Tiu ĉi demando per sia
naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same kiel
niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando Ĉu poŝto
estas bezona? La plimulto de la inteligenta mondo jam nun
trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco
ni metas tiun ĉi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraŭ
multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando
per ne La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas,
estas sekvanta: lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn
kaj la naciojn Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la
kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la
malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke
ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur
unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu,
ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi
tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la
homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel
mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas
enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo
internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde,
kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj
unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi
la buŝajn interparoladojn inter la homoj! Lingvo internacia
kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj, kiujn
miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝos iam
kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi
malfeliĉo (kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa
ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj
de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la
homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita de
ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe
la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne
volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke la
demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia
ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia
ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la
rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo
estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia
familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj
komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando
(celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem
la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn
naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda
fortigado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi
diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti
homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj
mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj
pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj
ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan
lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon
ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de
la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn
fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia,
estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita
ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si
reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn
aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi
ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute
senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ
alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu
ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos
atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtala
lingvo, kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri
la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia
(pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la
enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni
esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu
devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel
povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia
lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla
por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen
kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de
nia analizo.
Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel
neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco
estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan
nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu
objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon
le pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne
povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion
kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi
al si mem, anstataŭ faradi uzon dank' al interŝanĝo
de pensoj de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj
scioj de tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj
similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda
ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin
ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de
ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni
nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, kaj ni restos tiuj
samaj reĝoj de la naturo, kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados;
sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al
ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj,
sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj kaj
ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena
kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la
homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan
kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro
tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank'
al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D,
E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj!
Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la
homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la
enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn
ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en
la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas ja
neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen
malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de
la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa
literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu el ni
restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam
ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata
nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus
skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa
spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la perfektigado de
tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo
internaciajn kongresojn, sed kian mizeran rolon ili ludas,
kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo
dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki,
sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas
mallonga, kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni!
Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo,
nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda
parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la
ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado
de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan
nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado
de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la
homaro! ...
Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn ĉiu el
niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia,
ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la
utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne
kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj
antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian
formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute,
tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj
aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri
la utileco de lingvo internacia entute se tia estus enkondukita
li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan
konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu
ĉi konkludo vi konsentas, nome:La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
Ĉu lingvo internacia estas ebla?