Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris.
Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj,
kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj saĝaj kaj
praktikaj homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika
pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas
por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro,
sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli
frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj
batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel
estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube
estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ
malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj
internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni
tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla
logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan
tempon eble ankoraŭ la Esperantistoj devos bataladi, longan
tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton
kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli
frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos
ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado,
ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj,
kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la
maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj,
la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados
ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble
ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ
ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita
sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam
neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri
si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da
jaroj, aperos nova revigligo; kiam laciĝos unuj batalantoj,
aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la
afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne
malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas
al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon
se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco,
sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la
mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa
progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas apartan
atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie
kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj
ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la
kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la
simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi La mondo ne
volas vian lingvon respondu kuraĝe: Ĉu la mondo volas
aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie
esti ne povas Kiam vi aŭdos Oni diras, ke aperis nova
lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso
deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon
respondu kuraĝe: Ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas
fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj
historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la
flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj
ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis
finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti
nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco
de la afero alie esti neniel povas
Se oni diras al vi: Tiu aŭ alia Esperantisto aŭ societo
Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian
falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian
tutan aferon tiam respondu: La afero Esperanta dependas
de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj
falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro
de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua,
ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la
sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso
de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe
kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari
por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun
plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la
sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni
ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute
klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion
diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la
kreskanta
konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi
dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ
siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos
finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj
sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj,
ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo
aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la
grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.
L.L. Zamenhof