed en la frazo:

No hables tan alto
(Ne parolu tiel alte)
“alto” estas adverbo, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de parolu (hables).

DIFERENCOJ INTER ADJEKTIVOJ KAJ ADVERBOJ.- La unuan diferencon diras al ni la uzado ene de la frazo:

La niña alta no habla muy alto,
pero el niño alto chilla mucho
(La alta infanino ne parolas tre laŭte,
sed la alta infano krias tre multe).

Ni vidas, ke kiam “alto” estas adjektivo la finaĵo diferas laŭ la genero de la sustantivo: niño estas vira genero (masculino), kaj finas en -o. Niña estas virina genero kaj finas hispane en -a. Tamen, adverboj ne ŝanĝas la finaĵon nek laŭ genero nek nombro, same kiel en Esperanto.

Ni konsideru pli kompleksan frazon:

Mi padre es un gran hombre
(mia patro estas grava homo).

Ĉi tie “gran” estas adjektivo kiu diras kia homo (hombre) mia patro estas. Ni povas ankaŭ uzi tiun adjektivo post la nomo:

Mi padre es un hombre grande
(mia patro estas granda homo)

Sed tie la signifo estas alia. En Esperanto oni povas meti adjektivon antaŭ aŭ post la nomo. En la hispana oni povas fari ankaŭ tion, sed oni kutime skribas la adjektivon post la nomon, ĉar se oni metas tiun antaŭ ĝin, la signifo ŝanĝas.

Alia ekzemplo:

Silvia es una mujer buena
(Silvja estas bona virino)

Silvia es una buena mujer
(Silvja estas simpla virino)

“Granda” kaj “grava” estas rilataj adjektivoj por hispana menso, sed kompreneble estas malsimilaj konceptoj. Samflanke, “bona” kaj “simpla” estas rilataj vortoj, kvankam la konceptoj involvitaj malsimilas...

Ĝis tie ĉi ni vidis frazojn simplajn, kiujn oni uzas por diri simplajn pensojn. La centro de la frazo estas verbo, kompreneble. Oni havas ununuran konjugacion en Esperanto. Hispana estas simila lingvo al Esperanto, sed ne tiel simila, bedaŭrinde, ke ĝi havas ankaŭ ununuran konjugacion. Fakte ekzistas tri konjugacioj regulaj, kaj ankaŭ ekzistas malregulaj verboj, kiujn ni vidos poste.

Ekcerco.- Traduku en Esperanton:

  1. El mundo es redondo.
  2. Silvia es la mujer de Antonio.
  3. Felipe es un hombre bueno.
  4. Felisa es una buena doctora (=doktorino).
  5. Mi padre es alto.

Leciono 1 ~ Leciono 2 ~ Leciono 4 ~ Sekvonta
Esperanto Hispanio




Acquiring image from ProHosting Banner Exchange