Nun ni transiros al la dua demando: ĉu lingvo internacia
estas ebla? Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ
unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej
malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne
ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu
minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj
kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto
natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la
organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco,
kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso
tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa
mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj
por la amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas
havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur
senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon
kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El
la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos
infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo
edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda
por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel
same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se
por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan
lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj
de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas
tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p. Tiu
ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn
ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus
edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per helpo de
lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi
kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn,
kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed
nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en tio, ke
anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu
saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu
posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco,
eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita,
kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surda-mutaj.
Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj
kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon
ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da
specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej
granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus
siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en la infaneco, paralele
kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon
pri tio, ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de
internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu
ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco
sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado
mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone
en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis
ĝis nun, nome:
1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.
Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita?